MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

NATURISMO

Menso sana en korpo nuda

Naturismo kiel movado komenciĝis proksimume antaŭ unu jarcento en Germanio. Pli frue okazis de tempo al tempo nudbanado en diversaj landoj, kiam moraleco estis moderigita kaj sintenoj pri la nuda korpo ne tiom streĉitaj. Eĉ la originalaj Olimpikaj Ludoj estis okazigitaj nude. Sed pro novaj regantoj, kaj speciale pro fanatikaj religiaj grupoj, nuda banado iom post iom malaperis.

En Germanio, tamen, komence de la 20a jarcento, kelkaj prenis nudkorpan kulturon al organizita nivelo, emfazante sanan menson en sana korpo. Aera banado, gimnastiko, aerobika dancado kaj naĝado estis nude faritaj. Evoluis tiurilate kluboj kaj asocioj. Meze de la jarcento praktikiĝis naturismo en multaj landoj, ne nur en Eŭropo sed ankaŭ en Norda Ameriko, Aŭstralio kaj Nov-Zelando. Je la fino de la jarcento naturismo atingis jam la trian mondon.

La intereso pri naturismo daŭre kreskas. Apenaŭ kredeblas, ekzemple, ke en Hispanio, la hejmo de la iama inkvizicio, troveblas multaj t.n. nudismaj plaĝoj kaj feriejoj – same en Italio, Meksiko, Domingo, Antiloj kaj Brazilo. Organiziĝas nudaj krozadoj sur Mediteraneo kaj Kariba Maro.

Vestaĵoj

Kvankam oni ankoraŭ emfazas la sanan aspekton de naturismo, multaj nudnaĝantoj, nudistoj kaj naturistoj simple volas nude – kaj malstreĉe – amuziĝi kaj distriĝi. Kreiĝas tiel socia egaleco: kiam oni estas nuda, neniu povas imponi, portante multekostajn vestaĵojn. Ĉiu estas nur homo. Iuj pli bone korpe konserviĝas ol aliaj; iuj estas pli sunbrunigitaj; iuj pli atletaj – sed ĉiuj estas kunuloj naturistaj. Multaj estas nefumantoj; iuj vegetaranoj; iuj alkohol-abstinuloj: sintenoj tiaj tamen ne disigas naturistojn.

Plej grave, naturistoj akceptas, ke la nudaj korpoj de la aliuloj estas naturaj kaj bonaj. Krome estas argumentite, ke homoj estas kreitaj laŭ la bildo de Dio: homoj nude eniras la mondon laŭ dia volo. Kaj naturistoj atentigas, ke ĉiuj eroj de la homa korpo egale necesas por funkcii kiel homoj. Ekzistas nur du specoj de homoj: vira kaj virina; kaj prefere oni konu kaj akceptu ambaŭ. Tial naturistoj normale havas sanan intereson pri, kaj respekton por, la alia sekso, same multe kiel ne-naturistoj, se ne pli.

Religioj

Naturistoj devenas de ĉiaj profesioj, ĉiuj rasoj kaj nacioj; kaj ili aperas en ĉiuj grandecoj kaj formoj. Tre malmultaj apartenas al tiuj religioj, kiuj subpremas virinojn kaj farigas ilin moveblaj posedaĵoj aŭ duaklasaj civitanoj. Same malmultas inter naturistoj fanatikaj, fundamentistaj sektanoj. Plejparte naturistoj estas bone edukitaj, pli ol averaĝe inteligentaj, kaj estas societemaj kaj amikemaj.

Multaj naciaj naturistaj asocioj eldonas membro-bultenojn kaj periodaĵojn, kaj ekzistas en la mondo ses aŭ sep pli grandskalaj komercaj naturistaj revuoj. En la pasinteco estis pli, sed konkurenco flanke de sekse eksplicitaj revuoj forpasigis la plejparton de la naturistaj eldonaĵoj. Eĉ en landoj, kie pornografiaj revuoj estis tolerataj, leĝoj malebligis distribuadon kaj do vendadon de naturistaj revuoj: tio bankrotigis ankoraŭ pli da naturistaj eldonistoj.

Antaŭvideblas nun, pro la ekspansio de la nuda vivo en kluboj kaj feriejoj ĉirkaŭ la mondo, ke aperos pli da naturistaj eldonaĵoj. Naturista Vivo, organo de Internacia Naturista Organizo Esperantista (INOE), estas la sola, kiu uzas ekskluzive la internacian lingvon.

Leif HEILBERG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Leif Heilberg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17