MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

FRAŬDADO

Melkante la ŝtaton

Antaŭ kelkaj semajnoj nekonato ofertis al registaro en Germanio komputilo-diskon kun ŝtelitaj informoj pri kontoj en Svisio. Riĉuloj kaŝe deponas sian monon en svisaj bankoj por eviti germanajn impostojn. Tio estas kontraŭleĝa kaj kontraŭsocia.

Por perfidi la „ŝtelistojn” la alia ŝtelisto postulis 2,5 milionojn da eŭroj. Tio certe ne superas la sumon de la monoj deponitaj en Svisio. Fakuloj taksas nur la prifraŭditajn impostojn je 100 aŭ eĉ 200 milionoj da eŭroj.

Ricelado

Dum sekvaj tagoj venis novaj kaj similaj ofertoj pri eksterlandaj kaŝ-kontoj. Tamen ekzistas opinioj tre kontraŭaj al la ofertoj. Kutime oni laŭdas tiujn, kiuj malkaŝas krimulojn, kaj ilin rekompencas. Ĉi-okaze kaŝe prifraŭdi milionojn da necesaj laŭleĝaj impostoj ja estas krimo. Sed konscie aĉeti ŝtelaĵon estas ricelado, kaj ankaŭ ricelado estas krimo. Registaro ne rajtas peki kontraŭ leĝoj.

Membroj de la registaro ne samopiniis. Kelkaj argumentis, ke la ŝtelado de centoj da milionoj da impostoj pravigas la agon aĉeti kaŝe akiritajn informojn. Aliaj kulpigis la registaron kaj eĉ akuzis ĉe kortumo la kancelierinon pri ricelado.

Protektado

Sentemaj nazoj de honestaj impostopagantoj flaras strangan odoron de protektado aŭ memprotektado. Fakte multaj „impostopekuloj” intertempe mem akuzis sin pro prifraŭdo de la ŝtato je impostoj, ĉar tiukaze ili devas pagi nur la ŝuldatajn impostojn kaj ne ricevas punon.

Aliaj eventoj pli klare montras, al kiu parto de la popolo precipe servas la registaro.

Politikistoj de la Liberaldemokrata Partio (FDP) persvadis siajn partnerojn de la kristanaj partioj CDU/CSU malaltigi imposton por hotelistoj de 19 % al 7 %. Tuj poste konatiĝis informo pri mondonaco de la hotel-branĉo al la Liberaldemokrata Partio en miliono-alteco.

Lakto-papo

Krome estas raportite, ke Theo Müller, kiu posedas imperion de laktoproduktaj entreprenoj en Eŭropo kun 4500 dungitoj kaj jara spezo de pli ol du miliardoj da eŭroj, translokiĝis al Svisio por eviti impostojn. Tiam Müller – kelkaj nomas lin lakto-papo aŭ jogurto-mogolo – revenis al Germanio kaj konstruigis novan laktoproduktejon en Saksio, en orienta Germanio.

Kvankam ekzistas tro da lakto-produktado, la ŝtato – avida je la promesitaj 158 laborlokoj – kaj Eŭropa Unio donacis al li 70 milionojn da eŭroj. Samtempe Müller fermis alian fabrikon en Malsupra Saksio (norda Germanio), kie siajn laborlokojn perdis 175 homoj. Tiel perdiĝis sume 17 laborlokoj, kio signifas, ke la ŝtato honorigis la neniigon de ĉiu laborloko per pli ol kvar milionoj da eŭroj.

Bedaŭro

Preskaŭ ĉiusemajne germanoj ricevas leterojn, en kiu oni informas, ke pro altiĝo de kostoj de krudmaterialo, energio ktp necesas altigi kotizojn, lupagojn, prezojn – kun bedaŭro, oni kredigas. Al kiu skribi, ke kun sama bedaŭro nepras altigi la salajron pro konstante kreskantaj kotizoj, lupagoj, prezoj? Male, ĉiu postulo pri modesta altigo de salajro estas riproĉata kiel utopia, mon-avida kaj ekonomie danĝera.

Senteblas mismoralo en socia vivo kaj en politiko.

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07