MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

KATALUNIO

Survoje al pli granda memregado

La 30an de septembro la kataluna parlamento voĉdonis por nova statuto de aŭtonomio. Temas pri leĝo, difinanta la rilatojn kaj distribuon de respondecoj inter la centra hispana kaj la aŭtonoma kataluna registaroj, kiu devus aktualigi la nun ekzistantan, aprobitan en 1979.

Hispanio fariĝis malcentrigita ŝtato fine de la 1970aj jaroj. Baldaŭ la aŭtonomio, atingita de katalunoj, eŭskoj kaj galegoj, fariĝis la normo, kaj la ŝtato fariĝis multaspekte, kvankam ne plene, federacio, sen nomi ĝin tia. La naciaj problemoj trakuras la historion de Hispanio dum la tuta 20a jarcento kaj fariĝis unu el la plej tiklaj punktoj de ĝia kompleksa politika panoramo.

Dum unuflanke la dekstra tendaro devenas de radikale naciisma tradicio, ligita al faŝismo, ĉefe eŭskoj kaj katalunoj – la du popoloj kun forta nacia sento kaj elstaraj sendependismaj partioj – evoluigis apartajn politikajn partiojn, kiuj akiris decidan pezon en la ŝtata parlamento dum la lasta jardeko.

Ĉefleĝoj

La rilatoj inter la centra registaro kaj tiuj de la 17 aŭtonomaj komunumoj kaj du aŭtonomaj urboj reguliĝas per unuopaj leĝoj, nomitaj statutoj de aŭtonomio, kiuj rangas kiel ĉefleĝoj en la hispana juro. Ili estas diskutitaj kaj aprobitaj unue en la respektiva aŭtonoma parlamento, poste diskutitaj kaj eventuale amenditaj en la ŝtata parlamento kaj fine referendumitaj de la civitanoj de la koncerna komunumo.

Dudek jarojn post ilia aprobo la statutojn oni konsideris eksdataj en diversaj komunumoj, sed dum la dua mandato de la dekstra Popola Partio (PP) (2000-2004), pro ties naciisma kaj ŝtat-centrisma agado, la procezo sentiĝis nepra en Katalunio kaj Eŭskio.

Sendepende de la venkonta partio, la ĉefa celo de la nuna parlamenta periodo en Katalunio, komencita per la elektoj de novembro 2003, senkonteste estis la redaktado de nova statuto. Sed kiam la Socialisma Partio venkis en la hispanaj balotoj de marto 2004, montriĝis unika ŝanco, por ke la propono, elironta de la kataluna parlamento, estu akceptita de la ŝtata.

Lojaleco

Dum 19 monatoj la kvin parlamentaj grupoj diskutis kaj kune redaktis la novan proponon. Estis klare de la komenco, ke la Popola Partio de Katalunio (PPK) (15 el 135 parlamentaj seĝoj) fine voĉdonos kontraŭ ĝi, sed longa tradicio de lojaleco kaj reciproka estimo permesis, ke en la unua lego estis interkonsentita de ĉiuj la larĝa plimulto de la artikolaro. Post la fina voĉdono, kiam 89 % de la parlamentanoj voĉdonis por la fina leĝopropono en solena sesio, ankaŭ la grupestro de PPK aliĝis al la komuna foto de partiestroj.

Tiu fina foto, en festa etoso, kvankam ne por ĉiuj, ne kaŝis ekstreme viglan intertraktadon, kaj eĉ dramecan lastapunktan interkonsenton en la antaŭa tago, kiam la parlamento debatis ĝis la dua matene, ĝis estis atingita vortumado pri la ŝlosila ĉapitro pri financoj, kontentiganta la kvar grupojn, kiuj subtenas la novan statuton.

