MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

AVIADO

Giganto fluganta

Ĉu ŝpari en tempoj de malplenaj publikaj kasoj? Ne, kiam temas pri pompa prezento de la nova aviadilego A380 de la aviadilkonstrua firmao Airbus meze de januaro en la franca urbo Blagnac.

La aergiganto A380, konstruita en Francio, sed kun ŝtata subteno el Britio, Francio, Germanio kaj Hispanio, prezentiĝis en pompa festo kun grandiozaj lumefektoj, dancspektakloj kaj fontanludoj, kiuj kostis plurajn milionojn da eŭroj. Airbus-ĉefo Noel Forgeard komentis: „Eŭropo montris unu el siaj plej belaj flankoj. Hodiaŭ ni estas la numero unu en altteknologia branĉo.”

Inter la 5000 gastoj estis la decidaj politikistoj el la kvar landoj, kiuj ebligis per kreditoj de 3,2 miliardoj da eŭroj la komencon de tiu giganta projekto. Plurŝtata investo postulas plurpersonajn prezentojn: la franca ŝtatestro Jacques Chirac parolis pri „momento de granda fiero”, dum la brita ĉefministro Tony Blair diris, ke en Britio longperspektive 100 000 laborlokoj dependas de la A380 kaj ke Eŭropo povas gajni miliardojn da eksport-enspezoj.

Indas kunlabori

Atentigite estis, ke ankaŭ por la medio la nova aviadilego utilas, ĉar ĝi konsumas 30 % da brulaĵo malpli, ol kompareblaj maŝinoj. Substrekis la EU-komisionano pri industrio Günter Verheugen la eŭropan dimension de la projekto: „La super-Airbus montras, ke la kunlaboro en Eŭropa Unio indas.”

Nun oni esperas, ke aldoniĝos multaj mendoj al tiuj de la 14 flugkompanioj, kiuj jam konvinkiĝis pri la nova modelo. La A380 fariĝos la granda konkuranto por la usona aviadilkonstrua firmao Boeing, kiu ĝis antaŭ kelkaj jaroj per sia modelo 747 dominis la branĉon. Entute alvenis ĉe Airbus jam mendoj je 40 miliardoj da dolaroj. La aĉetantoj esperas pri malpli altaj prizorgado- kaj uzado-kostoj kaj sekve pri pli altaj gajnoj.

La 73 m longa, 80 m larĝa kaj 24 m alta A380 povas transporti preskaŭ 800 pasaĝerojn. Ĝi flugas 15 000 kilometrojn sen interrompo. La testflugoj komenciĝos ĉi-jare kaj la komerca uzado ekde 2006.

Marko Naoki LINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marko Naoki Lins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17