MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

JAPANIO

Vintra varmo homa

En la norda Japanio – la norda parto de Honŝuo (la plej granda insulo en la japana insularo) kaj Hokajdo (la plej norda insulo en la japana insularo), kiu apartenas al multneĝa regiono, la loĝantoj kutimas al malvarma kaj neĝa klimato. Tamen ĉi-jare granda neĝofalo surprizis eĉ ilin.

Mi loĝas en eta urbo en la centra Hokajdo. Vintre la loĝantoj devas preskaŭ ĉiumatene forŝoveli neĝon de antaŭ la enirejo de la domoj. Ofte ili devas „elfosi” sian aŭton ekstere parkumitan. Tio estas kutima laboro dum vintro, kiu daŭras ĉ. kvin monatojn.

Profundis

Tamen en la lasta vintro la kutima laboro multoble peziĝis pro neĝego. Fine de februaro la neĝo profundis unu metron kaj duonon (en la antaŭa vintro iom sub duonmetro). Falis entute pli ol 13 m (antaŭe 6 m).

La gubernio Hokajdo rezervis naŭ miliardojn da enoj por forigi neĝon. Tiu ĉi sumo elĉerpiĝis jam frue dum la vintro. La gubernio aldonis pliajn 1,4 miliardojn da enoj, sed al multaj komunumoj fine ne sufiĉis monrimedoj.

Suferis la vivo de la loĝantoj. Ofte rompiĝis senhomaj domoj pro la pezo de la neĝo. Homoj vundiĝis, kaj unu eĉ mortis, kiam ili provis forŝoveli neĝon de sur tegmentoj. Kreskis la nombro de trafikakcidentoj kaj en Hokajdo haltis pro la neĝo 1700 trajnservoj.

Plifirmigis

Tamen la severa vintro havis alisence favoran flankon. Ĝi plifirmigis la homan kunlaboremon. Ekzemple, en januaro mi kun miaj familianoj malestis hejme dum unu semajno. Kiam ni revenis, ni trovis la enirejon de nia domo senneĝa.

„Kiu faris tion por ni?” mi demandis mian edzon. Ni alportis donacon al najbaro kaj demandis pri la bonkoreco. La najbaro respondis: „Mi faris. Ne gravas.” Ni ripete danksalutis. Tiamaniere plifortiĝas homaj ligoj.

Severa norda klimato necesigas interhelpon. Mi esperas, ke tia kunlaboremo ne estos forgesita kiel portempa furoro.

KAWAI Yuka

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kawai Yuka el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07