MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

PAFILOJ

Tragedio en lernejo

Matene de la 7a de aprilo 2011 okazis amasmortigo en publika lernejo de la brazila urbo Rio-de-Ĵanejro. La murdinto estas ekslernanto.

Wellington Menezes [ŭéliton menezis] venis en sian iaman lernejon Tasso da Silveira [tasu da siŭvejra] kaj, pretekste, ke li volas preni dokumenton, facile trompis la funkciulinon, kiu enlasis lin.

Li supreniris ĝis la dua etaĝo kaj, portante du revolverojn, ekpafis en du el la tieaj klasĉambroj. Lernejanoj meze de la paniko sukcesis kontakti policanojn, kiuj – tute hazarde – reguligis trafikon proksime al la lernejo.

Kuglo

Serĝento Márcio Alves [marcju aŭvis] senprokraste eniris la lernejon. Li trovis la murdinton tiam, kiam tiu estis suprenironta al la tria etaĝo. Menezes provis mortigi la policanon, sed tiu pli rapide reagis. Kuglo de la policano trafis la murdinton en la kruron. Vundita, Menezes sin mortigis per kuglo en sian kapon.

La ago de la serĝento preventis pli grandan tragedion. Tamen mortis 12 gelernantoj, kaj multaj aliaj estas vunditaj. La fakto, ke dek el la mortigitoj estas knabinoj, eble montras psikologian trajton de la murdinto. Aldonindas prefero pafi en la kapon aŭ la torakon de la viktimoj.

Letero

En poŝo de la murdinto troviĝis letero, en kiu Menezes detalis, kiel oni preparu lian korpon por enterigo. Petante la pardonon de Dio, li esperis reveni al la vivo per la manoj de Jesuo.

La amasmortigo ligiĝas kun la kontraŭleĝa komerco de pafiloj. Tiamaniere supozeble mense malsana junulo, ne konata al la polico, aĉetis du revolverojn kaj pafis pli ol 60 kuglojn en gimnazianojn. La polico jam arestis du vendistojn de unu el la pafiloj kaj malkovris la sumon pagitan de Menezes: 260 realojn (113 eŭrojn).

Jozefo LEJĈ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jozefo Lejĉ el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07