MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

GERMANIO

Adiaŭo al nukleo

Post la tertremo kaj cunamo kun la detruoj en la japana nuklea centralo Fukuŝima okazis en Germanio manifestacioj postulantaj tujan malŝalton de ĉiuj atomcentraloj en Germanio. Ankaŭ en mia loĝurbo Aŭgsburgo estis tiel.

La organizantoj de la protestoj rezignis pri paroladoj de eminentuloj kaj politikistoj. Anstataŭe ili ebligis al partoprenantoj uzi mikrofonon kaj laŭtparolilon por esprimi emociojn, timojn, postulojn kaj esperojn.

Kelkaj atentigis, ke la centralo Gundremmingen en distanco de iom pli ol 40 km estas tre proksima al Aŭgsburgo. Ĝia bolakva reaktoro estas simila al tiu ĉe Fukuŝima. La forbruligita radioaktiva materialo estas stokata en malfermita ujo sen speciala protekto.

Akcidento

Aliaj atentigis, ke ne taŭgas argumenti pri rest-risko, ĉar risko ĉiam restas kaj akompanas nin. La demando ne estas, ĉu akcidento eblas, sed kiam. Homoj partoprenantaj loteriojn kredas, ke la tre neverŝajna granda feliĉo povas okazi venontan semajnfinon, malgraŭ la fakto, ke ĝi okazos al ili unu fojon en 300 000 jaroj. Samtempe ili kredas, ke la granda malfeliĉo de eksplodo en atomcentralo neniam okazos, kvankam ĝi estas dekoble pli verŝajna.

Aktivuloj proponis ŝanĝi la elektroprovizon kaj estontece uzi nur „senatoman” kurenton el vent- kaj sun-energio, akvoforto ktp. Kelkaj postulis de la loka elektroprovizanto ne plu uzi atomkurenton. Loke la proporcio de atomkurento estas inter 13 kaj 14 %.

Moratorio

Multaj kritikis la tujan reagon de kancelierino Merkel, kiu ordonis nuklean „moratorion”. En la germana lingvo „Moratorium” estas apenaŭ konata fremdvorto, kiu signifas simple „prokrasto”. Ĉu ŝi ordonas malŝalti la plej malnovajn nukleajn centralojn – por post ioma paŭzo esperi pri la forgesemo de la popolo kaj denove aktivigi ilin?

En 2000 la Federacia Respubliko Germanio kontrakte interkonsentis kun la atomindustrio iom post iom rezigni pri atomelektra energio. La ruĝ-verda registaro en 2002 precizigis, ke la atomcentraloj funkciu nur 32 jarojn kaj ke ne estos konstruataj novaj.

Permeso

En oktobro 2010 la parlamento decidis plilongigi tiun tempon tiel, ke la sep atomcentraloj de la tempo antaŭ 1980 havu permeson funkcii pliajn ok jarojn, la dek pli novaj pliajn 14 jarojn.

Post la eventoj ĉe Fukuŝima Merkel ordonis rapidan plian kontrolon de la plej malnovaj atomcentraloj, t.n. stres-teston. Fakuloj klarigis, ke en tri monatoj tio tute ne eblas. Fakte oni ne praktike testis aŭ ekzamenis, sed pridemandis la respondeculojn de la centraloj pri la sekureco de la konstruaĵoj.

Aviadilo

La ĉefa demando estis, ĉu la betona ŝirmilo de la reaktoro estas sufiĉe fortika por protekti eĉ kontraŭ aviadilo-kraŝo. La rezulto estis publikigita en la kutima maniero: oni pretendis seriozecon kaj sinceron.

Kvar nukleaj centraloj laŭdire estas nesufiĉe fortikaj por protekti kontraŭ kraŝo de eta aviadilo. Kelkaj estas nesufiĉe fortikaj kontraŭ mezaj aviadiloj, kaj neniu betonkiraso ŝirmas kontraŭ kraŝo de granda pasaĝeraviadilo.

Stokado

La registaro rapide kreis tiel nomatan etik-komisionon, kiu rekomendis malŝalti ĉiujn atomcentralojn en Germanio ene de jardeko, do ĝis 2021, eble eĉ pli frue. Etike postulendas ankaŭ solvi la demandon, kie kaj kiel stoki la forbruligitan materialon, radioaktivan ankoraŭ dum jarmiloj. La ĝisnuna provizora stokado estas nesufiĉa.

Fine la tri regantaj partioj, CDU (Kristdemokrata Unio), CSU (Kristsociala Unio) kaj FDP (Liberec-Demokrata Partio), interkonsentis plej laste en 2022 malŝalti la atomcentralojn. Samtempe Merkel postulas stres-teston por ĉiuj atomelektraj centraloj mondvaste. Germanio ankaŭ ne importu atomkurenton el aliaj landoj.

Radioaktiveco

Ankaŭ la nuklea centralo Gundremmingen apud Aŭgsburgo estos malŝaltita en 2022. Sed kion poste? Neniam ĝis nun estis malkonstruita komparebla atomcentralo ie en la mondo. Profesoro Alois Loidl de la universitato de Aŭgsburgo bonvenigas la malŝalton, sed avertas, ke la radioaktiveco de la konstruaĵo estas tiom danĝera, ke oni prefere ne tuŝu ĝin dum 20 jaroj kaj nur poste malkonstruu la centralon.

Dum multaj civitanoj postulas tujan malŝalton de la centraloj, ties manaĝeroj asertas, ke tio ne eblas. Krome, se oni tuj malŝaltus la sep reaktorojn mallaborantajn dum la moratorio, la ŝtato perdus unu miliardon da impostoj. Necesas novaj subvencioj por evoluigi novajn teknologiojn kaj por plukonstrui kurent-reton.

Intertempe okazis protestoj kontraŭ atomcentraloj en Germanio. Fine de majo 160 000 homoj en multaj urboj postulis: „Ne plilongigu la funkciadon de atomcentraloj. La registaro reprezentu ne la interesojn de la elektrokonzernoj, sed la interesojn de la popolo.”

Centmiloj da homoj memoras la bildojn pri Fukuŝima, la mensogojn de ties manaĝeroj, la sekvajn paneojn, kaj ili daŭrigas siajn protestojn.

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07