MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

Afriko

Kune labori, kune solvi

En novembro 2004 renkontiĝis afrikaj ŝtatestroj en Sud-Afriko por festi la fondiĝon de la asocio Nova Kunlaborado por Afrika Evoluo (angle: New Partnership for African Development). La asocion starigis antaŭ tri jaroj la estroj de Niĝerio, Oluŝegun Obasanĝo, de Senegalo, Abdulaje Wad, kaj de Sud-Afriko, Tabo Mbeki.

La asocio celas kuraĝigi kunlaboron inter afrikaj landoj por malpliigi la dependecon de Afriko de „okcidentaj” landoj, aparte rilate monpruntojn. Ofte la interezo postulata de okcidentaj bankoj lasas la prunteprenintan landon pli malriĉa ol ĝi antaŭe estis. Pro tio ĉeestis la renkontiĝon reprezentantoj de la Monda Banko kaj de la Afrika Banko por Evoluo.

Spertuloj pri afrikaj aferoj kredas, ke la asocio jam pozitive efikis sur la mondparton. Ili atentigas pri novaj ekonomiaj kaj politikaj iniciatoj: ekzemple Niĝerio nun vendas nafton al afrikaj landoj, inkluzive de Ganao kaj Ebur-Bordo.

Afrikanoj aŭ araboj

La fondiĝo de la asocio helpis ankaŭ al nord-afrikanoj identiĝi kun Afriko: antaŭe multaj ne sciis, ĉu ili estas afrikanoj aŭ araboj. Tamen, danke parte al kolonelo Gadafi en Libio, ankaŭ nord-afrikanoj nun serioze traktas afrikajn aferojn. La iama Organizaĵo por Afrika Unueco antaŭ kvin jaroj ŝanĝis sian nomon kaj fariĝis Afrika Unio por montri tut-afrikan perspektivon.

La asocion aprobas kaj Usono kaj Eŭropa Unio. Notindas, ke post la pligrandigo de EU, kiam la Unio bonvenigis multajn relative malriĉajn eŭropanojn, ne plu estos tiom da ekonomia helpo kiom antaŭe por landoj en Afriko. Pro tio estas ja tempo, ke Afriko lernu solvi mem siajn problemojn.

Prince Henry OGUINYE/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Prince Henry Oguinye/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17