MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

Estis iam alfabeto ...

Komence de multaj kursoj pri Esperanto oni kutime prezentas al la lernantoj la alfabeton. Por okcidentuloj temas pri facila afero: ĝi fakte tute similas al tiu de la plimulto de latinidaj, ĝermanaj kaj iuj slavaj lingvoj. Iom pli komplika tia leciono aperas al esperantistoj el orientaj landoj, kiuj tamen same bone eklernas legi kaj skribi en la internacia lingvo danke al preciza respondo inter grafemoj kaj prononco. Sed kial ne diri kelkajn vortojn pri la origino de ĉi tiu alfabeto? Ĉu oni demandis sin iam, al kiu oni ŝuldas tiel gravan elpensaĵon kaj de kie precize ĝi devenas?

Naskiĝejo de la latina alfabeto

Ni komencu ĉe la due, post Kreto, plej granda greka insulo: ĝia historia nomo estas „Eŭboja” (en PIV „Eŭbeo”), kvankam lastatempe oni emas adopti la novgrekan formon „Evia”. Temas hodiaŭ pri sufiĉe ŝatata turisma alvenpunkto, eble ankoraŭ ne malkovrita de turistoj je la nivelo de Mikonos kaj Santorino, malgraŭ belega maro kaj riĉa vegetaĵaro. Malmultegaj tamen, eĉ inter la grekoj, scias, ke tiu insulo estis la naskiĝejo de praformo de la latina alfabeto kaj sekve – por tiel diri – la patrino de dekoj da modernaj skribformoj.

El Kalcido kaj Kimo, du ankoraŭ ekzistantaj eŭbeaj urboj, elnavigis iam lokaj koloniistoj kun la celo establiĝi en la proksima suda Italio. Tiu koloniado estis nekutime ampleksa: en suda Italio ekloĝis pli da grekoj ol en la tuta Grekio, kio klarigas la tre disvastiĝintan esprimon „Granda Grekio” por indiki tiujn regionojn.

Per siaj ŝipoj la koloniistoj portis tien plurajn tradiciojn kaj kultojn el Eŭbeo. Inter ili kaŝiĝis altvalora donaco por la eŭropa kontinento: tio, kion en la plimulto de la lingvoj oni ankoraŭ nomas „alfabeto”, laŭ la unuaj du literoj (alfa kaj beta) de la greka skribsistemo. Ĝiaj inventintoj ne estis la helenoj, kiuj nur depruntis ĝin de la fenicoj – en 770-750 antaŭ nia erao – kaj oportune alĝustigis ĝin al la bezonoj de sia lingvo. La greka estis ekzemple ege pli riĉa je vokaloj ol la semidaj lingvoj; tial por ĝia skribo oni uzis superfluajn fenicajn literojn, kiuj respondis al fonemoj (ĉefe guturaloj), kiuj forestis en la greka. Tiel naskiĝis la unua alfabeto utiligata por skribi hindeŭropan lingvon: skribsistemo utila kaj praktika, en kiu al ĉiu litero respondis fonemo malsama.

La greka

Parto de la ĉi-revua legantaro certe konas la grekan alfabeton (fakte en pluraj landoj ankoraŭ daŭras humanisma tradicio kaj oni ankoraŭ lernas la tiel nomatajn klasikajn lingvojn1). Eble tamen ne ĉiuj scias, ke dum la arkaika epoko – en la 8a-6a jarcentoj antaŭ nia erao – en Grekio ĉiu polis (t.e. civito), estante memstara, utiligis malsaman dialekton kaj propran version eĉ de alfabeto. Grekaj alfabetoj sufiĉe intersimilis, sed ne mankis diferencoj, koncernantaj ekzemple la rotacion de iuj literoj, la eblon distingi la longecon de kelkaj vokaloj aŭ la ĉeeston de komenca aspiracio. Oni distingas tri grupojn de alfabetoj, laŭ diversaj apartaĵoj: konvencie oni parolas pri verdaj, bluaj kaj ruĝaj alfabetoj. Nur en 403 a.K. la blua – t.e. la ionia – alfabeto disvastiĝis en la tutan greklingvejon2, anstataŭante la ceterajn. En la 8a jarcento a.K. tamen Eŭbeo ankoraŭ uzis la propran (ruĝan) alfabeton, kiu estis adoptita de etruskoj, latinoj kaj aliaj italiaj popoloj kaj nuntempe de preskaŭ la duona mondo – anstataŭ la „tradicia” (blua) greka alfabeto, kiun oni instruas en multaj gimnazioj tutmonde.

La helena geografo Strabono rakontas, ke la eŭbeanoj, kiuj devenis el du malsamaj urboj (Kimo kaj Kalcido), atinginte la insulon Isĥia (antikve nomatan Pitekuso) kaj de tie la marbordon de Kampanio, decidis, ke la nova italia kolonio havu de Kimo nur la nomon (latinlingve „Cumae”), sed oficiale apartenu al Kalcido. Laŭ la latina aŭtoro Velejo Paterkulo, ili alvenis al Kampanio sekvante la flugon de kolombo. El tiu italia regiono devenas multaj surskriboj en eŭbea alfabeto, kiu estas en la bazo de la etruska kaj de la latina.

Resume, en la angla, en la franca kaj eĉ en Esperanto ni utiligas la antikvan regionan grekan alfabeton! Se oni ne kredas tion, oni turnu je 90 gradoj la grekan literon Δ (ĝi mirakle fariĝos tre simila al nia D). Kaj kiu estas la malsameco inter Λ kaj L, se ne ankaŭ ĉi-okaze la simpla rotacio de la litero? Koncerne la grekajn literojn Σ kaj Ρ, oni devas scii, ke en la ruĝaj alfabetoj Σ estis skribata ne per kvar, sed per nur tri strekoj (jen la origino de la latina S), dum en kelkaj civitoj Ρ posedis plian diagonalan streketon (R). Rimarkindas fine, ke al la helenoj oni ŝuldas ne nur la latinan alfabeton, sed ankaŭ la cirilan, uzatan en Rusio kaj aliaj slavaj landoj. Ties unuan version, nomatan „glagolica alfabeto”, verŝajne elpensis du sanktuloj (Cirilo kaj Metodo), kiuj adaptis la grekan alfabeton al la necesoj de la slava fonologio, por traduki la Biblion kaj aliajn kristanismajn tekstojn kun la celo evangelizi novajn landojn.

Roberto PIGRO
1. Redaktoro Gerrit Berveling laboras kiel instruisto tiufaka. Tiu ĉi artikolo estis escepte redaktita de li, kaj ankoraŭ ne de la nova redaktoro pri lingvoj (vidu p. 5).
2. Vera greka lando en nuna senco ankoraŭ ne ekzistis; la greklingvejo etendiĝis tra pluraj regionoj mediteraneaj (noto de la redaktoro).

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07