MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Spirita vivo

Kompreno en kunteksto ...

Materiismo estas, proksimume, la kredo, ke la sola realo estas tiu perceptebla tra la sensoj (ĉu aŭ ne helpe de teknologio). Laŭ tia vidpunkto, la sperto nur subjektiva estas nefidinda ĉar ne eblas kontroli ĝin kontraŭ sendependa normo komune akceptata. Tial por materiistoj malakceptiĝas – ĉar simple subjektivaj – ĉiaj religioj kaj spiritualismo.

Tamen, la mensa vivado estas la ĉefa parto de nia spertado: sonon, vidon, odoron kaj palpon ni interpretas, ne kiel vibrojn ĥemi-fizikajn, sed kiel tutajn spertojn, kiujn plej ofte ni povas dividi kun aliaj homoj tra lingvo, arto, poezio, dramo kaj muziko. Inter tiuj travivaĵoj estas spertoj laŭnome „spiritaj”. Homoj uzas tiun vorton „spirita” diversmaniere, sed komuna elemento ŝajne estas, ke tiuj estas pensoj kaj sentoj rilataj al nia „signifeco”, t.e. kiel la homoj rilatas al pli vasta kunteksto: la socio, la mondo, la naturo, la ekzisto, la kosmo, la (fina) realo ...

La odoro de brulado neniom signifas sen kunteksto: apud festofajro, ĝi estas esenca kaj grava parto de la festa sperto; en domo ĝi povas esti kialo de ekmaltrankvilo; en urba situo, kialo de scivolo, spekulativo. Simile, nombro, kolorkombino, eksono de sonorilo, geometria desegno, sonoj ordigitaj en parolon, kaj tiaj plu – ĉiukaze la signifo dependas de la kunteksto. Por havi signifon, ĉia sperto devas rilati al iu kunteksto. Same je la sperto estadi. Niaj sensoj sciigas nin ke ni estas tie ĉi, vivaj, vekaj, konsciaj, pensantaj, sentantaj. Do? Ĉu jen ĉio? Se ni nur spiras, dormas, manĝas, trinkas, fekas kaj evitas danĝeron, jes jen la tuta vivo. Alivorte, se la sola disponebla kunteksto estus materia-fizika-sensa (kia ĝi plej eble estas por multaj, kvankam kredeble ne ĉiuj, bestoj), do jes, jen ĉio! Tamen la homo sapiens kreis kromajn kuntekstojn, mensajn, konceptajn. Ja bonefike, ĉar tiuj kuntekstoj ebligas al ni fari inteligentajn (t.e. sukcesajn) decidojn pri tio, kion fari, kiam, kun kiuj, kiamaniere, kiom ofte, dum kiom da tempo – surbaze de la signifo kaj la implicoj de tio, kion ni faras. Tiel, la tuta kulturo kompreneblas kiel kunkreskaĵo da utilaj kuntekstaj konceptaroj, kiuj donas signifon, signifecon al efektive ĉiuj aspektoj de niaj vivoj. La „kulturo” inkludas, interalie, konceptojn spiritajn, pridiajn, transcendajn, „supernaturajn”, religiajn. Nu, mi proponas ke spiritaj konceptoj donas kuntekston, tiel signifon, al la sperto „estadi”, konscii, same kiel konceptoj muzikaj, artaj, literaturaj, politikaj, sociologiaj, sciencaj, donas kuntekstojn kaj (esperende) signifojn al niaj spertoj en tiuj sferoj.

Do, provizora difino de „spirita” estus tiu aspekto de la mensa vivo, kiu koncernas la sperton esti memkonscia homa kaj kiu celas krei rilaton inter tiu sperto kaj pli vasta koncepta kunteksto, en kiu la sperto okazas kaj kompreneblas. „Spirito”, substantive, estas koncepta kreitaĵo deriva de la rekte spertata „spirita”, samkiel „arto” deriviĝas de la arta, estetika aspekto de la vivosperto.