Post la lasta etapo de la PP-registaro rezultis kristale klare, ke ĉio devis esti nigre sur blanke detaligita en la nova eldono de la statuto, por eviti malfavorajn unuflankajn legojn fare de la hispana registaro, kaj eĉ de la konstitucia kortumo, en kies membro-elektado preskaŭ ne rolas la politikaj partioj de la periferiaj nacioj.

Histeriaj krioj

La nova statut-propono komenciĝas per bombasta antaŭparolo, sen jura valoro, en kiu oni memorigas pri la kontinua memregado de Katalunio dum jarcentoj kaj deklaras la rajton de memdispono, kvankam ĝi poste ne aperas en la jur-valida parto. Tiu antaŭparolo, analoga per sia retoriko al multaj konstitucioj, vekis eĉ histeriajn kriojn en Hispanio (vidu la apudan artikolon).

Kvankam la politikaj deklaracioj ankoraŭ preskaŭ ne pritraktas tion, laŭ la spertuloj la statut-propono levos du ĉefajn diskutojn.

Unuflanke, temas pri la starigo de duopaj rilatoj parti-egalaj inter Hispanio kaj Katalunio en kreotaj aŭ reformotaj lig-organoj. El la centrisma vidpunkto, Katalunio estas nur unu inter multaj komunumoj, kaj fariĝus multe pli oportune, se ĝi akceptus aliĝi al multopaj organoj, kie ĉiuj aŭtonomaj komunumoj samtempe intertraktus kun la centra potenco. Al tio katalunoj oponas, ke la diferencoj inter la deziroj pri memregado de katalunoj kaj ĉiuj aliaj, krom eŭskoj, estas grandegaj kaj ke la hispana konstitucio difinas malsamajn nivelojn de aŭtonomeco, laŭ la deziroj de ĉiuj regionoj kaj nacioj de la ŝtato.

Politika marĉandado

Aliflanke, mono fariĝis delonge la ĉefa batalkampo. La centra registaro regule agnoskas, ke Katalunio estas subfinancata, sed la kvanto de tiu mono dependadas de politika marĉandado kaj de la pezo de katalunismaj partioj en la hispanaj kortesoj en ĉiu parlamenta periodo. La statut-propono fiksas objektivajn kriteriojn, kiel fiskajn bilancojn, por mezuri la imposto-kvoton enspezigendan de Katalunio kaj la parton transdonendan al la ŝtato, page al ĝiaj servoj kaj kiel solidareco kun la pli malriĉaj regionoj.

La punkto montriĝas ekstreme grava, ĉar ekzistas diversaj manieroj kalkuli tiujn bilancojn, kaj neniu hispana registaro kuraĝis publikigi ilin, malkiel ekzemple okazadas en Germanio. Tiuj punktoj, kaj aliaj, estas diskutataj pro sia eventuala kontraŭkonstitucieco. Kvankam la konsulta jur-organo de la kataluna parlamento pravigis la tekston, kelkaj renomaj juristoj esprimis dubojn pri difinitaj punktoj.

La diskutoj en la hispana parlamento longiĝos ĝis marto aŭ aprilo, kaj oni kalkulas, ke la referendumo por la aprobo de la statuto okazos en junio. Tamen tiu ĉi kalendaro estas tre ŝanĝebla pro la eksterordinare batalema opozicio de la Popola Partio.

Hektor Alos i Font

Senbrida naciismo en la hispana dekstro

Tuj post la elektiĝo de la nova kataluna registaro, koalicio de socialistoj, maldekstraj sendependistoj kaj eko-socialistoj, en decembro 2003, Manuel [manŭél] Fraga, la honora prezidanto kaj fondinto de la Popola Partio kaj eksministro dum la faŝisma reĝimo de Franco [franko], memorigis en parolado, ke konstitucia devo de la armeo estas konservi la unuecon de la patrujo.

