MONATO
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Rolo redifinita

Mian parlamentan deputiton mi malofte kontaktas. Mi diras „mia”, tamen ŝin mi dividas kun dekmiloj da aliaj voĉdonintoj aŭ, verdire, nevoĉdonintoj. Regas politika apatio en Britio: deputitoj, oni diras, prizorgas nur siajn nestojn kaj, eĉ se ili ja sinceras al siaj elektontoj, mankas al ili influo kaj povo, ĉar ĉion findecidas elita kaj dominanta plenum-potenco.

Krome la politikan lingvon de mia deputito mi ne parolas. Ŝi estas dekstra kaj flegas konservativajn nociojn pri abortigo, samseksemo, la rolo de religio en publika vivo ktp. Pro tio ŝi malofte vidiĝas sur mia politika radaro.

Tamen fine de aŭgusto la brita ĉefministro, David Cameron, kunvenigis la parlamentanojn en Londono por debati, ĉu milite interveni en Sirio reage al la uzo de gaso, kiu pereigis centojn, eĉ milojn da civitanoj dum la tiea interna milito.

Mi do mesaĝis al mia deputito, petegante, ke tiu voĉdonu kontraŭ ajna brita milita interveno. Mi atentigis, ke ne estas klaraj kialoj por ekmiliti. Jes, gason oni uzis, sed kiu? Ĉu la registaro? Ĉu la tiel nomataj ribelantoj, por nigrigi la registaron kaj tiel enplekti Usonon kaj aliajn okcidentajn landojn?

Krome, mi diris, mankas aprobo de la sekureca konsilio de Unuiĝintaj Nacioj. Mankos do la laŭleĝa bazo eĉ por mallonga, tiel nomata pun-atako. Cetere mi notis, ke en la pasinteco, rilate Irakon, la brita registaro mensogis al la parlamento kaj popolo pri la ĉeesto de amasdetruaj armiloj, ĉefe por komplezi al Usono.

Fine mi aldonis, ke eĉ niaj generaloj avertas pri la risko, ke la armeo denove ensuĉiĝus en konflikton multekostan kaj senelirejan.

La deputito agnoskis mian petegon kaj diris, ke, voĉdonante, ŝi sekvos sian konsciencon. Grandajn esperojn do mi ne sentis.

Tamen mi eraris. La deputito, prave „legante” la lacecon de la brita publiko pri pliaj intervenoj en mez-orientaj disputoj, kiuj nin ne rekte koncernas, ribelis kaj, kun kelkdekoj da aliaj parlamentanoj, voĉdonis kontraŭ la registaro. Pro la kuraĝo respekti la volon de la popolo, kaj ne de la politikaj mastroj, fiaskis la propono ekmiliti en Sirio.

Unuafoje, post 20 jaroj, britaj trupoj ne kunmilitos kun siaj usonaj aliancanoj. Britio, almenaŭ en Sirio, ne rolos kiel monda helpa policano, kio lastatempe tiom ŝarĝis la ekonomion de eta kaj pli kaj pli finance malforta insulo rande de Eŭropo.

Mi ne volas pretendi, ke mia simpla mesaĝo al mia deputito ŝanĝis la fluon de historio. Tamen sendube, et-etskale, ĝi helpis. Ĉiuokaze oni ne subtaksu la signifon de tiu „ne”-voĉo en la brita parlamento.

Unue, ĝi helpos restarigi la reputacion de parlamento kiel forumo por sendependa, sentima publika debato. Ordinaraj deputitoj, reprezentantaj ordinarajn homojn, montris, ke ili ne estas plene senpovaj, ne estas nuraj pudeloj en ĉenoj tenataj de iliaj mastroj. Espereble tio donos la memfidon al la deputitoj ankaŭ estonte defii la plenuman potencon kaj fidele prezenti kaj reprezenti la volon de la popolo.

Due, ĝi indikas (kiel notis komentariisto en prestiĝa nacia brita gazeto) eventuale la finon de la brita imperiismo, do pretecon agnoski, ke ne plu eblas ĉefroli sur monda scenejo. Ĝi indikas ankaŭ, ke eblas pensi kaj agi sendepende de Usono.

Malofte mi fieras pri mia lando. Kial fieri pri loko, kiun naskiĝo-sorto elektas? Tamen tiun aŭgustan vesperon, en sia parlamento, Britio prenis unuan paŝon, necesan kaj bonvenan, al redifino de sia nacia kaj internacia rolo. Ĝi komencis elkreski el pasinteco, kiun ĝi provadis strangoli, sufoki.

Kaj mi permesis al mi iomete fieri.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07