MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

FRANCIO

Komuna agado, komunaj valoroj

Eĉ se la policaj ciferoj tre diferencas de la sindikataj, ĉiuj homoj agnoskas, ke la manifestacioj aŭtune okazintaj en Francio atingis neordinare altan nivelon.

Dum pluraj monatoj, multaj manifestacioj sinsekve arigis plurajn milionojn da homoj en kelkcentoj da urboj, kun subteno de pli ol 70 % de la francoj, malgraŭ gravaj ĝenoj. La unuan fojon jam de tre longe, ĉiuj sindikatoj flankenmetis siajn interfratajn kverelojn por unuvoĉe alvoki la laboristaron defendi siajn emeritajn rajtojn.

Grumblemo

Se oni fidus la gazetarajn raportojn, tia energio rifuzi laboradon ĝis la aĝo de 62 jaroj anstataŭ 60 videble estis malbone komprenata de aliaj eŭropanoj, kiuj ĝenerale emeritiĝas nur ekde la 65a aŭ eĉ la 67a jaraĝo. Oni skribis, ke francoj agas egoisme, aŭ ke ili bezonas de tempo al tempo liberigi sian naturan grumblemon. Kiel kompreni la nunan situacion en Francio?

Post la dua mondmilito, la franca laboristaro sukcesis akiri tre valorajn socialajn rajtojn, danke al multaj bataloj sed ankaŭ dum relative favora ekonomia situacio: sanasekuron tre egalecan, pagatajn feriojn (ekde 1936), familiajn kaj emeritajn rajtojn. Tiuj konkeroj fariĝis valoroj, kiuj cementis la socion.

Konkurencforta

Sed, kiel en aliaj landoj, la situacio malstabiliĝis ekde la 80aj jaroj, kiam liberalismo tutmonde triumfis: maldungiteco, pli kaj pli da mono en malpli da manoj, streĉaj laborkondiĉoj, sensekura estonteco por la venontaj generacioj. Ĉiuj registaroj, dekstraj kaj maldekstraj, vole-nevole iom post iom malkonstruis la socialajn akirojn, por ke Francio estu konkurencforta en nia laŭdire „moderna” mondo.

Rezulte, multaj homoj, ĉefe maldekstruloj, perdis esperon plibonigi sian situacion kaj la mondon. Ili ne plu fidis la politikajn partiojn aŭ forlasis la sindikatojn. La kondutoj fariĝis tre individuaj, dum ĉiu esperas elturniĝi per siaj propraj fortoj por akiri sufiĉan komforton. Resume: ju pli da sociala angoro, des pli da endormiga konsumado.

Ribelo

Paradokse, la ribelo kontraŭ tia situacio okazis danke al la nuna prezidanto, Nicolas Sarkozy, heroldo de liberalismo. La manifestaciantoj koleris ne nur kontraŭ lia decido nuligi la emeritrajton je 60-jariĝo („mi neniam nuligos ĝin”, promesis li dum sia balotkampanjo) sed kontraŭ lia tuta politiko, kontraŭ la nuna situacio de la franca demokratio.

Kvankam en si mem fundamente prava (necesus aparta artikolo por tion klarigi), la popola postulo defendi la nunan emeritsistemon estis ero el vasta protesto kontraŭ liberalismo.

Referendumo

Ĝi unue esprimiĝis en 2005 okaze de la referendumo pri la eŭropa konstitucio. Tiam voĉdonantoj majoritate rifuzis ĝin, samkiel en Nederlando. Sed la tiama franca registaro tuj perfidis tiun demokratan decidon per novtipa traktato de Lisbono, pri kiu rajtis voĉdoni nur la deputitoj.

Granda rankoro naskiĝis kontraŭ la deputitoj, dekstraj kaj maldekstraj, kiuj grandparte akceptis partopreni tiun perfidon. Ampleksiĝis la kolero, kiam Sarkozy tre rapide fanfaronis (faraonis) post sia venko en 2007. Apenaŭ elektita, li atribuis al si salajron 172-elcente pli altan ol tiu de la antaŭa prezidanto Chirac, dum la plej multaj salajroj stagnis aŭ malkreskis.

Restoracioj

Li organizis por siaj elstaraj subtenantoj – artistoj, financistoj, ĵurnalistoj – grandan festenon en unu el la plej renomaj kaj ŝikaj restoracioj de Parizo. Li krozis sur tre luksa ŝipo de entreprenisto, kiu delonge profitas de la publika mono. Li defendis tre favorajn impostajn avantaĝojn por la plej riĉaj socitavoloj.

Li aperis ĉiutage en la gazetaro kaj en la televido eĉ por privataj aferoj, ĝis naŭzo de la spektantoj. Ju pli li publike aperis, des pli liaj diraĵoj malfidindis. Li ĉiudirekten agis por atingoj tro ofte nulaj. Eĉ kelkaj el liaj sloganoj, kiel „Labori pli, por gajni pli”, estas nun preteksto por tre sukcesaj ŝercoj.

