MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Sovaĝa kapitalismo

Mi estas tre gaja, ĉar mi ricevis la januaran numeron de MONATO. Ĝia kovrilo belaspektas, kaj ĝiaj artikoloj estas informriĉaj. Mi atente legis la artikolon Signalo – ankoraŭ ne revolucio (p. 9-10). Kvankam multaj personoj konscias, ke kapitalismo estas sovaĝa sistemo, ili preskaŭ ĉiuj kritikas socialismon. Kiam oni legas pri ministroj aŭ partioj, kiuj propagandas kontraŭ enmigrintoj, ili estas ekstremdekstraj.

Estas sciate tutmonde, ke Kubo estas socialisma lando apud Usono. Nia lando ne konas malsaton aŭ malsanulojn sen kuraciloj. En Kubo ĉiuj homoj loĝas en domoj, ili ne vagas. Edukado kaj sanservo estas senpagaj kaj eĉ devigaj por ĉiuj. Ankaŭ en nia lando religianoj ne estas persekutataj kiel en iama Sovetio aŭ orienta Eŭropo. Nia sistemo eĉ sendas instruistojn, kuracistojn kaj flegistojn por personoj, kiuj ne povas pagi tiajn servojn pro „sovaĝa kapitalismo”, ekzemple en Pakistano, Sud-Afriko, Bolivio, Gvatemalo kaj Venezuelo. Nia ĉefkomandanto Fidel Castro [kastro] preparis eĉ 1400 kuracistojn, kiam pasis la uragano Katrina tra Nov-Orleano, sed la usona registaro rifuzis la helpon, kio kaŭzis morton kaj malsanon inter nigraj malriĉaj usonanoj.

Andy HERNÁNDEZ MARTÍNEZ
Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Andy Hernández Martínez el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17