MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

KLUBO DE ROMO

Ĉu estos pli bona mondo en 2052?

La 7an de majo 2012, iom antaŭ la Konferenco pri Daŭrigebla Disvolviĝo en Brazilo, la Klubo de Romo (www.clubofrome.org) prezentis en Roterdamo la libron A Global Forecast for the Next Forty Years (Tutmonda nepreciza prognozo por la venontaj 40 jaroj). Antaŭ 40 jaroj, en 1972, aperis The Limits to Growth (La limoj de kreskado). La nunan libron verkis Jørgen Randers (o1945), norvega sciencisto kiu kunaŭtoris la libron de 1972.

La Klubo de Romo estas nekomerca, nepolitika organizaĵo, kiu interŝanĝas ideojn pri diversaj aferoj, sed ĉefe pri la natura medio kaj rilataj aspektoj. La ĝenerala sekretariejo ĝis junio 2008 troviĝis en Hamburgo, Germanio, kaj poste translokiĝis al Vinterturo, Svisio. Ĝia unua kunveno, kun 36 membroj, okazis en Romo en 1968.

En 1972 la Klubo avertis ke, se daŭros senbrida kreskado, la homaro riskos eluzi la resursojn de la planedo iam inter la jaroj 2000 kaj 2100. Ĝis nun ne okazis la antaŭvidita kolapso, sed ni ja havas ekonomian kaj financan krizon kaj multaj problemoj de la pasinta jarcento restas nesolvitaj. Tial la Klubo denove faris prognozon por la venontaj 40 jaroj.

Ses celoj

La monda loĝantaro en 2052 atingos 8 ĝis 10 miliardojn, sed ekde 2045 ĝi ne plu kreskos, pro la antaŭvidita malkresko de la naskokvanto en urboj. Do restos dum la venontaj jardekoj pligrandiĝanta postulado de energio, tero, akvo kaj manĝaĵoj. Kiel en 2052 eblos havi mondon pli daŭreman kaj pacan?

Por atingi bonan mondon, kie estas agrable vivi, la Klubo sugestas ses agadpunktojn:

1. Ĉiuj ekonomiaj decidoj ankaŭ konsideru sociajn valorojn.

2. La ekonomioj kaj merkatoj havigu varojn kaj servojn kiuj estas bezonataj de daŭrema socio.

3. La enspezoj en kaj inter la landoj estu pli juste disdividitaj.

4. Senchava laboro, kiu liveras enspezon sufiĉan por deca vivo, estas homa rajto.

5. Ĉiu homa aktiveco konsideru ekologion.

6. Estu bone funkciantaj strukturoj je loka, landa kaj tutmonda niveloj kiuj regos la transiron al pli justa kaj daŭrema mondo.

Merkatoj estu denove reguligataj

Merkatoj (financaj, krudaĵaj, manĝaĵaj ...) estas esenca parto de la socio. Pro ilia malbona aŭ tute mankanta regulado dum la pasinta jardeko ili tro estis uzataj por spekulacio kaj avideco. Tiaj ekscesoj malaperu. Estos nova rolo por la merkato en livero de servoj bezonataj por nove strukturita mondo.

Ĉu la alvoko estas aŭdata?

La libro estas parto de 18-monata kampanjo, sed la informoj apenaŭ atingis la publikon. En majo aperis artikoloj en la ĉefaj gazetoj, sed poste regis silento. La libro ne troveblas en bibliotekoj kaj librovendejoj; estas neniu informo pri tradukoj al aliaj lingvoj. Tute alie estis en 1972: la libro ĉie haveblis (eldonkvanto de 12 milionoj en 37 lingvoj) kaj ĝia enhavo estis vigle diskutata, kvankam plimulto primokis ĝin kaj tute ne kredis la prognozojn.

Roland ROTSAERT

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07