MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

JAPANIO

Bruo pribrua

La 1an de marto mi vojaĝetis en mia urbo, vizitante konstruaĵojn kaj memoraĵojn kiuj postvivis la japanajn militojn. Tiel mi min preparis por la planata ĉi-tema ekskurso. Mia vojaĝeto estis agrabla kaj fruktoplena krom unu afero: bruegoj de usonaj ĉasaviadiloj.

La tago koincidis kun la memortago pri Bikini. En 1954 Usono eksperimentis per hidrogena bombo ĉe la atolo Bikini. La eksplodo estis pli granda ol atendite kaj sur japanajn fiŝkaptistojn falis radioaktivaj cindroj. Suferis multaj pro radioaktiveco kaj mortis unu fiŝisto.

Pro la datreveno okazis en la patrina haveno de la mortinta maristo memor-kunsido. Ŝajnis al mi, ke per tiu ĉi arbitra flugado de ĉasaviadiloj Usono volas subpremi la pacmovadon kaj elmontri sian hegemonion sur Japanio.

Protestis

Ne nur la 1an de marto, sed jam de kvin jaroj flugas usonaj ĉasaviadiloj super Japanio. Jam 24 gubernioj protestis al Usono kaj al la japana registaro, tamen vane.

La bruoj, kiujn mi aŭdis, ne timigis, ĉar la aviadiloj ne tiel malalte flugis. En iuj lokoj tamen ili flugas tre malalte aŭ subite malaltiĝas, farante bruegon. Oni diras, ke la bruegoj estas „torturaj” kaj „korrompaj”. Ankaŭ bovinoj estis tiel teruritaj, ke ili produktis malpli da lakto, kaj eĉ rompis al si kruron pro freneza eksalto aŭ ekkuro. Cetere maljunuloj, aŭdante la bruon, ektimas, rememorante la militon.

La japana registaro kaj la usona armeo diras, ke tiuj aviadiloj observas la normon pri minimuma flug-alteco. La leĝo malpermesas flugi malpli alte ol 300 metrojn super homplenaj kvartaloj kaj malpli alte ol 150 metrojn en aliaj lokoj. Tamen la leĝo origine celis aviadilojn kaj helikopterojn, kiuj flugas por fotado aŭ turismo. Ĝi ne celas ĉasaviadilojn. Ne ĝuste estas apliki la leĝon al aviadiloj tiaj.

Akcidento

Usonaj ĉasaviadiloj arbitre flugas en japana aero, ne publikiginte siajn kursojn. Male en Usono la armeo publikigas siajn kursojn kaj ne permesas malaltan flugadon super urboj aŭ eĉ bestoj. Tamen ne en Japanio. Se okazus akcidento, viktimiĝus multaj homoj, ĉar Japanio estas dense loĝata.

Japanio estas sendependa lando, ne usona kolonio. Japanoj ne estas devigataj pruntedoni sian teron por subteni usonajn militojn en Irako kaj Afganio. La japana registaro insistas, ke usonaj trupoj defendas Japanion. Tamen krom la registaro nur malmultaj japanoj tion kredas.

HORI Jasuo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07