Same kiel la aliaj grandaj fakoj de la mensa mondo, la spirita havas longan, varian historion. El la malmulta informo havebla, verŝajnas, ke la unua spirita kreitaĵo de homo („teorio” en plej vasta senco de la vorto) estis en formo de Mitoj; fakte, povas esti, ke Mitoj estis la bazo de ĉia nemateria kulturo. El pramitoj, la pensado evoluis en la plej fruajn formojn de religio, kie mitoj ligiĝas kun ritoj, aŭspicie de fakulo pri spiritaĵoj: unue ŝamanoj, poste sacerdotoj en temploj, fine organizaj religioj kaj eklezioj. Survoje, tiuj strukturitaj religioj akiris gamon da kromaj funkcioj – moralajn, disciplinajn, jurajn, sociajn, klerigajn, artajn, administrajn, eĉ foje politikajn kaj militajn – sed tiuj ne estas esencaj de la spirita, ili estas akcidentaj alkreskaĵoj. Do, la religio estas multe pli ol la spirita; ekzistas spirita dimensio en la vivo, ĉu aŭ ne ekzistas organiza religio.

„Dio” estas parto de tiu spirita-historia evoluo. Kiom estis misteroj en la vivo, preter klarigo kaj kompreno, tiom oportunis krei eksteran dimension – deus ex machina – por tion klarigi. Komence, tio estis simple mitaj „Fortoj” – tondro, printempo, pluvo, suno, varmo, vento, kaj tiaj plu. Pograde, tiuj „fortoj” ekhavis personajn kvalitojn kaj iĝis „spiritoj” aŭ dietoj (t.e. „etaj dioj”!). Tra multaj jarmiloj, oni ordigis tiujn diojn laŭ hierarkio, laŭ la graveco por la homaro, de tio, kion ili simbolis. Plej ofte superis la Ĉiel-Dio (pro kio venas el la ĉielo), vice la Ter-Diino (fekundo), Milito, Morto, Maro kaj cetere. Fine, ekestis la koncepto de unuopa „Vera Dio”, plej eble en Mezopotamio ĉirkaŭ 1000 antaŭ Kristo. Tiu unuopa Dio estis ĉiam pli abstrakta, pli fora ol la minoraj dioj, malpli koncernata pri homaraj aferoj.

Kvankam origine tiuj dioj rilatis al specifaj aspektoj de la natura mondo – ĉielo, tero, maro ktp – pliposte tiuj rilatoj iĝis kvazaŭ etikedoj, nur nomoj; la gravaj karakterizaĵoj de la dioj estis la personecoj: kolera, venĝema, kompata, bela, saĝa kaj cetere. Alivorte, la dioj estis – ankoraŭ estas, mi argumentus – personigoj, metaforoj de homaj kvalitoj, kaj pozitivaj kaj negativaj, pri kiuj la respekto, la adoro ŝuldata laŭas la gravecon de tiuj kvalitoj en la homa vivo: milito, fekundo, lojalo, sekuro, sano, gastamo kaj cetere.

Tiel – jen la fino de la fadeno – jes ekzistas Dio, en la senco, ke ekzistas Amo, Espero, Lojalo, kaj meritas nian subtenon. Via Dio estas kio plej gravas por vi – kaj ne nepre nur unu afero. „La mono estas lia Dio”, ofta diro en multaj lingvoj, signifoplenas ĉar intuicie ni scias, ni komprenas, ke „Dio” estas „tio plej grava, je kio oni kredas”. Dio havas nek personecon nek volon, nek komencon nek finon, nek korpon nek menson; la Diaĵo estas abstraktaĵo kiel la Vero, la Racio, la Virto, tamen pli maĵora ol ĉiuj tiuj.

Jes, do, mi kredas je Dio – ĉar tion signifas la vorto!

David KELSO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de David Kelso el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17