MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Turismo

LITOVIO

Muzeo pri la malvarma milito

En nord-okcidenta Litovio, proksime de la pitoreska urbeto Plateliai, pasintjare aperis objekto, kiu estas amase vizitata de litovaj kaj eksterlandaj turistoj. Ĝin vualas plurjardekaj sekretoj kaj risko je la vivo. Ja en la sepa jardeko de la pasinta jarcento tie troviĝis subtera militbazo, en kiu staris kvar nukleaj misiloj, direktitaj al okcidenta Eŭropo. Tamen la epoko ŝanĝiĝis kaj la mistero iom senvualiĝis. La iama sovetia militbazo hodiaŭ transformiĝis al unika muzeo pri la malvarma milito, kiu por du jaroj estis transformita al alloga kaj interesa vizitindaĵo.

La ideo konstrui subteran bazon de nukleaj misiloj estiĝis en la kapo de sovetiaj oficiroj, kiam ili eksciis, ke ilia multjara malamiko – Usono – jam faras la samon. Tial en la jaro 1960 apud Plateliai komenciĝis konstruado de la unua en tiama Sovetio subtera bazo de nukleaj misiloj. Kial ĉi tie – en fora litova vilaĝo? Lago, arbaro, alteco supermara (170 m), facila grundo (sablo), maldense loĝata tereno – ege favoris la aperon de tiuspeca objekto. Estis grava ankaŭ la fakto, ke Litovio situis tuj apud la okcidenta limo de Sovetio. Tio signifis, ke misiloj facile povis atingi ajnan gravan objekton de NATO en okcidenta Eŭropo.

En la konstruado de la militbazo apud Plateliai partoprenis ĉirkaŭ 10 000 soldatoj, precipe estonoj. Per simplaj fosiloj ili fosis kvar 30 m profundajn putosimilajn ŝaktojn kaj la elfositan grundon uzis por konstruado de nova vojo al la estonta militbazo. Meze de la kvarangulaj putegoj soldatoj elfosis alian multe pli grandan kavon, betonis ĝin, aldonis metalan kovrilon kaj kaŝis per grundo. Poste ĉi tien oni alportis amason da komplikaj aparatoj, radio- kaj elektro-stacioj kaj aranĝis manipulcentron de misiloj. Kvar el ili estis kaŝitaj en profundaj ferbetonaj putoj, kiujn protektis movebla 200-tuna kovrilo, kiu, se necese, povis en kelkaj minutoj malfermi la vojon por nuklea misilo.

La militan terenon gardis bariloj, kiuj formis eĉ ses sekurecajn liniojn. Unu barilo estis kvazaŭ elektrodissendilo, ĉar tagnokte tra ĝi fluis elektra kurento – tage kun tensio de 220 voltoj, nokte – kun 1700 voltoj.

Tuj antaŭ la novjaro 1963 la unua sovetia subtera bazo de misiloj ekfunkciis. Kvar misiloj R-12 (usona nomo SS-4), komencis gardi pacon en Eŭropo. La misiloj estis 23 m longaj, el kiuj 19 m estis misilo-portanto kaj 4 metroj – la kapeto de la nuklea misilo kun radioaktiva plutonio. La potenco de unu misilo atingis 1-2,3 megatunojn – dekoble pli granda ol la bomboj, kiuj falis sur Hiroŝimon kaj Nagasakon. Nuklea misilo laŭ la tiamaj prezoj kostis inter 150 kaj 1500 milojn de usonaj dolaroj.

La misiloj bazitaj en Litovio estis direktitaj al okcidenta Eŭropo – Norvegio, Britio, Hispanio, Germanio, Turkio. La direkto ĉiujn kelkajn jarojn estis korektata depende de la tiamaj rilatoj inter Sovetio kaj la ŝtatoj de NATO. Feliĉe, dum tiu periodo eĉ ne unu misilo elflugis de ĉi tie. Nur en la jaro 1968, kiam la sovetia armeo eniris Pragon, la militbazon trafis ordono el Moskvo: prepari nuklean misilon por eventuala alarmopreteco.

Fino de la ekzistado

En la jaro 1978 la usona spionservo malkovris la situon de la sekreta objekto kaj la misila bazo perdis gravecon. La misiloj estis forigitaj. Dum du jaroj soldatoj gardis la militbazon kaj poste retiriĝis.

Longan tempon la subtera konstruaĵo restis sen ajna respondeco kaj komencis ruiniĝi. Ĉi tien povis veni ĉiu, kiu interesiĝis pri la sekreta objekto. Kaj io plia – post la retiriĝo de soldatoj ĉi tie ankoraŭ restis diversaj metalaj instalaĵoj, kabloj, motoroj, kiuj altiris diversspecajn aĉetantojn.

Renaskiĝo de la milita etoso

Post longa nenies-posedado la iama sekreta subtera bazo de nukleaj misiloj transiris al la nacia parko de Žemaitija (etnografia regiono de Litovio), kiu en 1996 instalis ĉi tie ekspozicion pri militismo. La ideo evidentiĝis tre interesa kaj alloga por multaj scivoluloj. Do, oni decidis antaŭeniĝi.

Eŭropa Unio bonvenigis la intencon, por ke la iama militbazo transformiĝu al moderna muzeo pri la malvarma milito, kaj tiucele oni disponigis monrimedojn. Do, post dujara rekonstruo, printempe de 2012 la muzeo malfermis la pordon kaj fariĝis unu el la plej vizitataj lokoj en Litovio.

Hodiaŭ vizitantoj povas vidi ŝaktan bazon de misil-funkciigo, kie en du etaĝoj estas instalita ekspozicio pri la plurjardeka milita kontraŭstaro, pri ĝia influo al la historio de Eŭropo kaj Litovio kaj pri la eventuala danĝero pri nuklea armado por la homaro. Ĉi tie oni senvualigas ankaŭ la principojn pri la funkciado de la iam strikte sekreta militbazo kaj prezentas modelon de la misilo R-12.

El la ekspoziciaj salonoj vizitantoj laŭ malvasta koridoro povas iri al unu el la kvar misilaj ŝaktoj por vidi kiel estis instalitaj la mortigaj nukleaj misiloj.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07