MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

FOLKLORO

Popolajn kostumojn portas pupoj

Muzeon de pupoj el diversaj landoj decidis fondi en sia urbo Etsuo Miyoshi, prezidanto de internacia korporacio. La urbo, Higasikagawa, sur la japana insulo Ŝikoku, estas konata pro ĉiujaraj pupfestivaloj.

En Slovakio, kun helpo de la aŭtoro de tiu ĉi artikolo, li mendis dek pupojn, kiuj prezentas popolajn vestojn de kelkaj regionoj de Slovakio. En preparo estas ankaŭ partopreno de la slovaka „Teatro en kofro” de la pupteatristo Tomáš Plaszky el Košice, en la festivalo en Higasikagawa.

Al la ekesto de slovakaj popolaj kostumoj kontribuis unuflanke la klimataj kaj geografiaj kondiĉoj en Slovakio, kiu havas kaj ebenaĵojn kaj altmontarojn. Aliflanke la kostumoj havis simbolan funkcion: la kostumo fariĝis persona identigilo, speco de senvorta komunikado inter larĝaj tavoloj de la socio.

Socia tavolo

Laŭ la kostumo oni povis diveni, el kiu regiono la homo devenas, kian profesion kaj naciecon li aŭ ŝi havas, kaj al kiu eklezio kaj socia tavolo la homo apartenas.

La kostumojn influis ankaŭ modo en historiaj periodoj, alireblaj teksaĵoj, kaj migrado de la loĝantoj. Fine de la 20a jarcento ekzistis en Slovakio sesdeko da tipaj kostumaj regionoj. Ili diferencis inter si per la uzita materialo, koloroj, sed precipe la tipaj ornamaĵoj.

La kostumojn vilaĝanoj produktis plejparte mem, uzante materialojn facile alireblajn: linon, kanabon, lanon kaj peltojn. Ekde la 18a jarcento oni ekuzis ankaŭ manufakture kaj poste fabrike produktitajn teksaĵojn.

Renesancaj modeloj

Sur slovakaj popolkostumoj oni povas vidi elementojn de volvaj kostumoj kun simplaj fasonoj, sed ankaŭ brodaĵojn, trikaĵojn kaj kroĉetaĵojn, kies ornamaĵoj estis transprenitaj el renesancaj modeloj. Formoj de kelkaj partoj, kiel kufoj, korsaĵoj kaj mufoj, portas spurojn de baroko kaj rokoko. Ofte uzata estis la tekniko de blupreso.

Publika portado de popolaj kostumoj ekde la dua duono de la 19a jarcento malaperas, sed en iuj regionoj ĝi konserviĝis ĝis la unua duono de la 20a jarcento. Portado de popolaj kostumoj nuntempe estas rara, sed oni povas vidi ilin kelkloke sur maljunaj vilaĝanoj, precipe dum festotagoj.

Popolkostumoj tamen fariĝis tradiciaj vestaĵoj dum folkloraj festivaloj, solenaĵoj kaj festoj. Popolaj muzik- kaj danc-grupoj ofte uzas ilin surpodie por sia prezentado.

Stano MARČEK
Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stano Marček el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07