MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Distra kaj kleriga vortaro

La nova Bildvortaro en Esperanto de Petro Desmet' kaj Jozefo Horvath baziĝas sur la 6a eldono (2005) de la germana bildvortaro de Duden, same kiel la iama, de longe elĉerpita, Esperanta Bildvortaro (1988) de Rüdiger Eichholz baziĝis sur la 2a eldono (1958) de tiu sama germana verko. Kompreneble, la nova esperanta verko baziĝas certagrade ankaŭ sur la malnova esperanta verko, sed la germana originalo, same kiel la mondo, multe ŝanĝiĝis en preskaŭ duonjarcento: laŭ la enkonduko, „malpli ol kvarono el la terminoj estas komuna” inter la du esperantaj eldonoj. Do, kiel konsilas la enkonduko, „ne forĵetu la antaŭan eldonon”, se hazarde vi havas ĝin.

415 ĉapitroj

Post modesta kaj tre simpatia enkonduko la libro pritraktas la universon en 415 ĉapitroj, de 1 Atomo I ĝis 415 Borso. Tipa ĉapitro (la enkonduko uzas la vorton „tabulo”!) konsistas el nigra-blanka aŭ unukolora bildo sur unu paĝo kaj listo de numeritaj terminoj sur la apuda paĝo. Nur 16 paĝoj ĉe la fino estas koloraj. La libro do ne estas alloga por junaj infanoj, sed evidente tio ne estas ĝia celo; ĝia enhavo estas ĉefe teknika, eĉ se temas pri teknikaĵoj, ne malofte renkontataj en la ĉiutaga vivo. Tipaj ekzemploj estas:

– komandantejo (67.85) – de submarŝipo;
– batlinio (108.27) – en kriketo, sed la bildo ne tre similas al mia imago pri kriketo; eble temas pri germana kriketo!
– kolizaŭto (126.22) – stranga vorto, eble, sed ĝi troviĝis jam en Mil unuaj vortoj (1994);
– ŝtrebo (274.82) – parto de tegmenta truso;
– jugo (305.17) – de elektra transformilo;
– brigvela bumo; brigbumo (373.44) – en velstangaro de velŝipo.

Temas do pri aferoj, kiujn oni probable konas aŭ rekonas, sed, verŝajne, ne povus tuj nomi, escepte se temas hazarde pri fako, pri kiu oni mem okupiĝas. Enestas, tamen, ankaŭ kelkaj tre bazaj terminoj, kiel „tenispilko” (109.27) aŭ „buŝo” (241.50), kaj aferoj preskaŭ tute seninteresaj, kiel „grupeto da arboj; arbogrupo” (84.61) (eble en alia lingvo estas pli interesa esprimo) aŭ la serio de „germana monero de 1 cendo” (60.38) ĝis „germana monero de 2 eŭroj” (60.44). Samtempe, ŝajne, mankas, bedaŭrinde, la plej fama monero de la historio, kiun la papago de la pirato Long-Johano Silver, en traduko de Grace Kirkwood, nomas: „Okpecoj! Okpecoj! Okpecoj!”

Mirinde aktuala

Plurloke oni konstatas la mirindan aktualecon de la nova Bildvortaro. Plutono (4.55) estas „nanoplanedo”, kiel oni redifinis ĝin en aŭgusto 2006. Enestas „poŝkomputilo” (407.26) kun „tuŝekrano” (407.30) kaj ankaŭ „tabulkomputilo” (407.36), sed kun „eniga grifelo” (407.37); la bildoj de la germana originalo estis faritaj antaŭ la apero en januaro 2010 de iPad de Apple.

Enestas ankaŭ kelkaj nun malaperantaj aferoj, kiel vidbendo („VHS-kasedo” (404.50)) kaj „3,5-cola AD-disketo” (406.54). Ĝenerale, la plej facila maniero dati filmon, ekzemple, estas rigardi la poŝtelefonojn, kaj ankaŭ la Bildvortaro datas sin tiel: la poŝtelefono (396.48) aspektas kiel la malnova de mia edzino – pli moderna do ol mia nuna! Sed, kiel saĝe rimarkigas la enkonduko, „Napoleono jam mortis ... oni tamen ankoraŭ bezonas lian nomon por paroli pri li!” Kaj ĝenerale, la terminoj malaktualiĝas multe malpli rapide, ol la bildoj eksmodiĝas.

