MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Enkonduko

Histerio

Ĉu ankaŭ en via lando oni ĉiun fojon reagas tiel histerie, kiam aperas novaj rezultoj de PISA, tiu internacia komparado pri scioj de lernantoj? En Germanio fine de la pasinta jaro, kiam oni publikigis la plej freŝajn ekkonojn, denove ekis senfinaj disputoj pro la fakto, ke la germanaj lernantoj en la listo aperas nur en subaj rangoj. Kia katastrofo, ke „la lando de poetoj kaj pensuloj” ne gajnas la unuan pozicion kiel Finnlando! Politikistoj tiuj kaj aliaj postulas jen ŝanĝi la strukturon de instruado jen renversi la tutan sistemon jen adopti la finnan metodon.

Post la apero de antaŭa PISA-rezulto plurnombre germanaj politikistoj pilgrimis al Finnlando por studi ties sistemon. Kion ili trovis? Ne nur, ke tie oni elspezas por lernanto duoble tiom da mono, kiom en Germanio, sed ankaŭ ke en tiu malgranda lando la socio estas multe pli homogena ol en Germanio. En Finnlando probable malmultaj turkaj infanoj troviĝas en lernejoj, en Germanio en iuj klasoj ili estas pli multaj ol germanoj (krome estas multaj alinaciaj infanoj). Do, ili konkludis, oni tute ne povas kompari la du landojn – sed ja ĝuste tion faras PISA! Min amuzas tio, ĉar jen bonega ekzemplo por blufoj de statistiko.

Kurioze, eĉ en Germanio mem oni ne povas vere kompari: lernantoj en suda parto (Bavario) estas proksimume tiel bonaj kiel finnaj, en norda Germanio ili scias konsiderinde malpli multe. Des pli, kiel oni povas kompari lernantojn en Koreio kun tiuj en Usono, lernantojn en Japanio kun tiuj en Pollando? Entute ŝajnas al mi, ke plej malbone oni komparas kulturajn aferojn, kiuj baziĝas sur jarcentaj tradicioj sociaj. Ĉe PISA oni komparas ne nur pirojn kun pomoj sed ofte kun bananoj ...

Ĉu do PISA estas tute senutila? Probable ne, ĉar en tia esplorado oni eltrovas kelkajn mankojn de iuj sistemoj kaj eble jes povas lerni unu de alia. Sed histerio ne taŭgas por respondi al la rezultoj. Se lernantoj en iu lando ne scias tiom kiom iliaj samaĝuloj en aliaj landoj, tio vere ne gravas. Multe pli gravas, ke oni edukas infanojn kiel infanojn kaj ne dresas ilin kiel elefantojn en cirko, ĉu ne?

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17