MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

Dikuloj maldikiĝu!

En Japanio komenciĝis nova sistemo pri medicina ekzamenado, kiun oni mallonge nomas „Metabo-ekzameno”. Oni interpretas la vortojn „metabola sindromo” kiel tro da internaĵa graso.

La japana ministrejo pri bonfarto kaj laboro enkondukis tiun sistemon por trovi suferantojn pro metabola sindromo el 57 milionoj da 40-74-jaruloj. Oni diras, ke duono de la viroj kaj kvinono de la virinoj suferas de tiu sindromo, kaj laŭ iu teorio metabo-uloj povos pli suferi pro cerbaj kaj koraj malsanoj. La registaro celas tri-kvaronigi la nombron de tiuj suferantoj kaj malmultigi la jaran elspezon por malsanuloj je 2000 miliardoj da enoj (12,5 miliardoj da eŭroj).

Kia homo estas metabo-ulo?

Estas kvar eroj por difini „metabo-ulon”
1. Ventromezuro
– Viro: pli ol 90 centimetroj
– Virino: pli ol 85 centimetroj
2. Alta glukoza kvanto
– Pli ol 110 mg/dl
3. Nenormaleco pri graso
– Pli ol 150 mg/dl de neŭtra graso aŭ malpli ol 40 mg/dl de HDL-kolesterolo
4. Alta sangopremo
– Pli alta ol 130 mmHg pri altsangopremo aŭ
– Pli alta ol 85 mmHg pri malaltsangopremo

Kiel la registaro traktos metabo-ulon?

Oni grupigas la ekzamenitojn jene:
1. Nepraj helpatoj
– havas pli da ventromezuro ol la normo.
– trafas du erojn el 2, 3 kaj 4 de la supra difino aŭ trafas unu eron el 2, 3 kaj 4 kaj fumas.
2. Instigataj helpatoj
– havas pli da ventromezuro ol la normo.
– trafas unu eron el 2,3 kaj 4 kaj ne fumas.
3. Informatoj
– havas pli da ventromezuro ol la normo
– trafas neniun el 2,3 kaj 4.

En Japanio ĉiuj civitanoj apartenas al iu sanasekur-organizaĵo, kaj supre menciitaj helpatoj kaj informatoj devas plibonigi sian sanstaton sub la gvido de tiuj organizaĵoj. Nepraj helpatoj devas havi konkretajn, plenumendajn celojn por bonigi sian vivmanieron pri manĝaĵoj, ekzercado ktp. Komence ili havos intervjuon kun sanflegisto kaj dietisto kaj poste ricevados ties konsilojn per telefono kaj interreto dum 3-6 monatoj. Instigataj helpatoj havas same intervjuon kaj poste mem klopodas bonigi sian vivmanieron. Informatoj ricevados informon pri la graveco de bona vivmaniero.

Se tiuj helpatoj ne obeas aŭ ne ricevas la konsilojn de flegisto kaj dietisto, pretekstante okupitecon de sia laboro, kaj se la nombro de metabo-uloj ne malmultiĝas, tiu sanasekur-organizaĵo, al kiu tiuj homoj apartenas, ricevos punon. Ĝi devos pagi pli da tarifo por helpi la sistemon pri maljunulara medicino. Tial maldikigi metabo-ulojn estas tre grave ne nur por tiuj uloj, sed ankaŭ por tiuj organizaĵoj.

Estas kritikoj pri tiu sistemo, sed ...

Iuj kuracistoj kritikas tiun metabo-ekzamenon. Ili opinias, ke tiu „normala” ventromezuro ne havas sciencan bazon, kaj ili montras alian „fidindan” esploron, ke diketaj homoj estas la plej longvivaj.

Laŭ alia esploro pri rilato inter dikeco kaj morto, al grupo de malalta mortokvanto apartenas viroj kun KMI (Korpomasa Indico) 23-26 (diketaj homoj) kaj virinoj kun KMI 19-29, kaj al grupoj de alta mortokvanto apartenas geviroj pli dikaj aŭ pli maldikaj. (KMI = korpa pezo kg /(alto m × alto m))
Laŭ tiu matematika esprimo mia nuna KMI estas:
61 kg / (1,7 m × 1,7 m) = 21,10
Mia antaŭa KMI estis:
75 kg / (1,7 m × 1,7 m) = 25,95
Laŭ tiu esploro, kiam mi havis dikan ventron kun diversaj malbonaj sansimptomoj, mi estis pli sana ol nun, kiam mi havas maldikan ventron sen tiuj simptomoj.

Ekefikis tiu kampanjo

Laŭ Instituto de Tut-Korpa Ekzamenado, la sanstato de japanoj en 2007 iomete pliboniĝis. Ĝis 2006 japanoj pli kaj pli malsaniĝis, ekzemple en 1984, 29,8 % de ekzamenitoj estis sanuloj, sed en 2006, nur 11,4 %. Tamen en 2007 tiu proporcio altiĝis je 0,4 %. La instituto atribuis la kialon parte al la metabo-kampanjo, dirante: „En 2006 naskiĝis kaj furoris la vorto ‚metabo’. Homoj en siaj 30-40aj jaroj emas tuj reagi al la novaĵo kaj komencas preni rimedojn kontraŭ dikiĝo kaj dika ventro. Krome nia ĝisnuna kampanjo pri sano sukcesis”.

Lastatempe japanoj pli kaj pli dikiĝis pro usonstilaj vivmaniero kaj manĝaĵoj kiel hamburgeroj, terpomflokoj kaj Koka-kolao. Jam multaj sentis sin tro dikaj kaj tre malbelaj kun dika ventro, do tiu kampanjo pri metabo havis grandan eĥon en la socio. Tiu vorto disvastiĝis kaj nun japanoj havas pli da konscio pri sano.

HORI Yasuo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Yasuo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17