MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

FRANCIO

Malio kaj la granda mutulo

„Hodiaŭ mi sendube travivas la plej gravan tagon en mia politika vivo”, deklaris la 2an de februaro 2013 la respublika prezidanto de Francio, François Hollande, vizitante Bamakon, la ĉefurbon de Malio.

La loĝantaro de Bamako festis lin kiel heroon, ĉar la franca armeo baris la vojon al ĝihadistaj gerilanoj, kiuj okupis la nordan duonon de la lando. Tie ili trudis islaman leĝaron, detruante antikvajn monumentojn kaj arkivojn, malpermesante muzikon, fortranĉante manojn de ŝtelistoj kaj bastonante geamantojn.

Malgraŭ deklaracio de oktobro 2012, ke neniu franca trupo intervenos en Malio, Hollande ja intervenis por protekti la 4000 tie loĝantajn francojn kaj por defendi demokration kontraŭ la islama terorismo. Tamen esplorindas la demokrataj rimedoj uzitaj por defendi ĝuste demokration en Malio.

Gazetoj

La 9an de januaro la provizora prezidanto de Malio, Dioncounda Traoré, leteris al la franca prezidanto por peti intervenon. La letero celis pravigi la intervenon. Tamen du francaj gazetoj malkaŝis, ke estas Parizo mem, kiu postulis tiun oficialan alvokon kaj preparis ĝian enhavon.

Francio krome aludis la artikolon 51 de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, kiu mencias la legitiman rajton individue aŭ kolektive sin defendi. Sed la artikolo ne taŭgas rilate Malion, ĉar ĝi validas nur okaze de agreso de unu ŝtato kontraŭ alia.

Ekzistas rezolucio de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (n-ro 2085 de la 20a de decembro 2012), kiu rajtigas internacian operacon por subteni Malion. Tamen ĝi postulas, ke tiu operaco estu direktata de afrikaj instancoj.

Voĉdono

Hollande intervenis sen antaŭa voĉdono de la parlamento. Poste la deputitoj kontentiĝis per formala debato la 16an de januaro kaj preskaŭ unuanime aprobis la intervenon de la franca armeo. Nur kelkaj voĉoj ĝenis la harmonion, inkluzive de tiuj de la respublika eksprezidanto Valéry Giscard d'Estaing kaj la eksĉefministro Dominique de Villepin (kiu siatempe rifuzis francan kunlaboron dum la dua milito de Usono en Irako).

Ĉiuj parlamentaj partioj opinias la militon en Malio laŭleĝa, eĉ se ili timas sekvojn similajn al la sensolvaj, multekostaj kaj longtempaj intervenoj en Afganio. Surstrate okazis neniu kontraŭa manifestacio. La popolo mutas, subtenante siajn prezidanton kaj armeon.

Ankaŭ la gazetaro senproteste submetiĝas al „la granda mutulo”, ofta kromnomo de la franca armeo. Ĵurnalistoj ne rajtas akompani la trupojn dum bataloj kaj do povas raporti nur tion, kion la armeo mem deklaras.

Krimoj

Francoj certe ŝokiĝus, se intervenus afrikaj trupoj por sekurigi Korsikon, mediteranean insulon, kie sinsekvaj francaj registaroj malsukcesis venki mafion kaj malaperigi tro oftajn krimojn kaj atencojn. Tamen ili ne rimarkas strangaĵon en la fakto, ke Francio estas la ĝendarmo de la franclingva kaj malproksima Afriko.

Ĝiaj soldatoj havas kazernojn en Senegalo, Ebur-Bordo, Gabono, Ĉado, Centr-Afriko kaj Ĝibutio. La franca armeo batalis minimume 30 fojojn en Afriko post 1960. Dum la dek lastaj jaroj, ĝi oficiale intervenis en 2003 en Demokratia Respubliko Kongo; en Ebur-Bordo en 2002, 2004, 2011; en Centr-Afriko en 2006, 2007 kaj 2012; en Ĉado en 2006; en Libio en 2011; kaj en Somalio en 2013 (malsukcesa provo liberigi ostaĝon).

De Tunizio ĝis Kongo 175 000 francoj instruas, kuracas, laboras, komercas, estras uzinojn, riĉiĝas kaj havas grandan influon. Granda parto de ili preferas kunlabori kun afrikaj registaroj maldemokratiaj kaj koruptaj, sed fidelaj al la afrika politiko de Francio, kiun oni kutime nomas „Francafrik'” Cetere frik estas franca slangaĵo por mono: do mono por Francio.

Preteksto

Tamen ofte okazas kontraŭfrancaj manifestacioj, ribeloj kaj revolucioj en Afriko, kiuj minacas la trankvilon de tiuj francoj. Nun ekzistas pluraj ostaĝoj, kies vivo estas minacata pro la milito en Malio. Tiuj ĝenerale perfortaj eventoj prezentas pretekston al Francio milite interveni kaj influi lokajn politikistojn, por ke la sistemo ne ŝanĝiĝu.

Hollande asertis, ke la franca interveno en Malio estas portempa. Li deziras, ke afrikaj trupoj el Misma (internacia misio por helpi Malion flanke de Ĉado, Togolando, Benino, Senegalo, Niĝero, Gvineo, Burkino, Niĝerio kaj Ganao, entute 3600 homoj) iom post iom anstataŭu la francajn trupojn. Li forte kritikas la „francafrikan” politikon, kiel faris ankaŭ la antaŭaj prezidantoj Sarkozy, Chirac, Mitterrand kaj Giscard d’Estaing.

Oni volus lin kredi malgraŭ la fakto, ke francaj firmaoj grandskale ekspluatas nafton, arbarojn, minejojn kaj uranion, kiuj ludas gravan rolon en la franca ekonomio.

Malstabileco

Pro tio, Francio rekte intervenas en la afrikajn politikojn kaj vole-nevole kontribuas al malstabileco en tiu granda kaj riĉega kontinento. Pro sia konstanta interveno, ĝi parte respondecas pri la naskiĝo de terorismaj kaj ekstremreligiaj movadoj. Notindas, ke ĝi ne proponis en Malio alian solvon ol milite interveni por forpuŝi la ĝihadistajn gerilanojn de Malio.

Deklaris Hollande: „Francio restados en Malio, ĝis la terorismo estos venkita”. Tia restado povas daŭri longe kaj engluti Francion en komplikan situacion. Malio estas komplete senstruktura kun registaro sen legitimeco. La lando estas malriĉa kun forta kontraŭfranca sento, kiu esprimiĝis plurfoje dum manifestacioj en 2012. Krome la malia armeo estas nekompetenta.

Dum sia prezidanteca kampanjo la kandidato Hollande promesis: „Kiel prezidanto, mi ne estos komerca reklamisto de Dassault” (firmao, kiu konstruas milit-aviadilojn).

Anaso

Tamen la satira kaj fidinda ĉiusemajna gazeto Le Canard Enchaîné (La anaso katenita) raportis konversacion de Hollande en januaro kun francaj militistoj, kiam evidentis, ke la interveno en Malio prezentas belan okazon por elmontri la kvalitojn de la produktaĵoj de Dassault. Do la mision en Malio oni povas duoble interpreti: surterena kaj komerca.

Per konduto tia eksterlanda, la prezidanto deziras sin distingi de sia ĉefministro, kiu baraktas por konkretigi la kampanjajn promesojn sociajn kaj ekonomiajn de la kandidato François Hollande. Jes ja, milito enhavas utilajn flankojn por sukcese prezidi landon. Sed kiagrade kaj ĝis kiam?

Yves NICOLAS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Yves Nicolas el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07