MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Novelo

Trancporto

Konfuzite li metis la libron apud sin. La kovrilo montris malhelajn makulojn, kie liaj humidaj fingroj ĵus tenis ĝin. Lia gorĝo male sentiĝis seka kiel korko kaj lia lango similis al sekiĝinta limako, kiu kun ĉiu movo algluiĝis al dento, retirebla nur kun dolorpiko. Estis, kvazaŭ ĉiu likvo el lia buŝo migrus al liaj manoj, kie ĝi eliris el la poroj. Tiel devus senti sin drogulo, kiu bezonas sian bonfartigan substancon.

Kramfa li sidis tie, rigardis iom ĉirkaŭ si, sed lia kapo estis febreca: ĉiuj okulmovoj doloris, kaj ĉio, kion li vidis, atingis lin nur guton post guto. Lia cerbo malrapide ekfunkciis denove, kiel frostiĝinta rapidumaro, kiu devis ankoraŭ varmiĝi.

Li rigardis tra la fenestro eksteren kaj estis, kvazaŭ la bildo devus trakuri kilometrojn longajn nervofibrojn ĝis lia cerbo, kie la fragmentigitaj impulsoj unu post alia denove devis rekombiniĝi en bildon.

Intertempe li provis denove supligi siajn kramfajn membrojn. La gamboj dolorjuketis kvazaŭ miloj da formikoj diskurus interne. Li turnis siajn rigidajn maleolojn, pene movis siajn nefleksiĝemajn fingrojn ferme-malferme. Kiom longe li sidis en ĉi metra trajno? Kiom ofte li travojaĝis la urbon? Kiom da homoj sidis apud li kaj poste foriris? Neniu alparolis lin. Ĉu neniu rimarkis ion strangan? Aŭ ĉu tamen ili diris ion, sed li ne aŭdis? Tamen, li ja ne estis surda; sed nun kiam li ekatentis la metro-bruojn, ili pli kaj pli laŭte atingis lin. La bruske malfermiĝantaj kaj refermiĝantaj pordoj, la grincantaj radoj, la parolantaj homoj, sonanta poŝtelefono ...

La bruoj komencis invadi lin, kvazaŭ ĉirkaŭita de pafadantaj mitraloj meze de milito. Li sopiris oksigenon, instinkte palp-prenis sian tekon – ĝi ankoraŭ estis tie – kaj ekstaris, sed tuj perdis sian ekvilibron kaj falis kontraŭ pasaĝeron fronte de li. Per milda puŝo li refalis sur sian antaŭan sidlokon. Humile li provis pardonpeti, sed lia lango ŝajnis inversigi ĉiujn movojn. Lia kapo vertiĝis kaj li eksentis naŭziĝon. Aero!! Kiam la trajno denove atingis haltejon, li stumblis ĝis la pordo kiel profesia ebriulo kaj zigzagis al la benkoj sur la kajo. Estis tre strange, ke ĥimeroj ŝvebe moviĝis tien kaj reen; fojfoje ili eĉ disduiĝis, ŝvebe disiĝis kaj reunuiĝis. Li frotis la dolorajn okulojn kaj skuis la kapon. La vido fariĝis iom pli klara, sed li tuj bedaŭris la kapskuon: pingloj traboris lian kranion kaj ĉiuj postlasis malrapide forirantajn dolorspurojn, kiel sketantoj, kiuj noĉas glacion, kiu iom poste denove fermfrostiĝas.

La salivo revenis en lian buŝon, sed havis la amaran guston de galo. Kio do okazis? Hieraŭvespere li ne diboĉis, ĝustatempe enlitiĝis, neniom da alkoholo, nek drogo, eĉ ne mariĥuano; tion li ne faris dum jaroj. Ĉu li manĝis ion malbonan? Ne estas iu cerba aŭ kora paneo, infarkto, ĉu? Nu, je lia aĝo de 37 jaroj estas iom malverŝajne! Lia koro ja batis malregule, sed ne estis doloro en lia brusto. Li ekdormis ne tro malfrue, ellitiĝis pro la vekhorloĝo, duŝis sin, manĝis porcion da muslio kaj promenis al la metrostacio. Je la oka kaj duono. En la metroo li estis trovinta libron.

