MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Mirakloj mankas

Kiam la malgrandaj landoj Aŭstrio kaj Hungario malpermesis kultivadon de maizo „Mon810”, la usona agrar-kompanio Monsanto ne reagis; sed nun malpermesis ĝin ankaŭ granda lando de Eŭropa Unio (EU), Germanio. Tuj Monsanto aliris tribunalon por ke tiu nuligu la malpermeson, ĉar kompreneble estas grava bato por la kompanio, ke la plej granda kaj industrie grava lando de EU rifuzas genteknike manipulitan Monsanto-maizon. EU ja ĝenerale toleras kultivadon de tiu planto, sed same toleras, se per bonaj argumentoj EU-lando ne permesas ĝin. Do oni povas atendi, ke Monsanto ne venkos en la proceso. EU intertempe aprobis la malpermesojn en Hungario kaj Aŭstrio, do ĝi apenaŭ povas agi alimaniere pri Germanio.

Kontraŭ maizotineo

Sed ĉu tiu maizo ne estas mirakla kreskaĵo? Ĝi enhavas genon, kiu protektas la planton kontraŭ damaĝoj, kiujn kaŭzas eta tineo kun la scienca nomo Ostrinia nubilalis. Ties raŭpo manĝante al si vojon tra la tigoj de maizo aŭ lupolo kavigas la planton, kaj sekve de tio la tigoj rompiĝas kaj la planto mortas. Do per sia genteknika truko Monsanto garantias pli grandajn rikoltojn. Sed kial ne ĉiuj kultivistoj akceptas tian helpon kontraŭ maizotineo? La problemo estas, laŭ sciencaj studoj uzataj de la germana registaro, ke la veneno de la enplantita geno povas damaĝi ne nur la malbonan tineon, sed ankaŭ mortigi larvojn de la ĉarmaj kaj utilaj kokcineloj, same abelojn kaj organismojn en akvoj.

Tamen kial aliaj landoj, precipe Usono mem, Brazilo, Argentinio kaj Ĉinio ne nur toleras, sed favoras kultivadon de la Monsanto-maizo? Ĉu tie oni ne timas riskojn aŭ ĉu oni simple neglektas ilin? En tiuj landoj ankaŭ aliaj genteknike manipulitaj plantoj estas jam delonge amase uzataj, ekzemple sojofaboj kaj kolzo. Sed en Eŭropo skeptiko kaj rezisto kontraŭ genteknike ŝanĝitaj plantoj estas granda. Rifuzas ilin ne nur multaj bienistoj, sed precipe grandnombre la konsumantoj.

Granda skeptiko

Aparte granda estas la skeptiko en Germanio. Laste en la sud-germana regiono Algovio (apud la Alpoj) en unu distriko 1600 el ĉirkaŭ 2200 terkulturistoj faris kontrakton, laŭ kiu neniu el ili uzos genteknike manipulitajn semojn kaj bestonutraĵon. Tio gravas, ĉar en tiu regiono oni produktas precipe lakton. Ĝis antaŭ nelonge iuj asertis, ke praktike ne plu ekzistas nutraĵ-faruno por bovinoj sen gen-sojo; sed la Algovio-bienistoj klarigis nun, ke ili povas elekti inter dek du ofertantoj de bovo-nutraĵo ne genteknike miksita. „Ni terkulturistoj konscias pri nia respondeco. Ni volas konservi nian pejzaĝon kaj niajn bestojn tiaj, kiaj ili estas, kaj protekti nin kontraŭ nekalkuleblaj riskoj”, diris proparolanto de la distrikto.

Ne ekzistas pruvoj

Kiom grandaj estas riskoj kaj danĝeroj pro gentekniko, tion nuntempe neniu povas diri definitive. Ne ekzistas pruvoj pri danĝeroj – sed ankaŭ inverse: ne ekzistas pruvoj, ke jen ne estas danĝeroj. Kaj tio estas forta argumento: dum oni ne povas esti certa pri maldanĝero, estus pli ol stulte akceli eventuale riskan teknologion. Certe, enestas ankaŭ ideologio ĉe rezistuloj kaj mediprotektantoj, tamen ankaŭ la proparolantoj krom sian kredon ne povas multe prezenti. Kiajn belajn promesojn donis al ni la genteknologia industrio: dezertoj ekfloros, malsato malaperos, malsanoj ekstermiĝos. Sed kie estas tiuj miraklaj kreskaĵoj, kiuj solvos ĉiujn problemojn de la mondo? Kie estas la miraklaj medikamentoj faritaj helpe de gentekniko? Ili mankas kaj evidente ne aperos tiel rapide. De jarcentoj oni esploradas kaj eksperimentas, sed ĝis nun vane. Escepte de Mon810 mankas sukcesoj, kaj ankaŭ ĝi do estas tre pridubinda, ĉar probable riska.

Do ni ne miru, ke konsciaj konsumantoj (en Eŭropo) je granda plimulto fajfas je genteknologio, ja forte rifuzas ĝin, ĉar ili timas pri neregeblaj danĝeroj. La genteknika industrio prezentu verajn sukcesojn; tiam certe ankaŭ kultivistoj kaj konsumantoj akceptos la rezultojn. Sed ŝajnas, ke grandskale genteknologio ne kapablos plenumi la grandiozajn promesojn. Dume ni manĝu normalajn legomojn – kaj restos sanaj.

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17