MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Rakontoj

ANALOJ DE BAILENAMBEANN

Mirakloj

Bailenambeann [baljenamjaun] estas mezgranda kampara urbo en Irlando. Tie mi loĝas kun mia kara edzino Hortensia Kvinke. Unu el la multaj amikinoj de ŝi estas iomete timiga sinjorino nomata Feileastram Murphy. (La gaela vorto Feileastram signifas „irido”, kiu laŭ PIV estas nomo de „staŭdoj kun plejofte glavoformaj folioj, kun rizomo vertikala aŭ bulboforma, kaj kun grandaj, tre okulfrapaj [...] floroj” – ne tute maltrafa priskribo de la menciita amikino de Hortensia. Tamen tiu fakto havas neniun rektan rilaton al ĉi tiu kroniko.)

La sinjorino Feileastram Murphy ne plu estas la eleganta juna flegistino, kiu iam laboris en nia loka malsanulejo, kaj dumtempe en diversaj hospitaloj en la orientaj landoj de la Profeto. Antaŭ longe ŝi emeritiĝis kaj nun estas sufiĉe aĝa. Ŝi povas rakonti pri multaj interesaj epizodoj el sia eventriĉa kariero. Tion ŝi faras kun humuro, sed ankaŭ kun certa glava akreco, ĉar ŝi ne toleras la stultaĵojn de malpli inteligentaj personoj.

En la hodiaŭa Irlando loĝas homoj de eksterlanda deveno, kiuj praktikas malsamajn religiojn, aŭ kiuj havas neniun religian kredon. Tamen, ĝi ankoraŭ estas precipe katolika lando. Plie, ĝi estas lando, kie de temp' al tempo okazas mirakloj. Cinikuloj asertas, ke kredo je mirakloj estas antikva superstiĉo. Laŭ ili, tiaĵo simple ne okazas. Ili estas iluzioj de simplaj mensoj kaj trompoj fare de malhonestuloj. Pli moderaj homoj akceptas, ke la sanktaj skribaĵoj enhavas rakontojn pri mirakloj, sed aldonas, ke la epoko de mirakloj finiĝis kun la forpaso de la apostoloj kaj la antikvaj sanktuloj.

Malgraŭ tiaj asertoj, ĉiujare miloj kaj miloj da irlandanoj faras pilgrimon al Lurdo, Fatimo kaj aliaj sanktejoj. Precipe popularaj inter malsanuloj estas la pilgrimejoj, kie, laŭraporte, aperis la Sankta Virgulino de la Senpeka Koncipiteco. Kompreneble, ne ĉiuj, kiuj deziras serĉi sanon en tiaj ekzotaj lokoj, povos tien vojaĝi, sed feliĉe, pli proksime al ties hejmo, estas la sanktejo Knock (Cnoc Mhuire en la irlanda lingvo) en la okcidentirlanda graflando Mayo, kie en la jaro 1879, dek kvin vilaĝanoj vidis figurojn de la Sankta Virgulino, Sankta Jozefo kaj Sankta Johano la Evangeliisto, sur la gabla muro de la paroĥa preĝejo. (Kiel ili kapablis rekoni kaj distingi la tri sanktulojn, estas neklare, sed neniu rajtas dubi pri ilia sincereco.)

Sed nun ni revenu al niaj ŝafoj, kiel kutimas diri niaj francaj amikoj. La ŝafoj en tiu kazo estas Hortensia kaj ŝia amikino la flegistino Feileastram Murphy. La estimataj legantoj eble scias, ke ĝis antaŭ nur malmulte da jardekoj, tuberkulozo estis unu el la ĉefaj kaŭzoj de malsano kaj morto en la Verda Insulo. Suferantoj de tiu grava morbo estis internigitaj – kelkfoje dum jaroj, en sanatorioj, kiuj abundis en la lando. Ĉar efikaj kuraciloj kontraŭ tuberkulozo tiam ne estis konataj, preskaŭ la sola rimedo por mildigi ĝiajn simptomojn konsistis el freŝa aero. Ĝenerale la sanatorioj estas unuetaĝaj konstruaĵoj kun longaj malfermitaj verandoj. Ĉiutage, dum preskribita tempo, la pacientoj, varme vestitaj kaj ŝirmitaj per lankovriloj, devis kuŝi ekstere, sur litoj aŭ brankardoj. Tiuj, kiuj ne mortis, sed montris signojn de resaniĝo, progresis etape: unue, oni povis ellitiĝi kaj sidi sur apudlita seĝo; due, oni rajtis iom piediri ene de la ĉambro aŭ en la koridoroj; trie oni rajtis vesti sin kaj promeni en la ĉirkaŭa tereno aŭ ĝardeno de la malsanulejo. Feliĉuloj, kiuj atingis la kvaran kaj lastan etapon kaj montris signojn de vera resaniĝo, rajtis hejmeniri.

