MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

MADAGASKARO

Rete subtrete

Jam de iom da tempo aperas anoncoj en madagaskaraj informiloj pri dungado de verkantoj kaj korektantoj por franclingvaj retgazetoj. La pluso: eblas pere de Interreto hejme labori.

La koncerna firmao serĉas artikolojn pri diversaj temoj, ekzemple sano kaj homeopatiaj kuraciloj, luksaj svisaj brakhorloĝoj, vetludado ĉevala kaj ludkarta, turismo.

Unuarange postulata de la kandidato estas diplomo pri franca lingvo kaj literaturo (minimume bakalaŭreco plus du jaroj da universitata studado) kaj ĝenerala kulturo tre riĉa, ĉar la dungoto nepre regu ĉiujn temojn pritraktatajn.

Provperiodo

Dum tri monatoj la firmao iom post iom inicas la dungiton en la verkadon aŭ korektadon kaj tiu ne ricevas salajron. Post provperiodo, la firmao sendas ĉiusemajne temojn pritraktotajn je longo de inter 500 kaj 700 vortoj.

La limdato pri liverado de finita laboro estas rigore respektenda. Alie la dungito estos punita. Al verkanto la firmao pagas kontraŭ ĉiu vorto 10 ariarojn (loka valuto, ekvivalento de 0,0036 eŭroj) kaj al korektanto kontraŭ ĉiu vorto 6 ariarojn.

Okaze de eraro, la firmao resendas la artikolon kaj duonigas la pagon. Se denove samartikole okazos eraro, kvaroniĝas la pago. Dungito malfermas konton ĉe la hejmpaĝo de la firmao, tiel sendante faritan laboron.

Klientaro

Verki artikolon ne facilas. La firmao postulas, ke dungito ĉiam pli rapide kaj pli multe laboru. Certe, ju pli oni laboras, des pli oni enspezas. Sed la firmao emas malaltigi la pagon, pretekstante, ke la klientaro malmultiĝas.

Pro la leĝaro en Madagaskaro ne eblas plibonigi la laborkondiĉojn de tiukampaj dungitoj. Iu kompanio translokiĝis al Madagaskaro, ĉar dum restado en la apuda insuleto Maŭricio oni taksis ĝin sklaviganto pro ekscesaj taskopostuloj kontraǔ tre magraj salajroj.

Henriel FIDILALAO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Henriel Fidilalao el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07