MONATO
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Mortas flegistino: kiu kulpas?

Komence de decembro juna virino eniris malsanulejon en Londono. Graveda je 12 semajnoj, la novedzino suferis pro akuta matena vomado – fake hyperemesis gravidarum.

Nenio rimarkinda: multaj gravedulinoj tiel suferas, tamen nur unu elcentaĵo pro la akuta formo. Ĉiaokaze, jen persona aŭ familia afero, kiu ne koncernu la publikon. Privatecon en tiaj situacioj garantias artikolo 8 de la leĝo pri homaj rajtoj, akceptita de la brita parlamento en 1998.

Tamen ne validas artikolo 8, se vi estas dukino, la novedzino de la dua tronheredonto Princo William (filo de la tronheredonto Princo Charles). Kiam estis anoncite, ke la dukino estas traktata en ekskluziva malsanulejo, ĵurnalistoj ne povis sin bridi.

La kutime sobra BBC aŭdigis en sia vespera novaĵo-programo longajn intervjuojn kun fakuloj pri hyperemesis gravidarum. Bulvarda gazeto la sekvan tagon dediĉis 20 paĝojn al la dukino kaj al la bebeto, kiu fariĝos – imagu! – la tria tronheredonto.

Regis sama histerio en aliaj landoj: ekzemple, laŭ Fejsbuk-amiko, en Italio. Kaj ne nur. Ankaŭ en Aŭstralio, kie du radio-anoncistoj, alproprigantaj al si britan akĉenton, telefonis al la malsanulejo, ŝajnigante, ke ili estas reĝino Elizabeth kaj princo Charles.

Du flegistinoj ne dubis, kun kiuj ili parolas. Unu el la flegistinoj malkaŝis konfidencajn informojn pri la dukino. La konversacio estis registrita kaj poste dissendata (ade kaj ripete) de la radio-stacio.

Amuzaĵo, eble iom malbongusta – ĝis kelkajn tagojn poste la 46-jaraĝa flegistino, kiu la unua ricevis la falsan telefonvokon, sin mortigis, kredeble pro la ruzo. Tiam, sed nur tiam, la radio-stacio en Aŭstralio suspendis la du trompemulojn.

Ĉu vere ili kulpis? En rekta senco, jes. Sed ĉu ili ne viktimiĝis – kompreneble, ne tiel, kiel la flegistino – kiel ĉiuj, kies racio, kies inteligenteco, vaporiĝas vid-al-vide al la pompa privilegio-parado, kia estas la brita reĝa familio?

Ĉu ne kulpas la politikistoj, kiuj, asociiĝantaj kun „reĝuloj”, esperas tiel kaŝi sian nekompetenton kaj deflankigi kritikon pri fiaskanta ekonomia politiko? Reagis la brita ĉefministro David Cameron kiel knabeto kun nova ludilo, dirante, ke, kiam li ricevis la „bonan novaĵon” pri la gravedeco de la dukino, li volis ĝin tuj kunhavigi kun la membroj de la kabineto.

Ĉu ne, finfine, kulpas pri la memmortigo de la flegistino la reĝa familio mem, konstante ĵetanta ostojn al naiva, nematura publiko? Ekzemple la gedukoj intencis anonci la gravedecon la 25an de decembro, kvazaŭ la bebo estus kristnaska donaco al dankema popolo. Memorindas, cetere, ke tiuj, kiuj serĉas kaj flegas publikecon, kiam ili volas, ne povas subite diri, ke nun ili ne volas.

Tiel trompas ne nur la du sensacio-serĉantaj radio-anoncistoj en Aŭstralio, sed ankaŭ tiuj mitoj pri tradicio, politika stabileco, eĉ turisma valoro de la reĝa familio, kiuj ĉirkaŭas la monarkion.

Iasence, en tiu ĉi plorinda afero, ni ĉiuj viktimiĝas. Certe, dum tronos reĝa familio en Britio, sendube ripetiĝos ĵurnalismaj „atencoj” kontraŭ anoj de la reĝa familio. Plejparte ili restos sur farsa nivelo, sen la tragikaj postefikoj de la aŭstralia blago.

Fine: la afero prezentas plurajn etikajn punktojn, koincide en Britio kaj, kredeble, ankaŭ en Aŭstralio, aktuale diskutatajn. Ĵus raportis en Londono la esplor-komisiono Leveson, kiu rekomendas novan organon por regi la gazetaron.

Tiu ĉi organo estu jure establita kun povoj monpuni. Ĝi kontrastas al malnova, volontula organizaĵo, kiu ne agis kontraŭ ĵurnalistoj, kiuj lezis privatecon. Tiuj, kiuj baldaŭ aperos antaŭ tribunaloj, kaŝe registris telefon-konversaciojn interalie de politikistoj kaj, plej hontinde, de ordinaruloj enplektitaj en tragikaj cirkonstancoj, ekzemple malapero aŭ murdo de familiano.

Sed restas etikaj demandoj. En Aŭstralio nepras informi, se radio-stacio kaŝe registras konversacion kaj intencas poste ĝin dissendi. La stacio, kiu kaptis la voĉojn de du flegistinoj en Londono, argumentis, ke en tia situacio ne validas la aŭstralia leĝo, ĉar la virinoj estis eksterlandanoj.

Evidente moralo kaj etiko estas flekseblaj, precipe ĉirkaŭ la brita monarĥio.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07