MONATO

Politiko

HUNGARIO

Nova vizaĝo, novaj ŝancoj

Dum elektoj al la Eŭropa Parlamento dum la somero de 2004 fiaskis regantaj partioj en centra Eŭropo. En Pollando Leszek [leŝek] Miller, en Ĉeĥio Vladimir Spidla kaj en Hungario Peter Medgyessy [medjeŝi] eloficiĝis: memorindas, ke Nikita Ĥruŝĉov kaj Miĥail Gorbaĉov estis dum somero forigitaj.

Dum kelkaj hungaroj telespektis la Olimpiajn Ludojn en Grekio, aliaj preferis la politikan spektaklon. Medgyessy trankvile forvojaĝis al Hispanio por somerumi, kvankam laŭtaj voĉoj lin kritikis. Dum tiu ĉi periodo, tamen, la opozicio malkovris aferojn suspektindajn aŭ koruptajn, kaj ministroj demisiis. Hejmen reveninte, la ministrestro flegme kaj hezite komencis formi novan ministraron.

Riĉulo

Neatendite la liberaldemokratoj, fortigitaj post la elektoj, rifuzis akcepti la ŝanĝojn proponatajn de Medgyessy. La ĉefministro donis ultimaton: se la liberaldemokratoj ne akceptos la ŝanĝon, li eksiĝos. La socialistoj, partneroj en la koalicio, anstataŭ defendi la ministrestron proponis parlamentan voĉdonon pri malfido kaj rekomendis kiel novan estron la kancelarian ministron Peter Kiss [kiŝ]. Al tiu propono aldonis parti-komitato kroman kandidaton, Ferenc Gyurcsany [djurĉanj], eksa ministro pri sporto kaj riĉulo, kies politika modelo estas la brita ĉefministro Tony Blair [teŭni blea].

Revokita socialista parti-kongreso per granda plimulto elektis Gyurcsany. La partianoj ne volis Kiss, kiu estus daŭrigonta la politikon de Medgyessy. Dume demisiis Medgyessy, deklarante: „Mi ne permesas, ke en ĉi tiu lando regu puĉistoj.” Parlamentanoj elektis Gyurcsany nova ĉefministro; se ne, okazus nova tutlanda parlamenta voĉdonado, kiu estus fiasko por la koalicio.

La socialistoj baldaŭ elektos novan parti-estraron konsistantan verŝajne el pli junaj politikistoj. Malaperas la t.n. maljunaj komunistoj. La nova vizaĝo de Gyurcsany kaj liaj supozataj „mirakloj” donos ŝancon al la socialistoj en la sekvaj parlamentaj elektoj.

Karlo JUHÁSZ

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: novembro 2004