MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

LITOVIO

Karto al la estonteco

Litovoj – kune kun belgoj – fariĝis la unuaj en Eŭropo, kiuj havos novajn elektronikajn identeckartojn, ebligantajn viziti senvize Usonon. Fakte, la karto disponeblas nun nur al diplomatoj, sed ekde 2006 ankaŭ ordinaraj litovoj ĝin uzos.

Baldaŭ ankaŭ aliaj landoj en Eŭropo uzos tiajn identeckartojn, kiuj ekde oktobro fariĝos devaj por civitanoj de Eŭropa Unio, dezirantaj viziti Usonon.

La novaj kartoj enhavas elektronikan informtenilon kun cifereca foto. Eblas tiel kapti biometriajn informojn, ekzemple fingrospuron kaj skanitan okulan irison. Ĉe la limtrapasejo la identigilo estos skanata. Sur ekrano aperos foto, kiun la limgardisto povos kompari kun la aspekto de tiu, kiu prezentas la karton.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17