MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

DIPLOMATIO

Eksportitaj: armiloj kaj malamikeco

Armiloj trovitaj en pli ol 20 konteneroj en haveno en Lagoso, la komerca ĉefurbo de Niĝerio, endanĝerigas la rilatojn inter Niĝerio kaj Irano. Antaŭe la du ŝtatoj ĝuis amikajn rilatojn, sed nun regas situacio diplomatie malfacila.

Sekurecaj agentoj kaj doganistoj tuj informis la federacian registaron pri la armiloj. Plia enketo kaj esplorado malkovris, ke la konteneroj devenas el Irano, kaj ke la armiloj celas Mez-Orienton. Sekvis diplomatiaj kontaktoj kaj intervenoj.

Ministro

La niĝeria registaro, pere de la ministro pri eksterlandaj aferoj, Ajein Ajumogobia, kontaktis la iranan registaron kaj raportis la aferon al la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj.

Por eviti damaĝon al la rilatoj inter Irano kaj Niĝerio, la irana registaro permesis al niĝeriaj sekurecaj agentoj eniri sian ambasadorejon por intervjui funkciulojn. Tiel oni malkovris, ke oficisto ĉe la irana ambasado en Abuja aranĝis la transportadon de la armiloj. La kulpanto estis tuj transdonita al la niĝeria sekureca servo.

Ligoj

Irano tuj revokis sian ambasadoron kaj petis pardonon. Tamen aliaj afrikaj registaroj kondamnis Iranon. Ekzemple Gambio, kiu havas intiman rilaton kun Niĝerio, nuligis siajn diplomatiajn ligojn kun Irano kaj ordonis al siaj reprezentantoj tuj forlasi la landon.

Kelkajn semajnojn poste oni denove malkovris en Lagoso konteneron el Irano, ĉi-foje enhavantan 130 kg da heroino kaŝita inter aŭto-partoj. Denove esploris niĝeriaj agentoj, kiuj arestis la kulpanton. Sendube tiu ĉi lasta malkovro ne helpos restarigi la rilatojn inter Irano kaj Niĝerio.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07