MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

MEDICINO

2020: la mondo sen morbilo?

Sciigo de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) en majo de 1980 pri la tutmonda likvido de variolo inspiris la homaron provi atingi similan forigon de aliaj danĝeraj malsanoj, antaŭ ĉio de poliomjelito. Pri tio mi detale skribis en MONATO (2011/05). Sed en ĉi tiu artikolo mi volas pritrakti la perspektivon de likvido de morbilo, malsano, kiu ĝis antaŭ nelonge estis tre disvastiĝinta.

Kio estas morbilo?

Morbilo estis konata jam en la antikveco, tamen nur en la 9a-10a jarcento de nia erao la elstara irana kuracisto ar-Razi (Rhazes) unue sukcesis distingi morbilon de variolo. La kaŭzo de morbilo estas la RNA-viruso. La morbila viruso transmisiiĝas nur aergute. Ĝis la apero de kontraŭ-morbila vakcinado, la malsano trafis preskaŭ ĉiujn. Plej ofte malsaniĝas infanoj, sed ankaŭ plenaĝuloj povas malsaniĝi, se ili ne estis infektitaj infanaĝe. Post resaniĝo, homoj restas dumvive imunaj.

Tuj post la infektiĝo sekvas inkubacia periodo de 1-2 semajnoj. Post tiam aperas febro, konjunktivito, dolora gorĝo, nazkataro, tusado kaj naŭzo. En multaj kazoj oni povas vidi sur la interna surfaco de la vangoj malgrandajn blanketajn makulojn (specifa simptomo de morbilo). Post pliaj 3-5 tagoj aperas tipa rozeolo-papula ekzantemo, unue sur la vizaĝo kaj poste tutkorpe. La malsano kutime daŭras 7-10 tagojn. Fojfoje danĝeraj komplikiĝoj povas okazi, plej ofte pneŭmonio, sed ankaŭ encefalito, kojlito kaj aliaj, kiuj povas fine konduki al morto. Laŭ informo de MOS, antaŭ ol aperis la vakcino, ĉiujare malsaniĝis je morbilo pli ol 100 milionoj da homoj tutmonde, el kiuj pli ol 5 milionoj mortis, precipe en malriĉaj landoj.

Premisoj por tutmonda likvido

En 1963 la unua vakcino kontraŭ morbilo estis licencita en Usono. Poste aperis pliaj vakcinoj de diversaj farmaciaj firmaoj. Ĉiuj vakcinoj entenas malfortigitajn morbilajn virusojn. La vakcinoj estas tre efikemaj kaj relative malmultekostaj. En la plimulto da landoj, vakcinado estas deviga. Plej ofte infanoj ricevas la unuan kontraŭmorbilan vakcinadon en la aĝo de unu jaro kaj kutime ĝi estas kombinita kun vakcinoj kontraŭ rubeolo kaj parotido. Post 5-6 jaroj okazas revakcinado. En multaj landoj oni vakcinas ankaŭ pli aĝajn infanojn, fojfoje eĉ specifajn grupojn de plenkreskuloj. Post revakcinado la protekto-nivelo atingas preskaŭ 100 %.

Danke al la vakcinado en la periodo 2000-2008 la morteco pro morbilo malkreskis je 78 %, kvankam en 2008 tutmonde ankoraŭ estis registritaj 20 milionoj da morbilo-malsanuloj, el kiuj mortis 164 000. Amasa vakcinado alkondukis al la elimino de morbilo en 2000 en Usono, kaj en 2002 en la tuta amerika kontinento. Ĝis nun tie daŭras la epidemiologia bonstato. Registriĝas nur enportitaj kazoj. Por preventi la disvastiĝon de la infekto oni zorgas pri la rapida diagnozado, izolado de malsanuloj kaj senprokrasta vakcinado de ĉiuj ĉirkaŭantoj.

Jenaj estas la biologiaj kaj epidemiologiaj argumentoj por la eblo de la tutmonda likvido de morbilo:
- ne ekzistas naturaj rezervujoj de la viruso, la fonto de malsaniĝo estas ekskluzive malsanaj homoj;
- ne ekzistas kronika kaj latenta virusporteco, malsanuloj plej ofte montras tipajn klinikajn simptomojn kaj post la fino de la akuta malsano fariĝas sendanĝeraj por aliaj;
- estas nur unu antigena varianto de la morbilo-viruso, la viruso rapide pereas en la ekstera medio;
- ekzistas tre efika kaj malmultekosta vakcino;
- oni jam spertas pri la elimino de morbilo sur vastaj teritorioj.

En 2010 la 63a asembleo de MOS akceptis rezolucion pri laŭetapa likvido de morbilo en la tuta mondo. Ĝis 2015 necesos vakcini pli ol 90 % de la infanoj en la mondo kaj malgrandigi la mortecon je 95 % kompare kun 2000. Ĝis 2015 aŭ pli frue la ambicio estas elimini morbilon en Eŭropo, la orienta Mediteraneo kaj la okcidenta Pacifiko. Afrikaj landoj akceptis rezolucion pri la likvido de morbilo en Afriko ĝis 2020. Tiun celon alstrebas ankaŭ la landoj de la sud-orienta Azio kaj ceteraj.

Konkludo

Ĝis 2020 povos kaj devos esti eliminita morbilo. Ĝis tiu tempo verŝajne estos tutmonde likvidita ankaŭ poliomjelito. Tre gravas kompreni kaj subteni tiun noblan celon. Certe necesas pli aktiva internacia financa helpo al malriĉaj landoj. Tiu elspezo, kvankam granda, konsistigos nur sensignifan parton de la milita buĝeto de la mondaj potencoj, sed la sekvoj por la tuta homaro estos senkomparaj.

Vladimir LEMELEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vladimir Lemelev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07