MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

BURUNDO

Paco post 13 jaroj

Fine eblas esperi, ke baldaŭ ĉesos 13-jara interna milito en Burundo, dum kiu mortis pli ol 300 000 homoj. En decembro 2008 la lasta aktiva ribelanto-grupo, la Nacia Forto por la Liberigo de la Hutu-popolo, kaj la registaro de Burundo konsentis respekti pac-interkonsenton subskribitan antaŭ du jaroj.

Prezidanto Pierre Nkurunziza kaj la ribelestro Agathon Rwasa anoncis, ke malarmado rapide komenciĝos. La prezidanto donos 33 politikajn postenojn al membroj de la Nacia Forto pro ĝia rolo en la pacprocezo kaj liberigos ĉiujn kaptitajn ribelintojn.

Komentis la prezidanto: „Mi gratulas pro la gravaj decidoj, kiujn ni faris, precipe pro la subskribo de la deklaro, kiu lumigas la pacprocezon. Ni deziras, ke la konkludoj estu observataj de ĉiuj.”

Obstaklo

Nacia Forto estas petita ŝanĝi sian nomon kaj fariĝi politika partio, kion ĝis nun ĝi rifuzis, tiel barante la vojon al paco. Post kvinhora diskuto la ribelintoj promesis forigi ĉi tiun lastan obstaklon kaj ja ŝanĝi la nomon, kio pli akordiĝos kun la nuna konstitucio.

Tio ne estas la unua fojo, ke la registaro kaj la ribelantoj interkonsentis pri paco. Ĉi-foje, tamen, la interkonsento verŝajne eltenos. Laŭ porparolanto de la ribelintoj: „Burundanoj bezonas pacon. Ni devas kombini niajn fortojn por havigi tion al ili.”

Observantoj

Konsentis eksterlandaj observantoj. La sud-afrika ministro Jeff Radebe opiniis: „Ne estas interkonsento inter la registaro kaj la ribelantoj sed inter burundanoj, kiuj suferas jam delonge. Politika stabileco en Burundo signifas stabilecon ankaŭ en la regiono kaj en Afriko ĝenerale.”

Preskaŭ ĉiuj politikaj partioj en Burundo salutis la atingitan paŝon, sed maltrankviliĝis pro la 33 postenoj promesitaj al la ribelintoj. Ili opinias, ke pro tio eblus denove malpaciĝi.

Jérémie SABIYUMVA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jérémie Sabiyumva el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17