MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Eseo

LINGVO

Lingva konfuzo kaj Konfuceo

En Germanio Thilo Sarrazin [tilo saracin], iama estrarano de la Germana Federacia Banko (Deutsche Bundesbank) kaj eksa financ-senatano (t.e. ministro) de Berlino, per sia verko Deutschland schafft sich ab (Germanio sin abolas) elvokis debaton pri la nesolvitaj problemoj koncerne la enmigrintojn. La aŭtoro provokas per darvinismaj biologiaj tezoj kaj insultas etnajn kaj religiajn grupojn per la aserto, ke la problemoj estas genetike determinitaj. La islamanoj, kaj precipe la turkoj kaj la „arabecaj orientuloj”, nek volas nek scipovas integriĝi al la germana socio. Ili ne lernas la germanan lingvon, ne aprobas la germanan leĝaron, ne partoprenas la socian vivon, ne adaptiĝas. Sarrazin malpravas kaj li mem konscias, ke li antaŭjuĝe elvokas la bildon pri „malamikaj” islamanoj kaj orientuloj.

Penvaloras serioza konsiderado de tiaj problemoj. Loĝantoj kaj magistratanoj pritimas la konstruadon de moskeoj kun minaretoj, timante, ke estonte fruhore krios la muezino, dum la krio de virkoko verdikte estis malpermesita de juĝistoj. Indas la demando, ĉu virinoj rajtas sin kaŝi per ĉadoro aŭ hiĝabo. La debato pri integriĝo kaj la postulo de adaptiĝo estas interesa, ne nur rilate islamanojn. Mi limigos mian kontribuon al la debato pri la uzo de lingvoj.

Fakulaj taksoj

En la mondo estas parolataj proksimume 6500 lingvoj. Inter ili, la plej multe parolataj estas la mandarena (ĉirkaŭ 726 milionoj), la angla (pli ol 400 milionoj), la hispana, la hinda, la araba, la portugala, la bengala, la rusa, la japana kaj la germana. Duono de la monda loĝantaro parolas unu el la dek plej disvastiĝintaj lingvoj. Antaŭ pli ol dek mil jaroj, la ege malpli granda homaro parolis ĉirkaŭ 12 000 lingvojn. En la jaro 1000, ekzistis 7500 lingvoj. Nuntempe restas 6500 lingvoj, dum en 2050 estos restintaj 4500. Tiel la fakuloj taksas (www.uni-leipzig.de/~muellerg/su/haspelmath.pdf).

Laŭlonge de la ekvatoro multas lingvoj, ĉar tie la homoj vivas en aŭtonomiaj grupoj, sendependaj de la ceteraj. Ju pli da dependeco kaj sociaj rilatoj estas, des malpli da lingvoj parolatas. Grandaj, fortaj ŝtatoj kaŭzas lingvan homogenecon. Ne malmultaj ŝtatoj en la historio perforte subpremis lingvojn kaj instalis lingvan hegemonion. Ĉiuj konas la disvastiĝon de la latina lingvo en la romia imperio, tiun de la hispana kaj de la portugala en Sud-Ameriko, de la franca en Afriko kaj nuntempe de la angla kie ajn. Antaŭrevolucie Rusio malpermesis la litovan, la nazia Germanio la soraban, Turkio, ĝis antaŭ dek jaroj, la kurdan, kaj Francio siatempe la bretonan. Ankaŭ la hegemonio de la kastilia super la ceteraj lingvoj en Iberio, kiel la kataluna kaj la eŭska, montras la samon.

Onidire plej ofte lingva homogeneco estiĝas per akomodo kaj adaptiĝo al la lingvo de la plej forta. Tamen tio estas pridubenda, ĉar videblas multformaj protestoj kontraŭ lingva homogenigo. En multaj landoj okazas batalo por lingva egaleco, ne nur en Katalunio.

Nacia premio

Pro la uzo de gepatraj lingvoj en kelkaj lernejoj, en Germanio oni postulas, ke publike oni parolu la „oficialan” lingvon. La mezlernejo Herbert Hoover de Berlino ricevis en 2006 la germanan nacian premion pro la devigo paroli nur la germanan en la lerneja areo, kvankam – aŭ ĉar – naŭ el dek infanoj havis alian gepatran lingvon. Similaj reguloj konatas el aliaj lernejoj.

En Roterdamo la ministrino pri integriĝo, Rita Verdonk, postulis per t.n. Roterdama Kodo, ke ĉiuj loĝantoj surstrate parolu la nederlandan lingvon kaj eduku siajn infanojn en la nederlanda.

Ĉu maldecas postuli la uzon de la oficiala lingvo de regiono aŭ ŝtato, en kiu oni vivas? Ĉu estas maldece paroli la propran denaskan lingvon en alia lando kaj rifuzi la lernadon de la loka?

Lingvoj helpas homojn trovi identecon, simbolas apartenon al etno, popolo, religio (islamo: araba, judaismo: hebrea ktp). La lingvo donas al la homoj sekurecon kaj familiarecan senton.

