MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Dekstrismo en demokratio

Estas du politikaj principoj, kiuj povas funkcii nur en kompleto: la principo de demokratia pluralismo kaj la principo de jura ŝtato. Se la ŝtato estas nur jura, ĝi fakte estas diktaturo; se ĝi estas nur demokratia, ĝi fakte fariĝas anarkio. Kiel konate ekde Aristotelo, anarkia oĥlokratio (= regado de la plebo) per sekva paŝo nepre fariĝas tiranio.

Protestoj kaj denuncoj

Pasis dek jaroj post kiam en Aŭstrio el la parlamenta baloto rezultis registara koalicio de dekstra Volkspartei (kristandemokrata popolpartio) de Wolfgang Schüssel [volfgang ŝisel] kaj de „ekstreme dekstra” Freiheitliche Partei (libereca partio kun forta naciisma marko) de pasintjare mortinta Jörg Haider [jerg hajda]. Tiam la aŭstra socialdemokrata partio ne nur lanĉis protestojn nur enlande, sed denuncis la propran landon ankaŭ ĉe eŭropaj instancoj kaj kunprovokis tiel nomatajn eŭropajn sankciojn kontraŭ Aŭstrio – sed ne nur kontraŭ la dekstre orientita registaro, sed ĉefe kontraŭ la civitanoj, kiuj dum ne tiel mallonga tempo sur propra haŭto devis suferi la malbonan etoson kontraŭ Aŭstrio en la okcidentaj landoj de Eŭropo. Kaj la tuta Eŭropo tiam komencis uzi la ne tre inteligentan sintagmon „ekstrema dekstro”, kiu teorie estas konata jam el la 20a jarcento, sed neniam antaŭe fariĝis parto de ĉiutaga politiko.

Interesa fenomeno estas, ke oni preskaŭ neniam parolas pri „ekstrema maldekstro”, sed konsekvence kaj ĉie nur pri „ekstrema dekstro”. Jam nur per tio la uzo de tiuj ĉi vortoj perdas la tutan aŭtentecon. Finfine la tiranioj maldekstraj estis kaj plu estas multe pli ampleksaj kaj sistemtotalecaj ol la tiranioj dekstraj. Oni niatempe ne havas polusan dekstran kontraŭekzemplon de la reale ekzistanta maldekstra tiranio en Ĉinio, por ne paroli pri Norda Koreio. Tamen oni daŭre mencias kiel ion apriore politike malbonan kaj neakcepteblan la „ekstreman dekstron”.

Kio estas „ekstrema”?

Ĉu „esti ‚ekstrema’” en la prisocia, pripolitika, priŝtata mondpercepto, filozofio aŭ ideologio estas morala aŭ jura kategorio? La politikaj partioj, kiuj konsistigis la eŭrope sankciitan aŭstran registaron, ne troviĝis eksterleĝe, ili estis partioj provizitaj per demokratie akiritaj balotvoĉoj. „Esti filozofie, ideologie kaj politike ‚ekstrema’”, ĉu dekstre ĉu maldekstre, do ne povas esti jura (aparte ŝtatjura). Se iu politika partio estus ŝtatjure neakceptebla, ĝi simple estus malpermesita, kiel dum certa tempo en okcidenta Germanio estis malpermesitaj ne nur la nazia, sed ankaŭ la komunista partio (pli precize: unu el du ekzistintaj), aŭ kiel en ĉiuj eŭropaj landoj estas malpermesitaj naziaj partioj. Ĉu tamen ili estas malpermesitaj pro sia „ekstremeco”? Se jes, tio signifus, ke oni tuj povus fondi novan nazian partion, oni nur devus ĝin proklami mezburĝa kaj neekstrema. Ne nur tio; tio signifus, ke naziaj filozofio, ideologio kaj politiko estas neakcepteblaj por demokratia kaj jura ŝtato, nur ĉar ili estas „ekstremaj” kaj ne pro siaj filozofia, ideologia kaj politika enhavoj kaj intencoj. Mi dubas, ke iu ajn konscia homo estus preta aprobi tian sintenon: nazia partio – kial ne, se ĝi ne estas ekstrema ...

Morala kategorio?

Ĉu „esti politike ‚ekstrema’” do estas eble morala kategorio, kiam evidente jura kaj ŝtatjura kategorio ĝi ne estas? Oni ne devas esti scienca kunlaboranto en la fizika instituto pri mezuroj en Germanio por kompreni, ke oni povas difini ekstremojn, nur se oni havas difinitan centron, kaj inverse, oni povas difini centron, nur se oni havas difinitajn ekstremajn poziciojn. Ĉar en la politiko la sunsistemo ne ekzistas kaj tiel ne estas anticipe donita la centro, oni povas ĝin difini nur el la pozicioj de la ekstremoj. Se iu saĝulo volas elimini, prikaŝi aŭ ignori la ekstremojn, neniu povas sin plu preni por la centro. Tiel, antaŭ ol demandi pri etiko, do filozofio pri moralo, oni jam el pura logiko scias, ke ekstremoj en la politiko ne povas esti moralaj problemoj, same kiel ili ne estas problemoj juraj kaj ŝtatjuraj.

La vera problemo

La vera politika problemo estas ne ekstremismo – tiu estas privata afero de la protagonistoj – sed leĝeco kaj honesto de partioj kaj unuopuloj. Se iu partio iras tro ekstremen, ĝi per tio perdas aprobon ĉe la civitanoj kaj perdos baloton. Tio, kio estas vera morala kaj jura problemo, estas krimaj agoj kaj malobservo de leĝoj. Ĉi-momente en Aŭstrio (sub maldekstra koalicio) la politikistoj, ekde la kanceliero ĝis la ministrino pri juraj aferoj, laŭte diras, ke por efektivigi leĝon oni bezonas interkonsenton kun la politikaj subjektoj en la provincoj. Tio estas esenca atako al ambaŭ principoj de la respubliko. Ne la ekstreme orientitaj partioj kaj politikistoj subfosas la respublikon, sed la mezaj, interkonsentaj, kiuj fajfas pri la leĝoj.

Vinko OŠLAK

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vinko Ošlak el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07