MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

TERKULTIVADO

Pro pluvo plu

Kamplaborojn en Togolando influas du gravaj sesmonataj sezonoj: la pluva kaj la senpluva. Ili efikas sur la rikoltojn, kies abundo, aŭ ne, siavice efikas sur la vivon de la socio.

Gravas ankaŭ kamparanoj, 80 % de la togolanda popolo, kies klopodoj laŭdindas. Kamparanoj posedas nur malgrandajn rimedojn, iliaj rikoltoj tamen atingas grandan parton de la popolo. Ne ĉiu terkulturisto disponas modernajn ilojn: multaj uzas hejmfaritajn plugilojn, praktikante tradician kulturadon. Ofte la grundo estas malproduktiva pro senĉesa ekspluatado.

Sed, danke al konsiloj de agrokultur-agentejoj, kamparanoj sukcesas fruktodonigi sian grundon. Antaŭ ol semi, ili preparas la grundon kaj ĝin senherbigas. Ili forigas arbustojn kaj malutilajn plantojn kaj forbruligas ĉion nebezonatan.

Industria uzado

Tiam, helpe de la pluvo, la kamparanoj produktas maizon, arakidon, maniokon aŭ rizon; aliloke oni preferas ignamon, milion, fazeolon aŭ sorgon. Jen la ĉefaj bazaj nutraĵoj de la popolo. Aliaj plantoj, kiel kotono, kafo kaj kakao, estas zorge kultivataj por industria uzado.

Kie la pejzaĝo ekaspektas verde, tie oni scias, ke kamplaboro vere efikas. Tamen ĝis la rikolto oni ne povas diri, ĉu la terkulturado, bone komenciĝinta, liveros same altan produktokvanton, kiel en antaŭaj jaroj.

SAGBADJELOU Kokou/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sagbadjelou Kokou/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17