Unu el la pacientoj en la sanatorio, kie laste deĵoris Feileastram Murphy, estis iu sinjoro, kies nomo estis Aloisius O'Grady. Li estis eta viro, ĉiam bone prizorgata, kombita, razita, kaj de digna aspekto. Venis la ĝoja tago, kiam li decidis, ke li sentas sin sufiĉe vigla por promeni ekstere, do li vestis sin per sia dimanĉa kompleto, siaj plej pimpa ĉapelo, palto, kaproledaj gantoj, kaj nigraj ŝuoj, prenis sian kanan promenbastonon, kaj paŝis al la elirejo, kie li estis haltigita de severa vira asistanto, kiu baris al li la vojon. „Ne, sinjoro O'Grady!”, deklaris la gardisto. „Hodiaŭ vi iros kun la grupo, kiu veturos al Knock.”

„Do, bone”, respondis la bona Aloisius. „Mi estas tute preta.” „Ne”, obĵetis la servisto, konsultante liston de nomoj, kiun li tenis en la mano. „Vi devas kuŝi kaj esti portata sur brankardo. Sur la listo vi aperas kiel brankarda paciento.”

„Stultaĵo!” kriis O'Grady. „Vi vidis, ke mi ne bezonas kuŝi. Mi iros sur miaj propraj piedoj al la veturilo. Mi fajfos pri via brankardo.” La asistanto insistis: „Laŭ la reguloj, vi devas iri sur la brankardo, aŭ vi restos ĉi tie kaj rezignos pri la pilgrimado.”

Eble mi devas klarigi, ke estis kutime dumsomere aranĝi, ke pacientoj el sanatorioj kaj malsanulejoj, kiuj ne estis tro feblaj por esti transportataj, vojaĝu al sanktejo, kie oni faradis preĝojn por kuracado kaj dia graco. Por la piuloj tio estis vera spirita pilgrimo, sed plifrivoluloj traktis ĝin kiel gajan ekskurson kaj bonvenan interrompon de la monotona hospitala rutino. Provizinte sin per boteloj da biero kaj sandviĉoj, tiuj friponoj ĝojigis la vojaĝon per drinkado, kantoj kaj ŝercoj. Kaj inter sanaj anoj de la sekulara publiko, kaj ne tro malsanaj gajuloj, tiaj okazoj estis ĉiama preteksto por craic (irlanda esprimo por festo kaj gaja kunestado).

Ĉiaokaze, nia bona Aloisius kunvojaĝis surbrankarde al la Knock-sanktejo. Alveninte tie, la brankardoj kaj rulseĝoj de la pacientoj estis vicigitaj antaŭ la altaro en la baziliko, kaj komenciĝis la diservo, dum kiu la pastroj preĝis por la kuraco de la malsanuloj kaj beno por la ĝeneralaj ĉeestantoj. Ĉiuj atendis pacience kaj esperplene. Kelkaj, kiuj ne trovis lokon en la baziliko, kaj devis atendi ekstere, eĉ asertis, ke ili rimarkis misteran movadon de la suno.

La diservo daŭris pli kaj pli longe, kaj Aloisius komencis tediĝi. Liaj kruroj rigidiĝis pro la iom malkomforta veturado dum kuŝado sur malmola brankardo. Li sentis bezonon malstreĉi la membrojn, do li prenis sian bastonon, kiu akompanis lin sur la brankardo, kaj ekstaris antaŭ la ekstaza kongregacio. „Eh! Miraklo!” kriegis la ĉeestantoj. „Gloro al Dio! Gloro al Jesuo! Gloro al Nia Sinjorino!”

Aloisius ignoris la entuziasman reagon de la kongregacio. Li urĝe bezonis urini. Li eliris el la preĝejo kaj tuj direktis siajn paŝojn al la plej proksima trinkejo. Post vizito al la tiea necesejo, kiu malpezigis lian vezikon, li proksimiĝis al la verŝejo, kaj replenigis ĝin per kelkaj pajntoj da bona irlanda portero, kaj por kontentigi sian malsatan stomakon li mendis grandan sandviĉon de bruna pano kun sangkolbaso kaj lardo. Vere, li sentis sin renovigita, vigla kaj sana. Kiu povus aserti, ke tio ne estis reala miraklo?

Kiel trafe komentis mia kara Hortensia – Benata la popolo, kiu loĝas en lando, kie tiaĵoj povas okazi!

Albisturo KVINKE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Albisturo Kvinke el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07