MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

AIDOSO

Unu hirundo printempon ne alportas: sed du?

En 1996 la usona sciencisto David Ho estis nomumita „homo de la jaro”. La kialo? Li proponis kuraci aidoson per tri samtempaj medikamentoj, kiuj blokus diversajn „fermentojn” de la viruso HIV. Nuntempe la kuracado de tiaj malsanuloj antaŭvidas la utiligon de pli ol 20 kuraciloj en diversaj kombinadoj. Temas pri la t.n. alt-aktiva kontraŭ-retrovirusa terapio (angle kaj pli simple: HAART). Ĝi malaltigas la kvanton de virusoj en la sango, plibonigas la imunan sistemon kaj plilongigas la vivon de la infektitoj. En multaj okazoj tiuj vivas dum pli ol 20 jaroj post la ekapero de la malsano. Aliflanke la plimulto de ili ja devas dumvive preni multe da medikamentoj kaj daŭre prizorgi la staton de sia imun-sistemo. Fakte en la organismo, spite al la terapio, restas „silentaj” virusoj, kiuj povas aktiviĝi iam ajn, se oni interrompas la kuracadon. Ĝis antaŭ malmultaj jaroj neniu el la HIV-infektitoj povis plene liberiĝi el la infekto.

Unua hirundo: berlina paciento

Antaŭ tri jaroj kuracistoj el Germanio informis la sciencistojn, ke ili ŝajne sukcesis resanigi unu personon, kiu estis infektita de HIV jam de dek jaroj. Krom HIV, la malsanulo montris ankaŭ leŭkemion (gravan sangan malsanon). Kuracistoj el Berlino transplantis al li ĉelojn de la medolo de sana persono, kiu estis ankaŭ genetike rezista al HIV. Tute surprize la viruso ne plu montriĝis en la organismo de la malsanulo. Kaj jen, kvankam jam pasis pli ol kvin jaroj post tiu medol-transplanto, ĉe la „berlina paciento” HIV ne reaperis en la sango, la hepato, la histoj de intesto aŭ aliloke. Sen iu certeco por la momento, oni do rajtas kredi, ke la iam HIV-infektita persono ja plene liberiĝis el tiu infekto. Sed oni ne jam prikantu venkon, necesas prudento: oni scias, ke unu hirundo printempon ne alportas.

Genetika mutacio

Kiel eblas, cetere, ke la sanulo, kiu donis medolon, estis genetike rezista al HIV? La kaŭzoj de tio estas la foresto en lia sango de t.n. receptoroj (akceptiloj) CCR5, kiujn la viruso bezonas por penetri en imunajn ĉelojn. Pro ia genetika mutacio, en ies organismo povas foresti la receptoro CCR5, kaj tial la viruso ne sukcesas eniri en imunajn ĉelojn. Pli detale mi jam skribis pri tio en mia antaŭa artikolo (MONATO, 03/2008). Kaj aldone: la medol-doninto ne nur estis rezista al HIV, sed iumaniere li transdonis tian rezistecon ankaŭ al la antaŭe HIV-infektita paciento. La klarigo de la precizaj kaŭzoj de tiu fenomeno estas eksterordinare grava tasko, kiu nun atendas sciencistojn.

Eksperimentoj

La unuafoje observita sukceso inspiris multajn sciencistojn al similaj esploroj. Kelkaj el ili jam delonge plenumas eksperimentojn, kiuj donas bonajn esperojn. Carl June kaj Bruce Levin, el Usono, jam ricevis T-limfocitojn, kiuj ne sintezas la proteinon CCR5, kun la rezulto ke, sen tiu proteino, HIV ne povas infekti imunajn ĉelojn. Detalan informon pri tiaj esploroj oni povas tralegi en la revuo V mire nauki (En la mondo de scienco), aperinta en 2012, kvina kajero, paĝoj 20-24. Temas pri ruslingva versio de revuoj similaj al Scientific American.

Dua hirundo: usona knabineto

Cetere, antaŭ nelonge en Interreto aperis pluraj informoj, laŭ kiuj en Usono kuracistoj sukcesis plene resanigi HIV-infektitan du-jaran knabineton, al kiu tuj post la naskiĝo estis aplikita kombina alt-aktiva kontraŭ-retrovirusa terapio. La sukceso estis atingita danke al la frua komenco de kuracado, kies aktiva adepto mi – kiel fakulo – estas dum multaj jaroj. Se tiu dua resanigo estos konfirmita post aldonaj testoj, tio estigos jam duan kazon de plena resanigo de HIV-infektito (post tiu, kiu okazis en Germanio). Kaj tiu dua hirundo povus ja alporti la printempon, kiun frostorigida – el tiu ĉi vidpunkto – mondo tiom longe atendas.

Vladimir LEMELEV

Nur semajnon post la sendo de tiu ĉi artikolo, d-ro Lemelev forpasis pro koratako en Moskvo. Sciencisto-medicinisto, pedagogo, aŭtoro de multaj sciencaj verkoj, dum multaj jaroj li estis profesoro kaj vicdekano de Samarkanda Medicina Instituto. Fakdelegito de UEA pri medicino/epidemiologio, li verkis plurajn artikolojn pri medicinaj temoj ankaŭ por nia revuo. La redakcio kaj la legantaro de MONATO bedaŭras la neatenditan foriron de plurjara kaj valora kunlaboranto.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vladimir Lemelev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07