MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Arto

ĈINIO

Enigmoj de Sanxingdui

Sanxingdui troviĝas en la urbo Guanghan, 40 kilometrojn norde de Ĉengduo, ĉefurbo de la ĉina provinco Siĉŭano. Ĝi ricevis la nomon pro tri altaj kaj krutaj ter-amasoj sur vasta ebenaĵo. Tie arkeologoj trovis ruinon de antikva urbo kun areo de 12 kvadrataj kilometroj kaj elfosis grandan kvanton da bronzaj, jadaj kaj oraj objektoj. La loka registaro konstruigis grandiozan muzeon tie kaj petas listigi la ruinon kiel Mondan Heredaĵon.

Printempe de 1929 loka terkulturisto Yan Daocheng trovis kavon, masonitan per ŝtonoj, kiam li fosis apud sia domo. El ĝi li elfosis pli ol 400 delikatajn jadaĵojn. Tio altiris atenton de kuriozaĵistoj kaj arkeologoj, kaj baldaŭ komenciĝis prifosado. En 1986 brikejaj laboristoj trovis jadan ringon, kiam ili prenis argilon. Informiĝinte pri tio, arkeologa teamo komencis esploron kaj trovis du grandajn kultejojn de la dinastio Shang (17a jarcento – 11a jarcento antaŭ nia erao). El ili oni elfosis pli ol 1700 objektojn el bronzo, jado, lako, argilo aŭ oro, 80 el eburo, pli ol 4600 monerojn kaj grandan kvanton de konkaĵoj.

Fontoj de la civilizacio

La arkeologia eltrovo ŝajne renversas la konkludon de ĉinaj historiistoj kaj arkeologoj, kiuj ĝenerale opinias, ke la ĉina civilizacio fontis de la baseno de la Flava Rivero kaj disvastiĝis al la tuta lando. Sed la ruino atestas, ke ankaŭ la baseno de Jangzio estas fonto de la ĉina civilizacio, kaj pruvas la notojn de historiaj dokumentoj pri la regno Shu. Antaŭ 5000 ĝis 3000 jaroj tie estis ĉefurbo de la regno kaj kultura centro interkomunikata kun la meza kaj malsupra baseno de la Flava Rivero.

Sed oni ne scias, kial la regno forlasis la ĉefurbon, kaj la brila civilizacio subite ĉesis. Antaŭ kelkaj jaroj la malkovro de antikva ruino en Jinsha, proksima al la provinca ĉefurbo Ĉengduo, inspiris arkeologojn: objektoj elfositaj el la du lokoj estas mirinde similaj. Iuj opinias, ke la civilizacio de la ruino Jinsha, pli malfrua je 500 aŭ 1000 jaroj, eble estas la daŭro de tiu de Sanxingdui. Aliaj konjektas, ke la regno translokiĝis de Sanxingdui al Jinsha pro milito, inundo aŭ pesto. Sed la kaŭzo restas nekonata pro neniu atesto.

Enigma aspekto

Enigmaj estas ankaŭ multaj objektoj elfositaj el la ruino de Sanxingdui. Plej mirindaj estas homfiguraj bronzaĵoj kun grandaj okuloj kaj alta nazo, la aspekto estas diferenca de orient-azianoj. Ili spegulas eminentan metilertecon. Iuj specialistoj opinias, ke la elfositaj objektoj reprezentas kulturon de la gento Qiang, kiu loĝas en la gubernioj Beichuan kaj Pingwu kaj konservas animisman kaj fetiĉisman religion. Tamen aliaj suspektas, ke la bronzaĵoj estas kombinoj de la ĉina kulturo kun iu fremda, ĉar sur ili estas neniu skribo krom desegnoj malsamaj ol tiuj trovitaj en aliaj lokoj de Ĉinio.

En la sama loko oni elfosis ankaŭ grandan kvanton da eburaĵoj kaj maraj konkaĵoj. Tio estas tre malfacile imagebla, ĉar la provinco Siĉŭano situas for de la maro, kaj tie neniam vivis elefantoj. Iuj opinias, ke la eburo enkondukiĝis laŭ la suda Silka Vojo, kaj oni transportis tien ankaŭ marajn konkaĵojn. Ĉu tiam komerco de la regno Shu jam etendiĝis al okcident-azia kaj sud-azia regionoj?

Alice LIU

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alice Liu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17