Tiaj pli-malpli vualitaj minacoj al puĉo, apenaŭ kredeblaj en preskaŭ 20-jara membroŝtato de Eŭropa Unio, fariĝis de tiam periodaj en la hispanaj naciismaj amaskomunikiloj. Tamen, post la aprobo de la propono de nova statuto de aŭtonomio fare de la kataluna parlamento, ili fariĝis preskaŭ ĉiutagaj.

Antonio [antonjo] Burgos, opiniisto de la madrida ĵurnalo ABC, epitetis la proponon puĉo, same kiel lia kolego Carlos Dávila [karlos dábila] de la pli radikala La Razón, kiu eĉ taksis ĝin pli terura ol la fiaska armea puĉo de 1981, kiam la registaro kaj la parlamento estis kidnapitaj de ĝendarma roto kaj tankoj surstratiĝis en Valencio.

Balkaniĝo

Ĝuste Alfonso Ussía, de La Razón, taksis tute ebla, ke tankoj baldaŭ ruliĝos tra la ĉefaj katalunaj urboj. Jam dum la periodo de la regado de la prezidinto de la registaro José María Aznar [ĥosé maria asnár], la danĝero de balkaniĝo de Hispanio estis fiks-ideo lia, kvazaŭ li inklinus al konkurado kun la iamaj serbaj gvidantoj.

En tiu ĉi okazo ne nur Ussía relanĉis la teruran minacon, sed ankaŭ la direktoro de la dua ĉefa ĵurnalo de Madrido, El Mundo, tre proksima al la Popola Partio. Tamen, la plej akran tonon, kiel kutime, uzadas la ŝovinisma radio-ĉeno COPE, posedata de la hispana katolika episkoparo, kaj la ekstreme ekstrema Diario de Valencia, i.a. taksinta la katalunan parlamenton fanatika.

Entute la propono de statuto ricevis laŭtan malaprobon en Hispanio, kaj tre aparte el la vicoj de la Popola Partio, kies ĉiunivelaj gvidantoj kvazaŭ konkuras, serĉante kiel eble plej malestimajn adjektivojn. María San Gil [ĥil], prezidantino de la eŭska PP, eĉ asertis, ke la kataluna statuto estis oksigena balono por ETA, la eŭska armita organizaĵo.

Urtikario

Ankaŭ kelkaj elstaraj membroj de la Socialisma Partio kvazaŭ partoprenis la ludon, kiel Francisco Vázquez [fransisko baskes], prezidanto de la Hispana Federacio de Municipoj kaj Provincoj, kiu diris, ke la antaŭparolo de la statuto, kie oni deklaras Katalunion nacio, kaŭzas al li urtikarion.

Plej alarmaj estis la deklaracioj de ĉefstabestro Félix Sanz Roldán [feliks sans roldán] pri la maltrankviliĝo de la armeo pri la unueco de Hispanio, sed tio ne kaŭzis admonon, almenaŭ publikan, fare de liaj registaraj superuloj pro la devo de armeanoj silenti en politikaj debatoj. Ankaŭ la prezidanto de la Banko de Hispanio, sindikatestroj kaj eĉ la hispana ombudsmano (popoldefendanto) montris siajn rezervojn pri la propono.

Antaŭ tiel fortegaj premoj la registara prezidanto Rodríguez Zapatero [rodriges sapatero], promesinta akceptigi en la hispana parlamento ĉian proponon, larĝe interkonsentitan en la kataluna parlamento kaj laŭan al la konstitucio, klopodas kiel eble plej senvunde eltiri sin el la embaraso. Akorde kun sia famo pri dialogemo, li lanĉis, ke li havas eĉ ok eblojn, kontentigontajn ĉiujn pri la disputata aserto, ke Katalunio estas nacio – tiu vekanta la plej sentemajn reagojn en Madrido.

Sed meze de krucmilita etoso de senbrida naciismo de la hispana dekstro, la atingo de interkonsento inter ĝi kaj la 89 % de la katalunoj ŝajnas entrepreno donkiĥota.

haf

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hektor Alos i Font el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17