MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

FUMADO

Premio alfrontas premon

En marto la ĉina ministerio pri scienco kaj tekniko publikigis bultenon pri rekomenditaj programoj por la ĉi-jara ŝtata premio pri scienco kaj tekniko. La programo de tabaka esploro, rekomendita de la ŝtata tabaka monopolo, estas en la listo.

Tio estigis fortan proteston de 30 prestiĝaj akademianoj, tamen la ministerio respondis, ke ĝi regule procedas pri kandidatigo de la tabaka programo.

La nacia tabaka korporacio, subordigita al la ŝtata tabaka monopolo, jam petis enlistigi sian esploron pri supozeble malpli danĝeraj cigaredoj kiel kandidaton por la ĉi-jara premio. La peto estas malfermita al kontrolo de la publiko ĝis la komenco de majo.

Grava risko

En intervjuo kun la novaĵ-agentejo Xinhua, Michael O'Leary [majkl oliri], reprezentanto de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) en Ĉinio, diris, ke estas grava risko en la esploro, kiu sugestas, ke iuj tabakaj produktaĵoj estas malpli danĝeraj ol aliaj kaj tial povas esti pli sekure konsumataj.

„Tia misgvida informo povas esti tre malutila al la publika sano”, diris O'Leary. „Estas neniu sekura nivelo de tabaka konsumado. La efika maniero redukti la damaĝon estas malpliigi la nombron de homoj, kiuj fumas aŭ kiuj estas senŝirmaj al pasiva fumado.”

Li diris, ke en multaj landoj oni provis proponi, ke iuj cigaredoj estas pli sekuraj, kaj tio kutime estas parto de la tabakindustria kampanjo trompi la publikon kaj instigi fumadon.

Ĉinio havas pli ol 300 milionojn da fumantoj, ĉ. 1,2 milionoj da homoj mortas pro tabako-rilataj malsanoj ĉiujare en la tuta lando, kaj aliaj 740 milionoj estas senŝirmaj al pasiva fumado, diras sanitaraj ekspertoj.

Malfacila batalo

Ili aldonas, ke Ĉinio alfrontas aparte malfacilan batalon por eviti la malhelpon en kontraŭfumada laboro de la nacia tabaka korporacio kun lukrega impostkontribuo kaj statuso kiel registara agentejo.

Tabakaj esplorprojektoj estis sep fojojn honoritaj per la ŝtata premio por scienco kaj tekniko dum la pasinta jardeko, raportis la novaĵ-ĵurnalo de Pekino.

La listo de kandidatoj por ĉi-jara premio estos decidita fine de la nuna jaro, kaj la gajninto estos anoncita komence de 2013, post juĝado de specialista grupo, laŭ reguloj de la ministerio pri scienco kaj tekniko.

Komence de aprilo al la debato aliĝis ankaŭ oficistoj el la ministerio pri sano. S-ino Fu Wei, proparolanto de la ministerio, diris en gazetara konferenco, ke la agnosko de tabaka esploro malobservas la spiriton de la premio, kiu klare asertas, ke ĉiu konsiderata esploro ne devas esti kontraŭ la protekto de publika sano.

Damaĝaj cigaredoj

Ŝi diris: „Ni oponas kandidatiĝon de la esploro pri la t.n. malmulte damaĝaj cigaredoj por la ŝtata scienca premio.”

La sinteno de la ministerio pri sano konformas al la kadra konvencio de MOS pri tabaka regado, kiu havas la starpunkton oponi ĉiujn formojn de propagando, kiuj celas instigi tabakan uzon, Fu aldonis.

Jiang Yuan, vicdirektoro de la tabak-regada oficejo sub la ĉina centro por regado kaj prevento de morboj, diris, ke la tabaka esploro, kiu sin dediĉas al „ĉin-stilaj” cigaredoj, misgvidas la publikon per la aserto, ke aldoni ĉinajn herbojn en la cigaredojn povas redukti ilian damaĝon.

En la lasta decembro sanitaraj ekspertoj tre koleris pri tabaka scienculo honorita per sidloko en la elita ĉina akademio pri inĝenierarto. Xie Jianping, kiu laboris dekojn da jaroj en esplorinstituto sub la nacia tabaka korporacio, estas konata pro sia studo pri cigaredoj enhavantaj malmulte da nikotino.

Alice LIU

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alice Liu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07