MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

MODO

La stilo estas la homo

En Bakongo, okcidenta kvartalo de Brazavilo, renkonteblas elegante vestitaj junuloj. Tiuj ĉi dandoj, nomataj ankaŭ „parizanoj”, ĉar ili pasigis tempon en la franca ĉefurbo Parizo, sin vestas per luksaj vestaĵoj, eĉ frakoj. Tiel ili volas prezenti sin antaŭ la publiko kiel sukcesuloj, speco de nigrahaŭtaj „blankuloj”.

Cetere multaj el la „parizanoj” sin ŝminkas, denove por esti simbolo de socia sukceso. Ili apartenas al amikaj rondoj, kies membroj rekonas unu la alian pro la fakto, ke ili vizitis la landon de moda prestiĝo, nome Francion.

Do, elegante vestitaj de la piedoj ĝis la kapo, ili renkontiĝas en trinkejoj por sin prezenti al la rigardoj de preterpasantoj. Ĝueblas la senpaga spektaklo, kies observantoj ridete kapklinas aŭ eĉ aplaŭdas. Aparte dum la someraj monatoj videblas la dandoj, kiuj parade paŝas laŭ la stratoj de Bakongo.

Iufoje vestas sin vire junulinoj per tiel nomataj kravato-kostumoj. Tiam okazas dancado – sed nenio anstataŭas la fieran marŝadon kaj parademon de la dandaj „parizanoj”. La franca verkisto Buffon (1707-1788) diris, ke la stilo estas la homo. Sendube li pravis.

Jean-Louis MADZELLA/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean-Louis Madzella/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17