MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Turismo

UKRAINIO

Krimeo

Administre Ukrainio konsistas el 25 teritoriaj regionoj, el kiuj ĉiu estas siaspece interesa kaj vidinda. Tamen inter ili kelkaj estas plej ŝatataj kaj unue vizitindaj. Al ili apartenas miaopinie la duoninsulo Krimeo. Tiu regiono situas en la suda parto de la lando ĉe la Nigra Maro. De pratempoj en la duoninsulo loĝis krimeaj tataroj. Al la rusa imperio oni alligis Krimeon nur aprile 1783. Kion plej interesan oni povus vidi en la duoninsulo?

Urboj

Indus viziti kelkajn urbojn, inter kiuj mi mencius ne la nunan ĉefurbon de Krimeo Simferopil, sed Baĥĉisaraj, la eksa ĉefurbo de la krimea ĥanejo. Ĝi situas en la centra Krimeo. La nomo de la urbo estas tradukata el la krime-tatara lingvo kiel ĝardeno-palaco. En ĝi la ĉefa vidindaĵo estas la Palaco de Ĥanoj.

Poste vi povus veturi al Sebastopolo. Ĝi situas sud-okcidente en la duoninsulo. La urbo estis fondita en 1783. Ĝia areo ampleksas 1100 km2, el kiuj 864 km2 estas surteraj. Sebastopolo estas la plej granda havenurbo de Krimeo, kie vintre glacio ne kovras ĝian ĉebordan marareon. Nuntempe ĉe ĝi baziĝas la nigramara militŝiparo de Ukrainio kaj Rusio.

La sekva vizitinda urbo estas Jalto. Ĝi estas mara ripozloko sude en la duoninsulo. Laŭ eldiroj de la plimulto de la vizitantoj la urbo estas perlo de Krimeo. Tamen survoje al ĝi ekde Sebastopolo indus nepre viziti la belan loĝlokon Foroso (MONATO, 2009/8-9, p. 20) kaj la mirindan vidindaĵon Lastoĉkino gnezdo (Hirunda nesto). Proksime al Jalto, nur je 3 km sud-okcidente, troviĝas la pitoreska urbeto Livadija, kies ĉefa vidindaĵo estas la Livadija-palaco kaj plej alloga masandra portvino.

Eblas rakonti multon pri la urboj de Krimeo. Sed mi rekomendus ankoraŭ du. La unua estas Eŭpatorio, okcidente situanta ĉemara ripozloko, kies historio ampleksas pli ol 2500 jarojn (La antikva nomo de la urbo estas Kerkinitida.).

La alia urbo, oriente, ankaŭ antikva (ĝi estis fondita en la 6a jarcento antaŭ Kristo) estas Feodosio (de la greka lingvo – Donacita de Dio). Ties antikva nomo estas Kafa. Tiu urbo estas ĉefe vizitinda pro la tie situanta muzeo de la fama rusa pentristo, Ivan Ajvazovskij, kiu plejparte pentris la maron. Krome Kafa estas konata kiel la urbo, kie dum la mezepoko troviĝis la plej granda sklavbazaro.

Migrado

La ŝatantoj de aktiva turisma ripozo strebas ĉefe migradi en la montaj regionoj de la duoninsulo. Tie estas la plej konata monto, Aj-Petri, kiu situas tuj apud Jalto, kaj la monto Demerdĵi. La nomo Aj-Petri devenas de la greka lingvo kaj estas tradukata kiel Sankta Petro. La monto estas 1234 m alta. Sur la suda bordo de Krimeo troviĝas telfera kablovojo (Misĥor – Sosnovij Bor – Aj-Petri), de kiu eblas spekti belegajn vidaĵojn.

La alia monto estas Demerdĵi. En la krime-tatara tiu nomo signifas forĝisto. La ĉefaj vidindaĵoj sur tiu monto estas la akvofalo Dĵur-Dĵur kaj la tiel nomata Valo de Fantomoj, kie diversgrandaj ŝtonoj formas bizarajn siluetojn. La akvofalo Dĵur-Dĵur estas la plej akvoplena en Krimeo. El la armena lingvo la nomo estas tradukata kiel akvo-akvo. Plia allogaĵo de la regiono estas la multnombraj kavernoj, inter kiuj plej populara estas la Marmora.

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dmitrij Cibulevskij el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07