MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

TRANSPORTADO

Pli da metroo-metroj

Dekmiloj da futbalfanatikuloj svarmos en 2008 en Vieno, kie okazos la eŭropa ĉampionado. Tial oni jam nun plilongigas du metroo-liniojn: necesas investi 1,2 miliardojn da eŭroj kaj dungi dum dek jaroj 4000 laboristojn.

La linio U2 estos la unua en la mondo, kie oni laŭnecese varmigos kaj malvarmigos tunelon pere de tervarmo. Krome la foslaboroj okazos laŭ patento Nova aŭstra tunela konstrumetodo. Speciala fosmaŝino formetas ter-tavolon, poste ĉion firmigas per 30 cm dika surŝprucigita betono kaj ŝtalreto. Fine estas aldonata pli interne 40 cm dika tunela ŝelo el betono, kiu ne tralasas akvon.

Ĉar la tunelo iros ne nur sub 97 domoj, sed ankaŭ sub Danuba Kanalo, oni devos glaciigi la tiean grundakvon. Tiel oni povas konstrui en seka medio kaj solida grundo.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17