Subite io teruris lin: lia gorĝo fariĝis sable sekega, liaj manoj malsekaj, lia ventro ŝajnis ensuĉi lian tutan vivon, kiu en lia stomako grandiĝis kvazaŭ pilko. Li kurbiĝis, lia rigardo kaj aŭdo svagiĝis kiel ekrano kaj mikrofono, de kiuj la kabloj tiriĝis el la kontaktingo. Io paralizis lian cerboaktivecon.

Laŭgrade liaj sentumoj revenis kaj li ĉirkaŭ si palpserĉis la libron, sed ĝi restis en la metroo. Fulmo trairis lian ventron kvazaŭ li perdis sian monujon aŭ ion alian valoran. Serĉi la libron nun ne havus sencon, li verŝajne ne retrovus ĝin. Ĉiuokaze ĝi ne apartenis al li.

Sed li devis iri al sia laborejo. Lia laboro! Ektimigita li rigardis sian horloĝon. La dua kaj duono. La dua kaj duono!! Jam dum horoj li devintus esti en sia oficejo! Kiel li klarigu ĉion ĉi? ... aŭ ĉu prefere li vizitu kuraciston? Sendube! Eble li havis narkolepsio-atakon. Sed ĉu tio tiel naŭzas kaj vertiĝigas vin? Ĉiuokaze li bezonus kuracistan atestilon por sia laborejo.

Ĉi-foje li pli singardeme ekstaris. Li atentis sian vidon; sufiĉe normala. Liaj gamboj sentiĝis iom feblaj, sed ili portus lin. Kvazaŭ maljunulo li trenpaŝis al la rulŝtuparo, kiu pro lia nuna stato tro rapide antaŭeniris, sed kiu lin tamen sekure demetis sur la teron. Nun estis la sunradioj, kiuj traboris lian kranion kaj torturis liajn nervojn. Li ŝirmis la okulojn per la brako kaj devis denove eksidi. Iu demandis lin, ĉu ĉio estis en ordo, sed al li tiel mankis energio, ke li eĉ ne kapablis reagi. Kun multe da peno li sukcesis kapsigni, tiel ke la alia foriru kaj li povu denove koncentriĝi pri si mem. Li sidis kun la genuoj kunfalditaj, apogantaj la kubutojn, kaj la manoj tenis lian kapon. Li memoris kiom ofte li tiel sidis dum sia studenta epoko por resobriĝi. Sed ĉi-foje la alkoholo ne ludis rolon, li ankaŭ ne uzis medikamentojn, manĝis nenion suspektindan kiel ostrojn aŭ ion alian, kies konsilinda konsumdato jam pasis.

La libro denove surfaciĝis en lia penso, sed nun li pli bone regis sin. Li eĉ sukcesis rektigi sin, kvankam ne sen apogo je la mureto apud la rulŝtuparo.

Li povis – kaj tio estis senpeziĝo – denove pensi sufiĉe klare, sed certa nebulo restis en lia kapo, nebulo, kiu malhelpis lin agi rapide kaj efike; ankaŭ lia korpo ankoraŭ ne estis en ordo, sed jam funkciis pli bone.

Kuracisto. Sed kie mi estas? Li ne tre bone konis tiun ĉi kvartalon. Kiu strato estis ĉi tie? Mi serĉu. Ĉu eble tamen pluiri per la metroo? Jam nur la ideo ribeligis lian korpon: ondo de naŭzo trairis lian korpon, sed feliĉe denove foriris. Tiam do surtere ... Piede. Li ja sciis proksimume kie li troviĝas kaj kiun direkton iri, sed promenado daŭrus minimume duonhoron, eĉ se li nenie vojerarus.

Eble daŭrus tamen pli ol duonhoron. Tiam per taksio estus pli bone. Kaj sendube pli sekure. Kiu scias, ĉu li remalsaniĝos? Dum li ĉirkaŭrigardis por trovi taksion, lia cerbo daŭre serĉis klarigon por lia situacio. Troa laboro? Ne vere. Almenaŭ ne pli ol kutime. Ankaŭ hejme ĉio estas en ordo. Denove li pensis pri la libro. Io stranga estis pri ĝi. Sed tiam li vidis liberan taksion kaj singarde aliris ĝin.

