MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Spirita vivo

KATOLIKISMO

Ne tre konata eklezio

Via redaktoro Gerrit Berveling havis interparolon kun sinjorino pastro Wies Kuiper [vis kejpr] en Zwolle (Nederlando), kiu prezentas sian eklezion al vi: la Libere Katolika Eklezio.

La Libere Katolika Eklezio estas mondvasta, sed malgranda eklezio, fondita en 1916 en Britio. Ĝi estas ligita al la eklezio de la jarcentoj per la apostola tradicio de la seninterrompa episkopo-konsekrado. En tiu ĉi eklezio renkontiĝas la praaj kristanaj tradicio kaj liturgio kaj aliflanke la teozofia movado. La spaco, kiu ĉe tio estas petata por la kredo je reenkarniĝo, ofte montriĝis krita momento en katolikaj rondoj.

Teozofio

En 1875 en Novjorko estis fondita la Teozofia Unuiĝo de Helena Blavatsky kaj aliaj; tiu ĉi organizaĵo enkondukis la teozofion en okcidentajn landojn. Teozofio konsideras sin universala praa doktrino, kiu diskonigas karmon kaj reenkarniĝon en Okcidenton.

En la Libere Katolika Eklezio oni ĝenerale deiras de la principo, ke la homo estas ne nur tera, ĉi tie vivanta estaĵo, sed pere de reenkarniĝoj ĝi devas realigi sin ĉi tie kaj poste. Same kiel la ideoj de la framasonoj, ankaŭ tiuj ĉi nocioj estis vaste kontraŭataj en romkatolika rondo. Pere de kelkaj prakatolikaj kaj anglikanaj episkopoj en Britio, Arnold Harris Mathew, Frederick Samuel Willougby kaj James Ingall Wedgwood, en Aŭstralio finfine Charles Webster Leatbeater fariĝis la unua prezidanta episkopo de la intertempe memstariĝinta Libere Katolika Eklezio. Nuntempe ĝi havas komunumojn en 45 landoj, en ĉiuj kontinentoj.

Niceo

La eklezio deiras de la praa kristana kredkonfeso de Niceo, sed havas krome propran nuntempan kredkonfeson. Tre gravas en la Libere Katolika Eklezio la liturgia formo de la diservoj, senigita de ĉio kio en la praa romkatolika tradicio estis negativa, dum oni atribuas multan atenton al la nocio „eterna vivo”, aŭ „vivo senfina”. Ekzemple ĉe preĝado por malsanuloj, por mortintoj, por patrinoj naskontaj kaj por infano renaskiĝanta sur ĉi tero.

En la urbo Zwolle la komunumo estis fondita ĉirkaŭ 1950. Antaŭe oni jam okazigis endomajn diservojn, sed bedaŭrinde pri tio ne restas plu arkivo. La unua komunumo en Nederlando estis en la urbeto Bloemendaal [blúmendal] en 1922.

Nag Hamado

Tre karakteriza en tiu ĉi eklezio estas la teozofio, la gnostiko, la mistiko – apud la simbola legado de, ekzemple, bibliaj tekstoj. Krom la Evangelio laŭ Johano oni regule uzas tekstojn el la biblioteko de Nag Hamado (kiun oni trovis en 1945 en Egiptio): ekzemple, la Evangelio de la Vero, la Evangelio laŭ Filipo, aŭ la Evangelio kopta laŭ Tomaso.1

La teozofio deiras de la praa saĝeco-nocio: la homo devas konsciiĝi pri sia dia, spirita fono, kaj serĉas sian lokon fronte al la materio.

Pastro Wies Kuiper: „Ni estas ne nur tera estaĵo, korpo, sed efektive ni estas dia miraklo kun tera vestaĵo”. La atento devas iri prefere al la tuto de spirito, animo kaj korpo kune.

Gerrit BERVELING
1. En Esperanto pri tiu lasta aperis traduko de Gerrit Berveling en 1981.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07