MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Sporto

USONO

Ohiaj ŝtataj Hipokaŝtanoj

La interkolegiaj sportaj ludantoj kaj teamoj de Ohia Ŝtata Universitato (OŜU) estas nomataj Buckeye [bakaj], laŭ la ŝtata arbo, la amerika hipokaŝtano, kaj ili partoprenas en la parto 1 de la Nacia Kolegia Atleta Asocio en ĉiuj sportoj kaj la Konferenco de la Granda Deko en la plimulto de la sportoj. (La vira hokea programo konkursas en la Centra Kolegia Hokea Asocio kaj la virina hokea programo konkursas en la Okcidenta Kolegia Hokea Asocio). La koloroj de la universitato estas skarlato kaj grizo. La talismano de OŜU estas Brutus Buckeye [Bakaj].

Ohia Ŝtata Universitato estas unu el nur tri universitatoj (la aliaj estas la universitato de Miĉigano kaj la universitato de Kalifornio en Berkelio), kiuj gajnis ĉampionadon de la Nacia Kolegia Atleta Asocio en basbalo, korbopilkado kaj usona futbalo. Ohia Ŝtata Universitato gajnis ankaŭ naciajn ĉampionadojn en vira naĝado kaj plonĝado, vira subĉiela individua atletismo, vira golfo, vira gimnastiko, du-seksa skermado kaj sinkrona naĝado. Ekde la komenco de la Pokalo de la Direktoroj pri Atletismo, Ohia Ŝtata Universitato finiĝis en la supra 25o ĉiun jaron, inkluzivante finiĝojn en la supra seso en tri el la lastaj kvin jaroj. Dum la akademia jaro 2005-2006 Ohia Ŝtata Universitato fariĝis la unua teamo en la Konferenco de la Granda Deko, kiu gajnis la konferencan ĉampionadon en usona futbalo, vira korbopilkado kaj virina korbopilkado en la sama sezono. Ili ripetis ĉi tiun atingon dum la sezono 2006-2007, kiu inkluzivis korbopilkan ludon de la 25a de februaro 2007, kiam la Hipokaŝtanoj venkis la Melojn de la Universitato de Viskonsino – la unua korbopilka ludo en la Konferenco de la Granda Deko en kiu la unua-ranga teamo kaj la dua-ranga teamo ludis unu kontraŭ la alia.

Elstaraj sportaj figuroj, kiuj estis studentoj-atletoj ĉe Ohia Ŝtata Universitato, inkluzivas Jesse Owens [Ĝesi Oŭenz] („La hipokaŝtana kuglo”; individua atletismo), John Havlicek, Jerry Lucas kaj Katie Smith (korbopilkado), Frank Howard (basbalo), Jack Nicklaus (golfo) kaj Chic Harley, Les Horvath, Vic Janowić, „Hopalong” Cassaday, Archie Griffin, Eddy George kaj Troy Smith. Trejnistoj de OŜU, kiuj estas honorigitaj en la Halo de Famo inkluzivas Paul Brown kaj Woody Hayes por usona futbalo, Fred Taylor por korbopilkado, Larry Snyder por subĉiela individua atletismo kaj Mike Peppe por naĝado kaj plonĝado.

Barry FRIEDMAN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Barry Friedman el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-10-25