La limoj de lingvoj

La aŭstra filozofo Ludwig Wittgenstein [vitgenŝtajn] konstatis: „La limoj de mia lingvo signifas la limojn de mia mondo.” (Die Grenzen meiner Sprache bedeuten die Grenzen meiner Welt, Tractatus logico-philosophicus, 1922).

La lingvo estas grava ilo por kompreni la mondon kaj eĉ por gvidi/instigi homojn. Tio evidentiĝas en imperiismaj sistemoj kiel la romia, la rus-sovetia, la usona ktp. La latina lingvo dum pluraj jarcentoj estis la oficiala komuna lingvo en grandaj partoj de Eŭropo. Ne hazarde post la dua mondmilito oni lernis kiel unuan fremdan lingvon en okcidenta Germanio la anglan (kaj parte la francan) kaj en orienta Germanio la rusan. Intertempe la superregado de Usono kaŭzas, ke en la hodiaŭa germana lingvo estas uzataj tiel multaj anglaj vortoj kaj anglismoj, ke oni nur duonŝerce parolas pri la „germangla” (germane: denglisch).

Infanĝardeno

Antaŭ malmultaj jarcentoj estis modo paroli la francan aŭ almenaŭ uzi francajn vortojn en Rusio kaj multaj aliaj eŭropaj landoj. En Germanio eĉ nuntempe kelkfoje estas uzataj francaj esprimoj kiel Portemonnaie ([portmoné]: monujo), parapluie ([parapluí]: pluvombrelo), trottoir ([trotŭá]: trotuaro), vis-à-vis ([vizaví]: vidalvide).

Germanaj entreprenoj konstruis la fervojon inter Turkio kaj Bagdado. En la turka lingvo, la germandevena vorto fertikçi ([fertikĉi]: fervoj-oficisto, kiu stacidome signalas al la lokomotivestro la ekveturon per la vorto fertik (germane fertig, preta). Mi ne ekzakte scias, pro kio en la turka flegistinoj kaj vartistinoj estas nomataj şvester ([ŝvester], laŭ la germana vorto Schwester, fakte fratino, sed ankaŭ esprimo por monaĥinoj, kiuj ofte laboris en malsanulejoj). Certe la afero similas al la vorto kindergarten (infanvartejo, laŭvorte: infanĝardeno) en la angla.

Abundas similaj ekzemploj ĉie en la mondo. Pli evoluintaj landoj trudas teknikajn esprimojn. En la komputada branĉo preskaŭ la tuto de la fakesprimoj estas en la angla (usona). La uzo de iu lingvo en sciencoj, kiel ekzemple de la latina en medicino, zoologio kaj botaniko, havas du flankojn. La unueco favoras la tutmondan interkompreniĝon. Samtempe tio kaŭzas ioman misterecon. En la historio, sciencistoj distingiĝis de la ordinara popolo, kaj eĉ hodiaŭ kelkfoje la kuracistoj mistifikumas per latina faklingvo nekomprenata de iliaj pacientoj.

La germana sciencisto Gerd Gigerenzer, profesoro pri psikologio kaj direktoro de la instituto Max Planck en Berlino, skribas faklibrojn en la angla kaj tradukigas ilin poste en la germanan. En la ekonomia kaj komerca ĵargono oni anstataŭigas alilingvajn vortojn per anglaj, francaj, latinaj. Multege da varoj estas prezentataj per anglaj nomoj, parfumoj kaj modvaroj ofte per francaj. En la nuntempo multe da kantoj, televidaj intervjuoj kun politikistoj aŭ sportistoj uzas la anglan lingvon. Observeblas, ke homoj pli-malpli kaŝe parolas en fremda lingvo – krokodilas – por interŝanĝi maldecaĵojn pri la ĉeestantoj.

Imperiisma potenco

Kion konkludi? La lingvo estas necesa kaj taŭga ilo de komunikado; samtempe ĝi utilas al regado kaj manipulado kaj eĉ taŭgas por sekretumado. La lingvo apartigas la mondon, inkludas kaj ekskludas. La lingvo karakterizas la apartenon al socioj kaj subsocioj.

Konfuceo vidas klare la eminentan signifon de la lingvo kaj postulas aplikon de preciza lingvaĵo. Demandite, per kiu ago li komencus regi la landon, la majstro respondis: „Se mi estus diktatoro, mi komencus per redifino de la signifo de la vortoj. Mi plibonigus la uzon de la lingvo. Se la lingvo ne estas en ordo, tio, kio estas dirata, ne estas tio, kio estas pensata. Tiel verkoj ne efektiviĝas. Se verkoj ne efektiviĝas, moralo kaj arto ne prosperas. Se malprosperas moralo kaj arto, justico ne trafas. Se justico ne trafas, la nacio ne scias, kio estas antaŭe kaj malantaŭe, supre kaj malsupre. Nu, sekve oni ne toleru arbitrecon en vortoj. Tio estas, kio estas grava.”

Kiel Wittgenstein asertis, la lingvo limigas aŭ mallimigas la mond-percepton kaj la mond-koncepton. Inter-nacia kaj sen-nacia lingvo kiel Esperanto validas kiel mondvaste uzebla unueca lingvo kaj samtempe savas la variecon de lingvoj senkonsidere de ilia aŭtoritato kaj imperiisma potenco.

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-03-02