MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Honorsoldulo

Kiel MONATO jam raportis (2012/4, p. 7), la germana federacia prezidanto Christian Wulff post 598-taga deĵorado cedis tiun postenon. La maldekstra opozicio trovis kelkajn dubindajn punktojn en lia antaŭa profesia laboro kiel ministroprezidanto de Nordrejn-Vestfalio.

La akuzoj estis internaciskale bagatelaj, ekzemple senpaga loĝado ĉe amikoj, akcepto de kredito de konato, mal- aŭ mis-informado de la regiona parlamento pri kontaktoj kaj personaj financaj rilatoj, uzo de firmaa aŭtomobilo.

La koncerna prokurorejo tamen longe ne vidis kialon interveni. Nur post kiam oni asertis, ke tiu institucio estas simpatianta, blinda, ne sendependa, ĝi ne plu hezitis. Post oficiala jura esplorado, Wulff, kiu sentis sin senkulpa, forlasis la postenon kaj Berlinon.

Juristoj

La kazon mem la publiko traktis ne tro severe . Sed leviĝis pluraj demandoj. Per kia monsumo oni pagu postofice prezidantan laboron, kaj ekde kiam? Laŭleĝe iama prezidanto tuj poste ricevu jare 199 000 eŭrojn, ankaŭ se tiu demisiis pro politikaj kialoj – sed ne pro privataj. Antaŭ ol juristoj ekkverelis, la Federacia Prezidanta Oficejo decidis pri la tuja pago.

Leviĝis alia demando, ĉu en 2012 ankoraŭ estas racie pagi pension al politikistoj alie ol al normaluloj. Se en Germanio ŝtatoficisto ricevas profesian agnoskon per (unufoja) „Leistungsprämie”, do premio (eble 500 eŭroj) pro, ekzemple, multjara pluslaboro, deĵorado ĝis videbla memeluzo, ĝoja obeemo al la reguloj kaj postuloj, kliniĝo antaŭ la superuloj ktp, la ŝtato senhonte forvoras duonon.

Kaj se la sama persono akiris per koncernaj pagoj rajton je pensia mono el aliaj fontoj, li devas rezigni pensiule tiun jam antaŭpagitan sumon. Laŭ burokrata logiko li meritas nur tiom, kiom la ŝtato mem atribuas. La kromo forfalu en la sakon de la ŝtato.

Pensioj

Sed politikistoj rajtas ricevi pensiojn el diversaj postenoj. Konata modelo estas Oskar Lafontaine, eksa prezidanto de la Socialdemokrata Partio Germana kaj nuna kungvidanto de la Maldekstrula Partio, kies nerifuzita enspezolisto estas longa.

Kaj kion pri la 598 tagoj de Wulff, pri sekvaj prezidantoj? Ĉu akceptendas, ke tiuj personoj sendistinge ricevu tiujn 199 000 eŭrojn, nomatajn, atentu! „Ehrensold”, honora soldo, kvazaŭ ili estus estintaj la unuaj soldatoj de la nacio?

Ĉu Wulff ricevu prezidant-salajron sen prezidanteco? Kaj kion pri la honoro? Ĉu Joschka Fischer, iama ministro pri eksteraj aferoj, ne perdis la reputacion per frubiografia ŝtonĵetado kontraŭ policanoj, ĉu la iama kanceliero Gerhard Schröder [ŝredr] ne miksis sian postenon kun privataj interesoj, estante nun soldulo de la rusa Gazprom?

Koncepto

Ĉiuokaze, oni devos pripensi en Germanio ne nur la koncepton de la honoro, sed ankaŭ la pensian sistemon por politikistoj.

Se, laŭ kelkaj, Wulff perdis sian honoron kaj eble devus penti kiel krimulo, pene laborante por la ĉiutaga pano, germana ironiisto scius solvon, kiu eĉ ŝparus multan monon al la ŝtato: krimulojn oni punlaborigu, por ke ili kompensu siajn deliktojn.

Nu, oni punlaborigu Wulff severe, senkompate. Li laboru ekscese kaj en altenspeziga profesio. Li deĵoru sub la akraj okuloj de bonaj homoj kiel – germana prezidanto. Prefere, por plej bone eluzi la okazon, ĝis la fino de la vivo.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07