Revelacioj

Sarkozy rapide perdis favoran opinion de la popolo, eĉ de multaj homoj, kiuj voĉdonis por li. Tiu situacio grave evoluis dum la lasta somero pro multaj, ĉiutagaj skandalaj revelacioj pri la afero Bettencourt. Liliane Bettencourt posedas luksan firmaon „L’oréal” kaj estas unu el la plej riĉaj homoj de la mondo.

Danke al kaŝita registrado, kies ĉefaj eroj estis diskonigitaj de multaj gazetoj kaj radioj, francoj komprenis, kiom fortaj estas la ligoj inter la politikistoj kaj la mona mondo, la alta burĝaro. Impostoj ridinde malgrandaj rilate riĉojn, grandaj sumoj kaŝitaj en multaj senimpostaj paradizoj, kontraŭleĝa mondonaco al politikistoj, subaĉeto de altranga prokurora amiko de Sarkozy, kaj impliko de la buĝeto-ministro, Eric Woerth, kiu samtempe estis la kasisto de la dekstra partio, kiu organizis la venkon de Sarkozy, ktp, ktp.

Kofroj

Dum kelkaj semajnoj, francoj ne kredis siajn orelojn aŭskultante la radiojn, kaj frotis siajn okulojn legante la gazetojn. Tiuj riveloj multe pli efikis ol iu ajn politika kurso. Ilia fulmrapida lernado tuj koliziis kun la anoncita volo de la registaro modifi la emeritavantaĝojn, „ĉar ne plu estas sufiĉe da mono en la ŝtataj kofroj”. Despli, ke la respondeculo pri tiu reformo estis Eric Woerth mem.

La popolo koleris kaj laŭtvoĉe esprimis tiun koleron. Dekstraj kaj maldekstraj homoj certe ne antaŭvidis saman vojon por elturniĝi, sed havis komunan senton: ili ne plu volis vivi en tiom skandala situacio. Ili volis pli justan socion. Tiu sento trairis la konversaciojn ne nur dum la manifestacioj, sed ankaŭ en la laborejoj kaj oficejoj, ĉe la frizisto, okaze de familiaj kaj amikaj vespermanĝoj.

Kritikoj

La leĝo estas oficialigota sen notindaj modifoj malgraŭ kritikoj kaj diversflankaj proponoj. La registaro malmilde venkis. Tamen la sindikata kaj politika pejzaĝoj videble ne plu similos al la antaŭaj.

La du grandaj partioj, la dekstra UMP kaj la maldekstra PS, esperas nun trankvile, for de la danĝeraj surstrataj tumultoj, sin prepari por la prezidanta baloto okazonta en 2012. Malgraŭ malsimilaj deklaroj kaj pozicioj, ambaŭ kvazaŭ sammaniere gvidis la registaron kaj ofte ne plu havas plenan fidon de siaj elreviĝintaj voĉdonantoj.

Promesoj

Verŝajne ekstremdekstruloj kaj maldekstraj radikalaj partioj fortigos siajn rangojn, sed ankaŭ multaj homoj opinias, ke demokratio ne limiĝas al balotado kaj politikaj promesoj tuj poste neplenumitaj aŭ perfiditaj. Ili sopiras al kontraŭpovaj strukturoj liberaj kaj kontroleblaj.

Ankaŭ la sindikata pejzaĝo evoluis. Videble, la reformistaj sindikatoj esperis saĝan traktadon kun la registaro, sed ili estas elmetataj samtempe al sarkozia rigideco kaj al tre forta premo de sia bazo, kiu firme rifuzis la priemeritiĝan projekton.

Solidareco

La unuecaj kaj bone organizitaj manifestacioj havis pli kaj pli da neatendita sukceso kun partopreno de ĉiuj generacioj. Plie, en multaj uzinoj, firmaoj, la laboristoj organizis ĝeneralajn asembleojn kaj prenis poziciojn sendependajn de siaj sindikataj „hierarkioj”. Ili reinventis tre radikalajn armilojn kun subteno de multegaj civitanoj: unueco, interprofesiaj kunagadoj, pribatala memmastrumado, laborklasa solidareco, ekonomiaj blokadoj.

Francoj iom post iom perdis siajn socialajn avantaĝojn, kiuj dum pluraj jardekoj cementis la landon. Sed en la ĵus okazinta movado multaj homoj rekonsciiĝis, ke ili apartenas al la sama ekspluatata klaso. Dum la multaj kaj imponaj manifestacioj ili videble reakiris komunan valoron: ne ekzistas inda socio sen solidareco. Nun restas demando: kiujn vojojn ili elektos por ĝin konkretigi?

Yves NICOLAS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Yves Nicolas el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07