MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

GAZA-KONFLIKTO

Nu, karaj fratoj ...

Al la jena artikolo mi nepre devas antaŭmeti premison, por eviti ian ajn suspekton pri antisemitismo. Kiel zamenhofano-homarano-esperantisto mi profunde respektas la judan etnon (samkiel, ĝenerale, ĉiujn homajn etnojn). Mi ŝatas kaj admiras ĝiajn spirit-etoson, literaturon, muzikon ... humuremon, kaj plene konscias pri la persekutado, kiun ĝi suferis dum du jarmiloj, kaj pri la fakto, ke ĝin afliktis la plej terura amasbuĉado – la holokaŭsto – de la tuta homa historio.

Ĝuste tial, mi estas profunde ŝokata pro tio, kion la juda ŝtatestraro de Israelo estas plenumanta, per la enorma forto de sia armeo, kontraŭ la loĝantaro de Gaza, kaj ĝenerale kontraŭ la palestina popolo. Mi substrekas: la israela estraro, ne la judoj. Mi bone scias, ke ankaŭ en Israelo, kiel en la tuta mondo, troviĝas multegaj judoj, kiuj malaprobas kaj kondamnas la politikon de tiu estraro, bazitan nur sur armea forto, la kvara en la mondo.

Ĝuste hodiaŭ (2009-01-07) mi legas la alvokon de Abraham Yehoshua, unu el la plej elstaraj israelaj verkistoj-intelektuloj: „La palestinanoj estas niaj najbaroj, kaj tiaj ili restos estonte. Tio devigas nin konsideri tre atente la specon de milito, kiun ni faras kontraŭ ili; ĝian karakteron, ĝian daŭron, la kvanton de ĝia perforto. Ni bone agus, se ni plej rapide eligus el nia menso la iluzion, ke ni povas neniigi Hamas-on, ke ni povas elradikigi ĝin el Gaza. Male ni devas labori singarde kaj prudente por atingi tujan militpaŭzon kaj racian-detalan akordiĝon, celante modifon de Hamas. Tio estas ebla kaj atingebla.”

Katastrofaj efikoj

Notindas, ke antaŭ kelkaj tagoj la sama Yehoshua konsideris „neevitebla” la militan reagon de Israelo kontraŭ la raketoj de Hamas. Evidente la unuaj katastrofaj efikoj de la militago igis lin – racian homecan homon – korekti sian pozicion.

La samo okazas al mi. Mi ne povas forgesi, ke Hamas estas islama organizaĵo esence socihelpa, aganta por sanitara, civila, instrua asistado al la loĝantaro, profunde enradikiĝinta en la palestina socio, analoge kun samspecaj kristanaj organizaĵoj. En 2006 ĝi venkis en la baloto en ĉiuj palestinaj teritorioj okupataj de Israelo (demokrata elekto rekonita kiel valida de UN).

Ĝia elekto fare de la palestina popolo ne montris la islamiĝon de la palestina socio, sed estis la lasta alvoko de popolo fronte al ĉiuj fiaskoj de ĉiuj pac-proponoj. Certe, poste sekvis la krimaj raketoj Kasam kaj Katjuŝa. Sed tiuj raketoj estis la respondo, memleza kaj neakceptebla, al la rompo de la militpaŭzo flanke de Israelo, jam la 4an de novembro 2008.

Kruela sieĝo

Tion konfesis la ĵurnalo „Haaretz” la pasintan 30an de decembro: atendante la venkon de Obama, Israelo bombadis la tunelojn inter Sinajo kaj Gaza kaj plenumis plurajn „celitajn mortigojn”. Male Hamas estis respektinta la militpaŭzon dum 18 monatoj, malgraŭ la kruela sieĝo de Gaza fare de Israelo, kaŭzinta malsat-tragedion denuncitan de la UN-organizaĵo UNRWA. Tiu mortiga sieĝado estis skandala malobservo de la militpaŭzo, sed nek UN nek Usono diris „ĉesu!”

