MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Arto

NOVELOJ KAJ POEZIO

Morto de elstara irlanda poeto kaj homaramanto

Ĉi-jare mortis, en la aĝo de 74 jaroj, la plej amata irlanda poeto Seamus Heaney [ŝejmas hine].  En 1995 li ricevis la Nobel-premion por literaturo, estante la lasta el la kvar irlandaj Nobel-laŭreatoj, nome: Yeats, Shaw, Beckett kaj li mem.  La citaĵo de la Nobel-komitato pri la aljuĝo de la premio vortumas: „por verkoj de lirika beleco, kiuj altigas la ĉiutagajn miraklojn kaj la vivantan pasintecon”.

Bardoj

Heaney verkis en la angla lingvo, sed lia tuta verkaro respegulas kaj eĥas la etoson, spiriton kaj tradicion de la antikvaj bardoj de la verda insulo, sed samtempe ĝi simple kaj maltroige priskribis la severan kaj senkompatan vivon kaj la irlandajn kamparanojn. Tamen, lia poezio, kvankam enradikigita en la tero de lia insula hejmlando, esprimas la universalajn sentojn, aspirojn kaj esperojn de la homaro.

Rekorda debito

Eĉ personoj, kiuj ne aparte aprezas la poezion, aĉetadas kaj admire legas liajn librojn kaj kun plezuro aŭskultis lian mildan nord-irlandan voĉon, kiam li publike deklamis siajn versaĵojn. La poeziaj kolektoj de Heaney ĝuas rekordan kaj senprecedencan debiton. Persone, li estis ĉarma, modesta kaj varmkora viro, kies forpaso estas profunde lamentata de granda nombro da kunpoetoj kaj nepoetoj el pluraj landoj kaj klasoj.

Humila sed dokta

Malgraŭ lia humila kamparana origino, Heaney estis ege dokta kaj erudita homo. Li iĝis profesoro de pli ol unu universitato irlanda kaj eksterlanda.  Lia originala poezia verkaro estas publikigita en multaj volumoj, kaj tradukita en plurajn lingvojn.  Kvar el liaj libroj aperis en greka traduko, ege taŭga por poeto, kiu amis kaj estis influita de la klasikaj lingvoj kaj ilia literaturo. Li estis elstara tradukisto de klasikaj verkoj, kiuj inkluzivis lian majstran version en la moderna angla de la granda anglosaksa poemo Beowulf, kaj tradukon el la skota lingvo de Cressida, la ĉefverko de la plej eminenta mezepoka skota poeto Robert Henryson.

La fakto, ke Heaney verkis en la angla lingvo, kaj ne en la irlanda, signifas, ke lia poezio estas alirebla al legantoj, kiuj komprenas la monde pli disvastigitan anglan lingvon.

Jen provo traduki en Esperanton unu el liaj plej ŝatataj versaĵoj, Meztrimestra ferio, inspirita de la morto en trafika akcidento en la aĝo de nur kvar jaroj de lia pli juna frato:

 

Seamus Heaney

Meztrimestra ferio

Mi sidis tutmatene en la lernejflegejo
Nombrante la klasajn mortosonorilojn.
Je la dua, niaj najbaroj min hejmen veturigis.

En la portiko, mi renkontis mian patron plorantan –
Ĝis tiam, li ĉiam povis alfronti funebraĵojn –
Kaj l' kondolencojn de l' granda Jakobo.

La bebo kveris kaj ridis, skuante l' infanĉareton
Kiam mi envenis, kaj min embarasis
La maljunuloj starantaj por premi mian manon

Dirante, ke ili „mian aflikton bedaŭras”.
Flustroj informis, ke mi estas la plej aĝa
Nun for, en lernejo, kaj l' patrino mian manon tenis

En la sia, kaj ektusis kolerajn senlarmajn suspirojn.
Je la deka, alvenis l' ambulanco
Kun la kadavro, sensanga kaj bandaĝita de l' flegistinoj.

La postan matenon, mi eniris la ĉambron. Galantoj
Kaj kandeloj mildigis la litan apudon. Mi vidis lin
Unuafoje post ses semajnoj. Nun pli pala

Portante papavan kontuzon sur la tempio liva,
Li kuŝis en la kvarfuta ĉerko, kvazaŭ en sia liteto
Sen brilaĉaj cikatroj. La bufro lin flankenĵetis.

Kvarfuta kesto: unu futo por ĉiu jaro.

   

Heaney estis poeto de la ordinara kaj universala homo. Ordinaraj kaj malordinaraj homoj priploras kaj dankas lin pro lia verkaro kaj lia vivo.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07