MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Jubileo sen pompo

La Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) festis sian sesdekjariĝon sen granda pompo. La festhumoron iom sufokis kelkaj skandaloj ene de la organizaĵo kaj pluraj gravaj problemoj de UN, ligitaj al ĝia strukturo; por plibonigi ĝin cele al pli granda efikeco oni de jaroj prezentis diversajn reformproponojn. Sed precipe grandaj nacioj kun Usono ĉepinte malhelpas fundan reformon, tiel ke nun okaze de la jubileo prezentiĝis reform-projekto, kiu apenaŭ meritas tiun epiteton.

La koruptoskandaloj ne devas multe maltrankviligi, ĉar ja estus mirige, se en tiom grandega organizaĵo ne jen kaj jen okazus koruptado. Ke vere necesus internaj reformoj, tion montras mallonga retrorigardo al kelkaj gravaj eventoj, ĉe kiuj interveno de UN ne estis optimuma aŭ eĉ fiaskis. El la 43 pacigaj intervenoj dum la pasintaj 25 jaroj la plimulto malsukcesis. Kaj ankaŭ la plej gravaj misioj de nuntempo ne esperigas je baldaŭa sukceso.

En Afganio ja invado de usonaj soldatoj kaj iliaj aliancaj trupoj kondukis al forpelo de la taliba reĝimo, sed nun stagnas rekonstruado kaj sekurigo de la lando. Mankas kaj la promesitaj helprimedoj kaj la urĝe necesa subteno per trupoj; la internacia militistaro sub NATO-komando ne sufiĉas. Krome talibaj batalistoj per teroro plu subfosas rekonstruadon. Restas amara ekkono: sekureco en taliba Afganio estis pli stabila, ol nun.

En Kosovo spite al giganta instalado de ĉirkaŭ 14 000 kunlaborantoj de internacia civila administrado sub gvido de UN (UNMIK) la situacio plu estas malstabila. Insistas albanoj pri sendependiĝo, insistas Beogrado pri serba regado; solvo ne videblas. Tiel la UN-misio povas nur fiaski.

Defioj kaj iluzioj

En Afriko, kie okazis du trionoj el ĉiuj ĝisnunaj intervenoj de blukaskuloj (kiel oni nomas UN-soldatojn), kutime mankas vera sukceso. Dekomence iluziaj estis intervenoj en ekzemple Centr-Afriko, Kongo kaj Somalio, ĉar tie malamikaj partioj aŭ tute ne aŭ nur surpapere kapablis interkonsenti. Se mankas klara politika koncepto, pacigaj trupoj staras antaŭ nevenkebla defio, do devas fiaski.

Alia iluzio estis, ke post fino de la „malvarma milito” la mondo fariĝos pli sekura. Male: inter 1990 kaj 2001 okazis 57 grandaj sangaj konfliktoj en 45 landoj; ankoraŭ en 2001 estis 24, precipe en Afriko. El la 20 ŝtatoj kun monde plej malalta evolustato 16 havas perfortajn konfliktojn, plej ofte intercivitanajn militojn. Sekve de tiaj militoj mortis milionoj da homoj, 25 milionoj estas trafitaj de militsekvoj, kiaj estas malsato kaj epidemioj. Aktuale 16 milionoj da homoj estas rifuĝantaj. Aparte seniluziiga estas la ekkono, ke el ĉiuj militistaj intervenoj inter 1945 kaj 1996 ne malpli ol 80 procentoj ne pacigis la koncernajn ŝtatojn: post interveno ili daŭrigis siajn konfliktojn kaj interne kaj ekstere. Eĉ pli: se tie antaŭ interveno ne regis perforto, tiu ĉi aperis sekve de internacia interveno!

Imponaj ciferoj

Aliflanke la ciferoj de UN ja estas imponaj. Inter 1990 elspezoj por humanecaj intervenoj kreskis de jare du al ses miliardoj da usonaj dolaroj. La nombro de blukaskulaj misioj komence de 2005 atingis ĝisnunan rekordon: 75 000 soldatoj aktivas en 17 pacigaj intervenoj sur kvar kontinentoj, precipe en Afriko. La problemo do evidente ne estas unuagrade manko de mono aŭ blukaskuloj, sed neadekvataj komisioj. Ekzemple germanaj trupoj en Afganio havas taskon sekurigi la regionon, kie regas narkotaĵ-baronoj, sed ili ne rajtas detrui papavokampojn por tiel malhelpi produktadon de opio – absurda komisio.

Struktur-reformo

Reformoj de UN do devas ŝanĝi precipe ĝian strukturon, por ke anstataŭ hezitaj la pacorganizaĵo povu doni fortajn kaj drastajn mandatojn al blukaskuloj. Sed naciismaj interesoj de grandaj ŝtatoj Usono, Rusio kaj Ĉinio, kiuj luktas por plivastigi sian influsferon, ĝis nun bremsas la reformprojekton.

Konsole tamen ni povas konstati okaze de ĝia 60-jara jubileo, ke UN kaj ĝiaj suborganizaĵoj agadis tre efike kaj benoriĉe en multaj aliaj kampoj kaj tiel helpis al milionoj da homoj vivi pli digne kaj bone. Se ĝi ne ekzistus, oni nepre devus fondi ĝin. Ni esperu, ke baldaŭ ankaŭ en la plej grava kampo – preventado kaj forigo de militaj konfliktoj – UN fariĝos tiel efika, kiel necesus tutmonde.

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17