Kiam homgrupo estas okupata, persekutata, humiligata, ignorata de ĉiuj mondpotencoj, senigata je iu ajn espero, facile ĝi cedas al la allogoj de la perforto. Tiel okazas ĉie kaj ĉiam. Oni devus memori, ke eĉ cionismaj organizaĵoj, luktantaj por la starigo de juda ŝtato, utiligis terorismon. La eŭropaj partizanoj estis teroristoj (banditoj) laŭ la naziaj okupantoj. La irlandaj batalantoj estis teroristoj laŭ la brita ŝtato. La ĉeĉeniaj rezistantoj estis teroristoj laŭ Putin. La tibetanoj estas teroristoj laŭ la ĉina estraro, ktp, ktp.

Certe Hamas ne „rekonas” Israelon kaj predikas la neceson ĝin neniigi. Temas pri propagandaj proklamoj necesaj por la varbado. Ankaŭ Egiptio, Arabio, Jordanio, Sirio proklamis la samajn principojn kaj poste, pere de paciencaj, longaj, kompromisaj traktadoj, ili „rekonis” Israelon. La obstina rifuzo de Israelo trakti kun Hamas estas logike absurda. Pri gravaj, fundamentaj problemoj: kun kiu oni devus trakti, se ne kun la malamiko? Ĉu Israelo taksas Hamas-on malamiko? Do, ĝi devas „traktadi” ĝuste kun ĝi, celante ŝanĝiĝon de ĝia oficiala pozicio.

Pac-misio

Necesas memori, ke apenaŭ antaŭ ok monatoj la usona eks-prezidanto Jimmy Carter, publikiginte pri la konflikto Israelo-Palestino libron kun la eksplicita titolo Peace, not Apartheid (Paco, ne rasapartigo), provplenumis pac-mision en sud-okcidenta Azio, traktante direkte kun Hamas, por eviti novan masakron. Cetere estas ĝenerala scio, ke nur Usono povus ŝanĝi la ĝeneralan kadron. Tion pruvis Bill Clinton per la paco de Camp David inter Arafat kaj Rabin, kiu poste estis murdita de juda fundamentisto, ne de Hamas.

Nu, mi tro bone scias, ke ĉiuj supraj argumentoj povas esti kontestataj kaj renversataj per malaj argumentoj. Sed fronte al ĉiaj dialektikaj rezonadoj restas, roke solida, la realaĵo. La militagado „Fandita Plumbo” estis entreprenita de Israelo por ĉesigi la raket-ĵetadon de Hamas, kiu dum ok jaroj murdis 10 israelanojn. Nu, dum unu semajno „Fandita Plumbo” murdis 635 palestinanojn, el kiuj almenaŭ 200 civilulojn, inter kiuj dekoj da infanoj; ĝi bombadis moskeojn, lernejojn, hospitalojn; ĝi uzis bombojn el blanka fosforo; ĝi polvigis centojn da loĝejoj, civilaj strukturoj, tutaj kvartaloj; ĝi subpremis per infera lavango el plumbo kaj fajro el aero, maro, tero tutan popolon.

Infanoj freneziĝas

Tial la Gaza-loĝantaro, laŭ eksplicitaj deklaroj de la Ruĝa Kruco, de la kuracistaj organizaĵoj, de internaciaj observantoj, estas en „katastrofa situacio”. Mankas akvo, nutraĵo, elektro, medikamentoj; centoj da vunditoj ne povas esti kuracataj; la operacioj okazas sen anesteziloj; kaj la infanoj freneziĝas pro timego sub la konstanta frakasbruo de la bombadoj.

Nu, karaj fratoj, judoj, pripensu! Haltu! Kiom ajn justaj estas viaj kialoj, viaj timoj, viaj argumentoj, ne tiamaniere vi pravigos vin. Se vi vere sukcesos neniigi en Gaza Hamas-on kaj restarigi tie la perfidulan estraron de Abu Mazen, la fina efiko estos la jena: tutaj generacioj de palestinanoj ĵurpromesos ekstermi vin; dekobliĝos en la tuta sud-okcidenta Azio kaj en la tuta mondo malamego kontraŭ vi; vi devos ĉiutage pluvivi minacataj de viaj najbaroj; via vivo estos senripoza ĉiuminuta singardo kontraŭ atencoj; vi ne konos pacon, trankvilon, ripozon.

Unuvorte: infero. Ĉu indas? Amikoj: tiuj, kiuj vin vere, sincere amas, petegas vin: haltu! Oni ne povas dece vivi ĉirkaŭataj de malamo.

Sen RODIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sen Rodin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17