MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Hobio

FINNLANDO

Ĉasado

Antaŭ cent-ducent jaroj ĉasado kaj fiŝkaptado ankoraŭ estis gravaj rimedoj por vivteni sin kaj sian familion en la Nordo. Raha, la finna vorto por „mono”, origine havas signifon „felo de sciuro”. Nuntempe ĉirkaŭ 300 000 finnoj havas ĉasadon kiel hobion. Kreskanta parto de ili estas virinoj. Neplenaĝaj geĉasistoj nombras proksimume 4 % de la tuto. Ili konatiĝas kun la hobio jam hejme, kun la gepatroj, kaj bone konas la ĉasarmilojn, malpezajn mitralojn, fusilojn, plumberpafilojn kaj aerpafilojn. Por pafi per la laste menciitaj oni ne bezonas ĉaspermeson. Multaj havas pafadon kiel kromhobion. Troveblas ankaŭ ĉasantoj, kiuj „pafas” nur per siaj fotiloj kaj kameraoj. Ĉasado malfermas al ĉiuj la pordon al la naturo.

Por ĉiu

Por rajti ĉasi oni devas trapasi ĉasekzamenon kaj ofte ankaŭ demonstri sian lerton en pafado. Plie oni devas scii kie ĉasadi. Kamparanoj kutime posedas sufiĉe da arbaro, kaj la vastaj arbarpartoj posedataj de la finna ŝtato iel apartenas al ĉiu finno. Ege malofte oni vidas barilojn aŭ ŝildojn „Privata”. La ĉasistoj ĉiujare akiras dek milionojn da kilogramoj da pura viando por siaj familioj kaj geamikoj. Oni ne vendas kutime la ĉasaĵojn.

La plej ĉasataj bestoj en Finnlando estas alkoj kaj anasoj. Kiam komenciĝas ties ĉasperiodoj, estas danĝere moviĝi sur strandoj aŭ laŭ arbaraj vojoj. Ĉiujare sekve de akcidentoj vundiĝas aŭ eĉ mortas ĉasistoj.

Jula paco

Kompreneble oni protektas ĉasatajn bestojn kaj birdojn en la sezono, kiam ili bezonas ŝirmon kaj trankvilon por kreskigi la idaron. La ĉasistoj devas bone koni la tiucelan kalendaron, kiu haveblas ekzemple en la reto. La landa ĉasista asocio havas sian retpaĝaron en la finna, sveda kaj angla (www.metsastajaliitto.fi), sed troveblas retpaĝoj ankaŭ en la germana kaj lapona lingvoj. Antaŭ Kristnasko pluraj ĉasistaj societoj libervole deklaras „julan pacon”. Kun siaj geamikoj kaj familioj oni kunvenas en iu arbara loko, bruligas fajron, kafumas, rostas kolbasojn kaj promesas ne ĉasadi dum la tagoj ĉirkaŭ la 21a-26a de decembro. Ĉasistoj ankaŭ provizas bestojn per manĝaĵoj en la malfacila vintra periodo, kiam neĝo dikas. Legomojn, fojnon, ŝelon de tremoloj, pomojn k.a. ili lasas en lokoj, kiujn bestoj vizitadas. Tia helpado devas daŭri ĝis aprilo-majo.

Grandajn bestojn, kiaj urso, gulo, lupo, linko, oni rajtas mortpafi nur esceptokaze, se ili endanĝerigas la loĝantojn aŭ lernejanetojn de izolita bieno aŭ vilaĝeto. Ankaŭ boacaroj, ŝafaroj kaj abelujaroj povas esti en danĝero. Tio ĉiam estigas konfliktojn inter endanĝerigitoj kaj oficialuloj. En urboj oni ne facile komprenas la kamparan situacion.

Malpli grandaj ĉasaĵoj estas leporoj, galinoformaj birdoj (lagopo, perdriko, tetro, bonazio). Urogaloj maloftiĝis pro tio, ke ĉiam pli rare ili trovas taŭgajn lokojn por siaj printempaj seksludoj. Homoj uzas la arbaron por kiel eble plej multe profiti de la ligno, kaj tio malfavoras bestojn kaj birdojn. Pri fokoj daŭre argumentas kaj kontraŭargumentas fiŝkaptistoj kaj protektantoj.

La pordo de la naturo neniam estas ŝlosita. Homoj mem devas zorgeme kaj individue konsideri kiam ili eniru kaj eliru, kaj kion ili faru en la sovaĝejoj.

SALIKO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Saliko el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07