MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Enkonduko

Pufigado

Diskutado estas karakteriza por demokratio. Oni interŝanĝas argumentojn por kaj kontraŭ iu ideo kaj plano, el la diskutado estiĝas fine kompromiso, ekzemple por leĝoprojekto. Sed en Germanio ne plu okazas diskutoj: amaskomunikiloj karakterizas ĉiun argumentadon kiel disputon aŭ kverelon. Por bulvardaj komunikiloj ŝajne ordinara diskuto ne estas interesa; tial oni pufigas ĉiun temon, ĉar tio ebligas pli krian ĉeftitolon. Poste ili miras, ke opinisondoj montras, ke civitanoj abomenas kverelojn de partioj.

Alia fenomeno de tia pufigado estas tujeco. Ĉar praktike ĉiu posedas poŝtelefonon, homoj tuj informas, kiam ili rimarkas ion nekutiman. Mi miris, ke nun la radio informas ĉiutage kelkfoje pri aŭtomobiloj, kiuj veturas en kontraŭa direkto sur aŭtoŝoseo kaj tiel kaŭzas koliziojn. Ĉu vere tiom multiĝis tiuj idiotoj? Kiam mi esploris tiun problemon, mi eksciis ke efektive en Germanio tute ne plioftiĝis tiu fenomeno, sed ke aŭtantoj multe pli ofte informas la policon kaj radiostaciojn pri malĝuste veturantaj aŭtoj. La radioredaktoroj klarigis, ke kompreneble ili tuj diskonigas la informon, ĉu veran, ĉu neveran; prefere ili volas tro ofte averti ol riski mortojn pro akcidento. Nu, tian pufigadon oni ja povas toleri, ni nur konsciu pri la vera situacio por ne timi, ke nun nepras tute eviti la aŭtoŝoseojn.

Vere superfluan pufigadon ni spertis dum la ĉi-jara vintro en la norda hemisfero. Amaskomunikiloj plendis pri „vintrokatastrofo” kaj „neĝoĥaoso”, kvazaŭ tuj pereos la mondo. Homoj! Estis tute normala vintro, kaj dum vintro neĝas kaj frostas en Eŭropo kaj Nord-Ameriko. Ŝajne oni simple forgesis tion, ĉar dum kelkaj pasintaj jaroj pro la klimatŝanĝo ni havis eksterordinare varmajn vintrojn. Pri tia histerio oni nur povas moki, sed pufigado ofte estigas ankaŭ severajn sekvojn. Kiam tre populara germana futbalisto mortigis sin pere de rapidtrajno, gazetoj pufigadis la temon priskribante ĉiujn detalojn de tiu tragedio. Oni povis legi tion kvazaŭ instrukciojn pri sukcesa maniero mortigi sin. Efektive konsiderinde kreskis la nombro de tiumetodaj memmortigoj; ene de la sama monato ĝi pli ol kvarobliĝis. Pri tiuj (nepopularaj) viktimoj amaskomunikiloj ne raportis ...

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07