Germana etoso

Ĉar temas pri adapto de germana originalo, oni ne surpriziĝas pro la germana etoso en kelkaj bildoj kaj eĉ la apero de germanaj vortoj en kelkaj bildoj. Enestas do „dirndlo” (36.89), sed ne la tradicia skota kostumo. Eble, ankaŭ la „nokta amuzejo” de ĉapitro 130, en kiu „stangodancistino” prezentas sin, „kluba kunulino” gvate promenas kun „kondomujo”, kaj „kliento” proponas „aprezbileton” al „striptizistino”, portanta „cicostelojn”, malkaŝas germanan influon, ĉar tia ĉapitro eble ne enestus, se la vortaro kreiĝus en lando kun kulturo malpli tolerema pri tiaj aferoj. Ĉu tiu ĉapitro aperos ankaŭ en la araba kaj persa tradukoj, mi demandas min. Bonŝance por la eventualaj adaptantoj, mankas ĉapitro pri putinejo, kvankam en Berlino tiaj establoj tiel normaliĝis, ke unu el ili reklamas en retpaĝaro apud siaj prezoj rabaton por klientoj, kiuj alvenas per biciklo aŭ publika transportilo. Laŭdire.

Komputado

Ideale mi trastudus la tutan vortaron antaŭ ol raporti pri ĝi, sed mi ne volus tiel longe atendigi la redaktoron, do mi direktis min unuavice al kelkaj fakoj, kiuj iel koncernas min.

Profesie mi estas dungita por esplori pri tradukado de komputilaj programoj. La terminoj de tiu fako, eĉ se ili estus sufiĉe konataj por ricevi lokon en tia vortaro, apenaŭ estus bildigeblaj, sed la Bildvortaro havas kelkajn ĉapitrojn pri komputiloj. Tie la terminoj ŝajnas al mi ĝenerale bonaj, sed mi trovis du dubindaĵojn.

Retadaptilo (406.2). Laŭ la pozicio en la bildo kaj la vorto en la germana originalo („Netzteil”) (1), temas pri la parto, kiu konvertas la alternan kurenton el mura ŝtopilingo al la bone regulata kontinua kurento, bezonata por elektronikaĵoj. Ĝi tute ne rilatas al komputilaj retoj, do „retadaptilo” ne ŝajnas tre taŭga esperantigo. Ĉu estu „elektroprovizilo”? Aŭ „potencilo”? (2

Kaŝmemorilo (406.19). La traduko respondas al la teksto de la germana originalo. En PIV estas „staplo”, sed en la Komputada leksikono de Sergio Pokrovskij estas ja „kaŝmemoro”. Staplo estas „memorilo, kiu staras inter procesoro kaj pli granda, sed malpli rapida memorilo”, laŭ PIV2002, do oni atendus vidi ĝin en loko pli proksima ol la „ĉefmemorilo” al la „ĉefprocesoro”, sed en la bildo tute ne estas tiel.

Rekomendinda verko

Estas evidente, ke interesatoj pri esperantaj terminologio kaj leksikografio posedu ĉi tiun novan bildvortaron, sed mi rekomendas ĝin ankaŭ al malpli fakaj uzantoj, ĉar estas distre kaj klerige hazarde elekti ĉapitron kaj detale rigardi ĝiajn bildon kaj vortliston. La libro estas bone bindita kaj, se konsideri la paĝonombron, ne multekosta.

Edmund GRIMLEY EVANS
Petro Desmet' kaj Jozefo Horvath: Bildvortaro en Esperanto. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2012. 800 paĝoj, bindita. ISBN 978-90-77066-48-5.
1. Bernardo, aŭtoro de leginda blogo en ipernity.com, konsultis por mi la germanan eldonon de la Bildvortaro.
2. Kiu volas registri komenton pri la esperantigo de 406.2 aŭ aliaj terminoj, tiu povas turni sin al www.kono.be/vivo.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Edmund Grimley Evans el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28