MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Enkonduko

Varmo kaj frosto

En la suda hemisfero nun ja estas vintro, evidente tute normala. La temperaturoj en Sud-Afriko dum la futbal-ĉampionado estis agrablaj, tiel ke la piedpilkistoj ne devis multe ŝviti; la spektantoj en la stadionoj jen kaj jen iom frostiĝetis ĉe 15 celsiaj gradoj. Sed tute ne normala ŝajne estis la vintro en la norda hemisfero. En norda Ameriko kaj Eŭropo ĝi estis nekutime malvarma, se oni komparas ĝin kun antaŭaj jaroj. Pri tio oni miris iom kaj reagis preskaŭ histerie (vidu pri la temo, kion mi skribis samloke en la maja numero). Jes, ankaŭ mi miris, ĉar ja dum multaj jaroj ni havis en Eŭropo tre mildajn vintrojn, kion oni klarigis al ni tiel: pro la varmiĝo de la tero sekve de la homfarita klimat-ŝanĝo la temperaturoj kreskis dum la tuta jaro, do ankaŭ dum vintro. Tial ni havis preskaŭ neniajn neĝon kaj froston. Sed nun subite revenis severa vintro, kian mi konis el mia junaĝo. Kio do okazis? Ĉu la klimatologoj eraris aŭ misinformis nin?

Kaj nun mi legis, ke pri la severa vintro tamen kulpas la klimat-ŝanĝo! Mi unue frotis la okulojn, ĉar mi pensis, ke mi mislegis. Ĉu ne estas kurioza sekvo de varmiĝo ĝenerala, ke la vintroj en nia hemisfero fariĝas pli frostaj ol antaŭe? Sed la klarigo de sciencisto James Overland [ĝejms óŭverlend] de la usona veteroficejo NOAA estas relative konvinka: Ĉar en la arkta regiono pli kaj pli degelas la glacio pro la varmiĝo dum somero, la marakvo prenas pli da varmo, tiel ke Arkto dum aŭtuno kaj vintro estas je unu celsia grado pli varma ol antaŭe. Tio ŝanĝas la atmosferan premon: stabila malvarma alt-premo en la nordo ŝovelas sekan arktan malvarman aeron en mezajn latitudojn. Tieajn landojn antaŭe provizis atlantikaj ventoj per malseketa aero, kio rezultigis mildajn vintrojn. Nun Overland, kiu dum jam multaj jaroj observas la klimaton de Arkto, prognozas por norda Ameriko, Eŭropo kaj Azio malvarmajn vintrojn. „Frostaj kaj neĝoriĉaj vintroj estos probable pli regulaj ol esceptaj”, li diras.

Se la klimatologo pravas, pri kio mi ne multe dubas, tio do signifas, ke ni denove bezonos pli multan hejtenergion. Ĉu ni ne estis tre kontentaj, ke pro la mildaj vintroj ni ŝparis nafton kaj gason? Kaj nun tiu stranga inverso! Eble la klimatŝanĝo regalos nin ankoraŭ ofte per surprizoj neatenditaj. Ni vidu, kia estos la somero... Agrablan feriadon!

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07