„Al la plej proksima hospitalo, mi petas.”

„En ordo.” Kaj iom poste: „Ĉu ĉio bonas?”

„Jes ja.”

Li trovis la aŭtoveturon iom sufoka, sed li sukcesis bone teni sin. Ankaŭ la tipa hospitalodoro ne estis pli bona, sed li sciis, ke li eltenos. Ĉi tie li estos en bonaj manoj.

Sed kiam li finfine povos eniri la kabineton, la kuracisto sendube nenion trovos. Eble li mallonge aŭskultos lian koron, kompreneme kaj afable kapsignos kaj preskribos tagon da ripozo. Kaj jen, kostos 30 eŭrojn. Revenu, kiam vi fartos malbone denove. Kaj fine: „La sekvantan!”

Sed li sciis, ke io estas ne en ordo, io estas ne normala. Iu penso vivis fone en lia kapo kaj de tempo al tempo venis pli proksime al la surfaco, sed ĉiufoje, kiam li provis kompreni, denove forglitis kiel peco de sapo en bankuvo.

Li prenis revuon de stako, foliumis iomete, sed rapide remetis ĝin. La malkomforta sento revenis de lia ventro supren kaj krome lia kapo fariĝis obtuza.

„La sekvanta!” Finfine estis lia vico.

„Eksidu do. Kio estas la problemo?”

Du afablaj, tipe kuracistaj okuloj alrigardis lin, atendis kuraĝige, kion li diros. Sed kiel diable li rakontu ion, kion li mem ne povis kompreni? Tiam do mi rakontu de la komenco ...

„Mi ekiris al mia laborejo je la 8a horo ĉi-matene, kiel kutime, per metroo, trovis libron sur seĝo, prenis ĝin kaj eklegis.”

Ie sub lia kranio li sentis pikon. Li metis manon al la dolora loko kaj daŭrigis.

„Tiam mi havas iuspecan kvinhoran truon en la memoro, poste mi sentis min tre malbone, preskaŭ ne plu povis stari, mia kapo tre doloris ...”

„Kvin horoj? Tio ja estas tre longa tempo! Ĉu la unuan fojon tio okazas al vi?”

„Jes. Mi neniam spertis ion tian ... kaj tiu libro ...”

„Tiu libro?”

Li provis rememori, sed la informo ne venis. Pensi pri tio dolorigis lin. Intertempe la kuracisto aŭskultis lian koron per stetoskopo.

„Nu, mi prenos iom da sango por analizo.” Li iris kaj prenis tubon kaj injektilon.

Intertempe li cerbumis pri la libro, kiu ne lasis lin libera, io stranga estis pri ĝi ... li provis vidigi ĝin en sia menso. La libro simple kuŝis tie sur la apuda sidloko ... malhelruĝa kovrilo. JES! Nun li memoris! Kio estis la titolo? La kuracisto pikis lian brakon.

„AA!” li kriis! Nun li vidis la titolon antaŭ si: EN TRANCO.

La kuracisto surprizite eltiris la injektilon. La vizaĝo de la paciento estis tordita.

Nun, kiam li memoris la titolon, ankaŭ la rakonto revenis kiel martelego en lian vizaĝon. Ĉiu vorto de la rakonto revenis en lin: Konfuzite li metis la libron apud sin. La kovrilo montris malhelajn makulojn, kie liaj humidaj fingroj ĵus tenis ĝin. Lia gorĝo male sentiĝis seka kiel korko kaj lia lango similis al sekiĝinta limako, kiu kun ĉiu movo algluiĝis al dento, retirebla nur kun dolorpiko. Estis, kvazaŭ ĉiu likvo el lia buŝo migrus al liaj manoj, kie ĝi eliris el la poroj. Tiel devus senti sin drogulo, kiu bezonas sian bonfartigan substancon.

Lode VAN DE VELDE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lode Van de Velde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07