MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Spirita vivo

KRISTANISMO

Paŭlo-jaro

Papo Benedikto la 16a proklamis la periodon de la 28a de junio 2008 ĝis la 29a de junio 2009 „jaro de Sankta Paŭlo”. Parenteze, por protestanto tiu epiteto „sankta” sonas iom strange, kvankam la 13a apostolo ankaŭ en protestantismo gravege rolas.

Por multaj Paŭlo estas la vera fondinto de kristanismo. Por aliaj li grave misformis la originajn intencojn de Jesuo mem. Kiel ajn, la fakto, ke li naskiĝis antaŭ 2000 jaroj, instigis la papon al tiu ĉi mondvasta memorado pri li. Laŭ historiistoj Paŭlo ja naskiĝis iam inter 5 kaj 10 p.K.; la ekzakta dato ne estas konata. Kaj ĉar lian morton tradicie la romkatolika eklezio memoras la 29an de junio, kune kun tiu de Petro, tiuj ĉi datoj por la Paŭlo-jaro iel estas devigaj.

Ĉar Paŭlo naskiĝis en la urbo Tarso en nuna Turkio, ankaŭ en tiu loko oni kunfestas ĉi tiun jaron: la loka ĉefpreĝejo el la 12a jarcento estos je dispono de pilgrimantoj, laŭ decido de la turka registaro, kvankam de post 1943 ĝi oficiale ne plu estas preĝejo. Post 1943 komence oni uzis ĝin kiel tenejon; nun ĝi estas muzeo. Sed por la festo ĝi unu jaron denove funkcias kiel preĝejo.

Ankaŭ sur la insulo Malto oni devas kunfesti ĉi tiun jaron, ĉar sur tiu insulo Paŭlo alteriĝis post ŝiprompiĝo survoje al Romo, kie iun tempon li vivis kiel malliberulo. Laŭ la tradicio li poste mortis martire en Romo, tempe de imperiestro Nerono. La baziliko Sankta Paŭlo ekster la Muroj en Romo staras sur la tradicia loko, kie li estis enterigita. Jen tiu baziliko do estas la tria, ĉefa, loko de la celebradoj.

El la Nova Testamento la plej malnova parto konsistas el kolektaĵo da leteroj de Paŭlo, direktitaj al diversaj kristanaj komunumoj. Li respondas en ili plurajn demandojn kaj donas konsilojn. Poste aldoniĝis kelkaj leteroj de supozeble liaj lernintoj al la kolektaĵo de nun entute 13 leteroj. La kvar evangelioj datiĝas de iom pli poste. Ĉar liaj tekstoj estas tiel fruaj, liaj eldiroj grande influis kristanismon. Paŭlo estas vaste konata pro sia – lingve – komplikega stilo; tio estas unu el la kialoj, ke multaj homoj iom timas eklegi liajn leterojn. Alia problemo estas, ke fojfoje oni kvazaŭ subkonscie konas iajn ofte aŭdatajn interpretojn de diversaj eroj, kiujn tamen ĉe rea legado eblas interpreti ankaŭ malsame. Tiel Paŭlo, ekzemple, dumlonge por multaj estas ege kontraŭvirina teologo, sed aliaj – male – eĉ fojfoje nomas lin la unua feministo de la kristana historio.

Nian internacian publikon mi ŝatus instigi eklegi liajn leterojn por tiamaniere honori tiun unikan personon. En Esperanto ekzistas la tradicia traduko el la komenco de la 20a jarcento fare de anglikanaj pastroj (en la esperantlingva biblio), sed ankaŭ ekzistas pli nova traduko en la serio Oriento-Okcidento de UEA: tiun ĉi mian tradukon mi verkis laŭ pli modernaj tradukprincipoj de la nuna biblioscienco, tiel ke la enhavo fariĝas pli bone komprenebla por nuntempuloj. Kaj en la notoj kaj komentetoj mi provas iom detaligi interesajn trajtojn de la teksto. Espereble tiu ĉi Paŭlo-jaro estos kialo por multaj samtempuloj niaj denove ekkoni liajn verkojn, kiuj ja tiel funde influis kristanismon kaj, pere de tio, la tutan mondon!

Gerrit BERVELING

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17